La 18-a de novembro estas la 322-a tago de la jaro (la 323-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 43 tagoj restas.
Je la 18-a de novembro okazis, interalie:
- 326: Konsekro de la Baziliko de Sankta Petro de Romo fare de papo Silvestro la 1-a
- 763: Tibetanoj forpelis el Ĉangano imperiestron de la dinastio Tang
- 1095: Koncilio de Clermont-Ferrand, kunvokita de papo Urbano la 2-a, iĝis komenco de la unua krucmilito por kiu la papo alvokis al liberigo de la tombo de Kristo de la turka regopovo
- 1210: Papo Inocento la 3-a ekskomunikis imperiestron de Sankta Romia Imperio Otton la 4-an, post kiam li ordonis al la papo nuligi konkordaton de Worms
- 1247: Unua pola vojaĝisto kaj orientalisto Benedykt Polak revenis al Liono el la vojaĝo al Mongola Imperio post trapaso de 19 mil km sen iu ajn mapo - post la reveno rakontis por skribisto sian resumon pri la ekspedicio
- 1297: Ĉeĥa reĝo Vencelao la 2-a gajnis Krakovon kaj Sandomierz-Landon pro 5000 grivnoj da arĝento de la pola princo Władysław Łokietek
- 1307: Laŭ legendo Wilhelm Tell pafis per sago pomon sur la kapo de sia filo
- 1421: Pro alta tajdo en Nederlando 72 vilaĝoj subakviĝis kaj pereis 10 mil personoj
- 1495: Pollando: Bielsk Podlaski ricevis plilarĝigitan urborajton laŭ Magdeburga juro
- 1621: Papo Gregorio la 15-a fondis ordenon de piaristoj
- 1626: Papo Urbano la 8-a konsekris la novan Bazilikon al Sankta Petro en Vatikanurbo
- 1632: Oni eldonis Biblion de Gdańsk, la kalvinan tradukon de la Biblio al la pola lingvo, kun helpo de la unueco de fratoj
- 1655: "Sveda diluvo" kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: sieĝo de Jasna Góra komenciĝis
- 1723: Uralo: Jekaterinburgo fondiĝis
- 1803: Haitia revolucio: lasta venka batalo apud Vertières (norde de la insulo) kontraŭ franca armeo komenciĝis, gvidata de Jean Jacques Dessalines - la sklavribelo en Haitio baldaŭ kondukis al starigo de la sendependa respubliko
- 1812: Franca invado al Rusio: rusa armeo frakasis ariergardon de marŝalo Michel Ney
- 1865: fervoja stacidomo Łódź Fabryczna ekfunkciis
- 1875: Sokrates Starynkiewicz iĝis prezidanto de Varsovio
- 1881: En Parizo inaŭguris agadon kabaredo La Nigra Kato
- 1883: Rekonstruita post incendio Nacia teatro en Prago ekfunkciis
- 1903: Subskribo de usona-panama interkonsento pri Zono de la Kanalo de Panamo
- 1905: Haakon la 7-a iĝis reĝo de Norvegio, unua reĝo post malfondo de la unio Svedio-Norvegio
- 1912: En Himara (apud Ionia Maro, nun en Albanio) lokaj grekoj komencis kontraŭturkan ribelon
- Unua Mondmilito
- 1918: Latvia Popola Konsilio proklamis Respublikon Latvio, en la nuna konstruaĵo de Latva Nacia Teatro, akirante suverenecon (de Germanio kaj la Rusia imperio)
- 1918: Rusia enlanda milito: Admiralo Aleksandr Kolĉak enpotenciĝis en Siberio kaj estis proklamita supera reganto de Rusio
- 1926: George Bernard Shaw malakceptis mon-premion de sia Nobel-premio
- 1928: Walt Disney montris unuan filmon kun Mickey Mouse, Steamboat Willie kaj Minnie Mouse
- 1929: Ruĝa Armeo invadis Manĉurion
- 1930: Soka Gakkai, japana sekulara budhana organizaĵo, fondiĝis
- 1931: Japanoj okupis Manĉurion
- 1933: Komunista Partio de Ukrainio ĉesis la politikon de ukrainigo
- 1933: Universitato de Istanbulo malfermiĝis kiel reformita kaj refondita
- 1935: Himalajo: unua grimpo al Kabru
- 1935: Malfermo de la Monumento de Libereco en Rigo
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ 12 ukrainoj ligitaj kun mortigo de pola politikisto Bronisław Pieracki fare de membro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1935: Hungario kaj Rumanio interkonsentis pri religo de inundoprotektaj telefonoj kaj konstruado de novaj linioj
- 1936: Germanio kaj Italio agnoskis hispanan registaron de Francisco Franco
- 1940: Litovio: dramteatro Panevėžys fondiĝis
- Dua Mondmilito
- 1939: Pola Rezistomovado: en Poznań aperis la unua konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando) kaj en Gdynia fondiĝis Sekreta Taĉmento de Skoltoj; en Londono estis subskribita pakto inter la pola ekzila registaro kaj la brita registaro pri kreo de Pola Mararmeo en Britio; Adolf Hitler kaj itala ministro pri eksterlandaj aferoj Galeazzo Ciano kunvenis por diskuti pri katastrofa evoluo de la itala invado en Grekion
- 1940: Gestapo arestis membrojn de konspira organizaĵo "Grunwald" en Bydgoszcz, Grudziądz, Kartuzy, Chojnice, Kościerzyna kaj Chełmno; en koncentrejo Dachau pereis pastro Edward Kozłowski, arestita en Poznań kaj en Mauthausen estis pafmortigita literaturisto Tadeusz Szulc, arestita en Varsovio; subskribo de pola-brita interkonsento pri kreo de la Pola Mararmeo - la unua internacia dokumento subskribita de pola ekzila registaro (la 3-an de decembro estis subskribita sekreta aldona protololo, laŭ kiu pruntitaj militŝipoj "estos donitaj senpage")
- 1941: Nord-Afrika kampanjo: alianca armeo komencis rompi germanan-italan sieĝon de Tobruk; Pola diasporo en Urugvajo - trarigarda artikolo en "Dziennik Polski" (Londono) pri 3 mil poloj kaj ilia milita helpo
- 1942: Operaco Reinhardt: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en arbaro apud Miechów ĉirkaŭ 500 judojn, en Bochotnica 44 polojn kaj judon, apud Kazimierz Dolny ĉirkaŭ 40 polojn kaj judojn, en Wierciszewo 18 judojn, en Jóźwin 5 polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj fuĝintaj de internigejo; de Nowe Miasto foriris transporto kun judoj al koncentrejo en Aŭŝvico, al kiu germana polico alveturigis ankaŭ 63 virojn de Varsovio; Litovio: komandanto de la germana sekureca polico kaj SD, Karl Jeger, ordonis fermi ĉiujn litovajn ciganojn en tendaro en Ežerėlis (distrikto Kaunas) kun konfisko de ilia posedaĵo
- 1943: Volinia masakro: Gestapo kaj ukraina polico murdis en Rivno 1864 personojn, en tio ĉirkaŭ 100 membrojn de la Pola Enlanda Armeo; Berlino estis bombita de 440 bombaviadiloj de Royal Air Force
- 1944: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo venkis en batalo de Chotów kun forte armita unuo de Wehrmacht; de internigejo en Łambinowice foriris transporto de 224 varsoviaj ribelintoj al internigejo en Mühlberg en Saksio; Orienta Fronto: trupoj de la Belorusa Fronto ekregis Reĉica, la 13-a Armeo de la 1-a Ukraina Fronto eniris al Ovruĉ (nun en Ĵitomira provinco), liberigita de partizanoj; nokte de la 18-a/19-a de novembro Bomba Korpuso de RAF atakis Berlinon
- 1945: En varsovia Praga oni inaŭguris Monumenton al Frateco de Armiloj
- 1948: Antaŭ juĝejo en Varsovio ekstaris 4 polaj aktoroj, kiuj rolis en nazia-germana propaganda filmo Reveno al patrujo
- 1949: Pollando: laboranto de la Franca Instituto en Varsovio André Robineau estis arestita en aviadilejo kaj akuzita pri spionado - post montra proceso kontraŭ grupo de francoj kaj poloj unu personon oni kondamnis al mortpuno kaj la verdikton plenumis, kio kaŭzis malvarman militon inter ambaŭ ŝtatoj ĝis la morto de Stalin
- 1952: Korea milito: super la Japana Maro okazis senpera kunpuŝiĝo de 4 sovetaj ĉasaviadiloj MiG-15 kun 4 usonaj F-86 Sabre, kiuj sen propraj perdoj pafalterigis 2 aviadilojn kaj unu el la ceteraj difektis (piloto mortis en malsanulejo post la reveno)
- 1956: Stalinismo:
- 1959: Premiero de la kostuma filmo Ben Hur
- 1963: Latvio: unua telefono kun klavoj estis lanĉita
- 1965: Dua Vatikana koncilio:
- 1976: Hispana Parlamento renkontiĝis kun demokratoj post 37 jaroj de la diktaturo sub generalo Francisco Franco
- 1978: Gujano: Jim Jones kondukis pli ol 900 membrojn de Popola Templo al amasa sinmortigo (kun si mem kiel 913-a), post kiam iuj el ĝiaj membroj murdis usonan kongresanon Leo Ryan
- 1983: Dum centa datreveno de la fondiĝo oni reinaŭguris Nacian Teatron en Prago (post kelkaj jaroj de rekonstruado)
- 1985: Bildliteraturo: unua eldono de la bildostrio Calvin kaj Hobbes de usona bildliteraturisto Bill Watterson - "la lasta granda ĵurnala komikso"
- 1986: Aganta subtere en Pollando Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco estis akceptita kiel unusola en la mondo sindikato al du internaciaj centroj de la movado: Monda Konfederacio de Laboro kaj Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj
- 1988: Nacia kunveno de Hungara Komunista Junulara Asocio en Székesfehérvár decidis ke ili volas plu funkcii kiel la junulara organizo de la Hungara Socialista Laborista Partio, sed sen rekta partia gvidado
- Revolucioj de 1989
- 1991: Flago de Uzbekio oficialiĝis
- 1992: Nacia Banko de Slovakio fondiĝis
- 1993: 21 politikaj partioj en Sud-Afriko aprobis novan konstitucion, kiu donis al nigraj civitanoj la rajton voĉdoni
- 1994: Verĥovna Rada de Ukrainio nuligis deklaron pri suvereneco de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
- 1997: Delegitaro de la Armeo de Nord-Makedonio dum sia vizito en Turkio trovis kaj fotis lignan kanonon el la periodo de Ilinden-ribelo
- 2000: En Novjorko Michael Douglas edziĝis al Catherine Zeta-Jones
- 2001: Bulgario: Georgi Parvanov gajnis prezidentan balotadon
- 2002: Abdullah Gül iĝis ĉefministro de Turkio
- 2002: Lech Kaczyński ĵuris kiel prezidanto de Varsovio
- 2004: Viktor Juŝĉenko apelaciis al ukrainoj protekti siajn elektojn kaj iri al Eŭromajdano
- 2004: Eŭropa Parlamento akceptis novan Eŭropan Komisionon kun prezidanteco de José Manuel Durão Barroso
- 2006: En Italio Katie Holmes edziniĝis al Tom Cruise
- 2007: Ukrainio: en minejo de Donecko eksplodis metano, kio kaŭzis morton de 101 ministoj, 37 vundiĝis
- 2007: Itala filozofo Antonio Rosmini estis beatigita en Novaro
- 2011: En Pollando ekfunkciis la dua registaro de Donald Tusk
- 2011: Oficiala eldono de komputila ludo Minecraft
- 2015: Pola ĉefministrino Beata Szydło en Sejmo diris exposé pri "bona ŝanĝo" - ŝia konservativa registaro akiris konfiddemandon
- 2021: Nova anglalingva televidkanalo TVP World komencis disaŭdigon tuttage - plirapidigita pro la kreskantaj hibridaj atakoj ĉe la ŝtatlimoj de Eŭropa Unio kun Belorusio, regata de neagnoskata prezidanto Aljaksandar Lukaŝenka
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1647: Pierre Bayle, franca filozofo kaj verkisto, pioniro de klerismo (m. 1706)
- 1736: Anton Graff, svisa pentristo (m. 1813)
- 1743: Johannes Ewald, dana verkisto kaj teologo, aŭtoro de la Himno de Danio (m. 1781)
- 1752: Adam Christian Gaspari, germana geografo
- 1768: Zacharias Werner, germana poeto, teologo kaj predikisto (m. 1823)
- 1786: Carl Maria von Weber, germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto (m. 1826)
- 1806: Karol Kuzmány, slovaka verkisto, publicisto, kleriko, nacia aganto, kunfondinto de Matica slovenská (m. 1866)
- 1824: Jenő Jendrassik, hungara profesoro pri fiziologio, kuracisto kaj filozofo (m. 1891)
- 1847: Joseph Buatier de Kolta, franca iluziisto (m. 1903)
- 1847: Eliška Krásnohorská, ĉeĥa poetino kaj tradukistino (m. 1926)
- 1851: Anton Bettelheim, aŭstra literaturhistoriisto kaj juristo
- 1852: Mikoláš Aleš, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (m. 1913)
- 1854: Ödön Iványi, hungara verkisto, ĵurnalisto, gvidanto de soci-ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad" (m. 1893)
- 1860: Ignacy Jan Paderewski, pola pianisto kaj komponisto, aktivulo por sendependeco, ĉefministro (m. 1941)
- 1861: Dorothy Dix, usona ĵurnalistino
- 1869: András Balázs, rumania hungara kanoniko, papa prelato (m. 1956)
- 1866: Ágoston Bartalis, hungara juristo, publicisto, lokhistoriisto (m. 1935)
- 1871: Adolf Bischitzky, ĉeĥoslovaka-germana kuracisto, esperantisto kaj tradukisto i.a. de Maria Magdalena de Hebbel, kunlaboranto de "Internacia Medicina Revuo" (m. 1934)
- 1880: István Haller, hungara kristansocialista politikisto, ministro (m. 1964)
- 1880: Árpád Schilling, hungara, rumania hungara kuracisto, vicprezidanto de la Ligo de Internacia Homeopatio en Parizo (m. 1955)
- 1881: János Gruzda, hungara pentristo (m. 1953)
- 1886: Ferenc Münnich, hungara politikisto, ĉefministro (m. 1967)
- 1890: Ottó Indig, hungara verkisto (m. 1969)
- 1897: Patrick Maynard Stuart Blackett, angla fizikisto Nobelpremiita pro pluevoluigo de nebulkamero kaj sekvaj malkovroj pri nuklea fiziko kaj kosma radiado (m. 1974)
- 1899: Jenő Ormándy, hungara-usona violonisto, muzikisto kaj dirigento (m. 1985)
- 1903: Leszek Szuman, pola astrologo, ekonomikisto, spertulo pri reklamo, poligloto, tradukisto, parapsikologo kaj esoterulo (m. 1986)
- 1906: Klaus Mann, germana verkisto, usona civitano (m. 1949)
- 1907: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto (m. 2003)
- 1912: Zoltán Székely, rumania hungara muzeologo, arkeologo (m. 2000)
- 1913: Endre Rozsda, hungara-franca superrealisma pentristo, fotisto (m. 1999)
- 1915: Elemér Bakó, hungara lingvisto, bibliotekisto, redaktoro (m. 2000)
- 1923: Alan B. Shepard Jr., usona kosmonaŭto (m. 1998)
- 1924: Alexander Mackenzie-Stuart, skota juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 2000)
- 1928: Ádám Jeney, rumania hungara kameraisto (m. 1957)
- 1931: Anatol Vjarcinski, belorusa poeto kaj dramisto, tradukisto (m. 2022)
- 1933: Gábor Máté, rumania hungara estetikisto, tradukisto, prizorganta elsendojn en la rumana lingvo en Segedo (m. 2002)
- 1935: Gvozden Sredić, serba ekonomikisto, Esperanto-vortaristo, sekretario de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj de la Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj, redaktoro de "Jugoslavia Fervojisto", ricevinta oran medalon de FISAIC (m. 2011)
- 1935: Ibolya Györfi, rumania hungara scienca esploristino, redaktorino, pedagogino
- 1939: Margaret Atwood, kanada verkistino
- 1939: Amanda Lear, franca kantistino, aktorino, pentristino, manekeno
- 1940: Kabus ibn Sa'id Al Sa'id, sultano de Omano
- 1942: Andrzej Grzębowski, pola esperantisto, aktivulo de Pola Esperanto-Junularo, direktoro de Monda Turismo, posedanto de turisma agentejo Esperantotur kaj ties Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, honora membro de Pola Esperanto-Asocio (m. 2014)
- 1945: Mahinda Rajapaksa, prezidento de Srilanko
- 1946: Amanda Lear, franca-ĉina kantistino
- 1947: Márton Zsigmond, rumania hungara instruisto, pentristo, mozaikisto
- 1954: Jerzy Strzelecki, pola sociologo, tradukisto kaj politikisto (m. 2016)
- 1959: Andrzej Kołodziej, pola kontraŭkomunista aktivulo de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo, aganto de Solidareco kaj Solidareco Batalanta
- 1960: Kim Wilde, angla kantistino, diskĵokeo kaj televida prezentistino
- 1966: Jorge Camacho, hispana poeto, poligloto kaj interpretisto, Esperanto-verkisto, membro de Akademio de Esperanto, gajninto de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj de la premio Grabowski, kunfondinto de parodia Esperanta Respubliko
- 1968: Owen Wilson, usona aktoro kaj scenaristo
- 1972: László Fosztó, rumania hungara sociologo, universitata instruisto
- 1987: Norbert-László Moşu, rumania hungara aktoro
- 1980: Olga Urashova, rusia fotomodelino
- 942: Odo de Cluny, abato kaj kristana sanktulo (proksima dato) (n. ĉirkaŭ 878)
- 1170: Adalberto la Urso, brandenburgia margrafo (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1259: Adamo de Marisko, angla franciskana teologo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1305: Johano la 2-a, duko de Bretonio (n. 1239)
- 1472: Bazilo Besariono, greka kleriko, kardinalo, filozofo de Bizanca imperio (n. 1408)
- 1559: Cuthbert Tunstall, angla episkopo kaj humanisto, helenisto, hebreisto, prelato, skolastikisto, ekleziestro, diplomato, administranto kaj reĝa konsilisto (n. 1474)
- 1575: Johannes Aurifaber (Vimariensis), germana teologo kaj reformisto (n. ĉirkaŭ 1519)
- 1664: Miklós Zrínyi, kroata kaj hungara militisto (n. 1620)
- 1724: Bartolomeu de Gusmão, brazila pastro kaj pioniro de aeronaŭtiko (n. 1685)
- 1794: Jacques François Dugommier, franca generalo (n. 1738)
- 1806: Claude Nicolas Ledoux, itala arkitekto kaj urboplanisto (n. 1736)
- 1814: Aleijadinho, brazila arkitekto kaj skulptisto (n. 1730)
- 1827: Wilhelm Hauff, germana verkisto (n. 1802)
- 1830: Adam Weishaupt, germana filozofo, fondinto de la Ordeno de Iluminatoj (n. 1748)
- 1844: Antonín Machek, ĉeĥa pentristo (m. 1775)
- 1864: Joseph Déjacque, franca anarki-komunista poeto kaj verkisto (n. 1821)
- 1886: Chester A. Arthur, prezidento de Usono (n. 1830)
- 1896: Frigyes Ákos Hazslinszky, hungara botanikisto, fungosciencisto, profesoro (n. 1818)
- 1909: Renée Vivien, brita poetino verkanta en la franca lingvo (n. 1887)
- 1917: Auguste Rodin, franca skulptisto (n. 1840)
- 1922: Marcel Proust, franca verkisto (n. 1871)
- 1934: Jenő Szabó, hungara reformita pastro, poeto (n. 1967)
- 1940: Samu Barabás, hungara historiisto, bibliotekisto, arkivisto (n. 1855)
- 1941: Walther Nernst, germana Nobelpremiita kemiisto formulinta la trian leĝon de termodinamiko (n. 1864)
- 1941: Chris Watson, ĉefministro de Aŭstralio (n. 1867)
- 1952: Paul Éluard, franca poeto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1895)
- 1961: Haĝi Seraja Ŝapŝal, karaima kleriko kaj turkologo, orientalisto (n. 1873)
- 1962: Niels Bohr, dana Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kompreno de la strukturo de atomo kaj evoluo de kvantuma mekaniko (n. 1885)
- 1967: Andor Tittel, rumania hungara fakverkisto pri pedagogio (n. 1911)
- 1969: Ted Heath, brita trombonisto (n. 1902)
- 1973: Alois Hába, ĉeĥa komponisto, muzikteoriisto kaj muzikpedagogo (n. 1893)
- 1976: Man Ray, usona artisto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1890)
- 1977: Kurt Schuschnigg, aŭstra politikisto, konata de sia aŭstrofaŝismo (n. 1897)
- 1982: Balázs Bugyi, hungara kuracisto, radiologia fakulo, medicinhistoriisto (n. 1911)
- 1984: Alexander Schläffer, aŭstra lignoskulptisto (n. 1899)
- 1986: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (n. 1899)
- 1991: Gustáv Husák, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1913)
- 1994: Cab Calloway, usona ĵaz-kantisto kaj saksofonisto (n. 1907)
- 1999: Albin Schaedel, germana vitroartisto (n. 1905)
- 2002: Anna Halász, hungara ĵurnalistino, filmkritikistino (n. 1928)
- 2003: Michael Kamen, usona komponisto de filmomuziko (n. 1948)
- 2005: Cornelia Wilhelmina Maria Baltussen, nederlanda flegistino prizorginta la polan Unuan Aŭtonomecan Paraŝutistan Brigadon (n. 1912)
- 2010: Brian G. Marsden, brita astronomo, spertulo pri ĉiela mekaniko kaj astrometrio (n. 1937)
- 2012: Remigiusz Mielcarek, pola biologo kaj botanikisto, poligloto, vojaĝisto kaj Esperanto-ĉiĉerono, profesoro de AIS, lekciisto de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (n. 1957)
- 2020: László Benkő, hungara pianisto, orgenisto, sintezilisto, komponisto, membro de rokgrupo Omega (n. 1943)
La 18-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):