Gesellschaft für Interlinguistik
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL), estas germana interlingvistika societo kiu kiel scienca asocio traktas diversajn aspektojn de internacia komunikado. Ĉi tiuj inkluzivas demandojn en la kampoj de lingvopolitiko, lingvistiko, ekonomiko, kulturaj sciencoj, historio de planlingvoj, interlingvistiko kaj esperantologio, juroscienco kaj informa teknologio. GIL estas germana lingvoscienca, komunutila societo fondita en 1991 en Berlino (Germanio)[1].
Gesellschaft für Interlinguistik | ||
---|---|---|
registrita asocio de Germanio | ||
Komenco | 1991 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Ĝia prezidanto ekde 2011 estas la anglistino Sabine Fiedler.
Honora prezidanto estis, ĝis sia morto en 2016, la interlingvisto kaj esperantologo Detlev Blanke.
Inter ĝiaj membroj troviĝas ĉefe lingvistoj[2].
La Societo ĉiujare okazigas en Berlino simpozion, parte kunlabore kun aliaj lingvosciencaj societoj kaj tiurilate eldonas simpoziajn kajerojn ('Tagungsakten')[3].
Ĝis 2016 (lasta eldono estis n-ro 100) ĝi eldonis kvaronjare la fakan periodaĵon Interlinguistische Informationen (Interlingvistikaj informoj) kaj unufoje jare grandan Beiheft (kromkajero), kiu entenas la kontribuaĵojn de la simpozioj. Post la morto de ĝia redaktoro, Detlev Blanke, ne plu eblis daŭrigi la eldonon de la periodaĵo, sed kiel anstataŭilo plufunkcias nun IntBlog, interlingvistika blogo en la germana lingvo.
GIL ofertas stud-retejon kaj subtenas studentojn, kiuj universitat-nivele okupiĝas pri planlingvoj.
Sur la retejo de GIL troviĝas sistema elektita bibliografio pri interlingvistiko, planlingvoj kaj esperantologio. Ĝiaj ĝisdatigoj estas publikigitaj en Interlinguistische Informationen.
Anglalingva artikolo "Interlinguistics and Esperanto studies – Paths to the scholarly literature" simile enkondukas en la baza scienca literaturo pri la nomitaj temoj.
Oficiala retejo de Gesellschaft für Interlinguistik Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine (en la germana kaj parte en la angla)
(germana) IntBlog
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.