From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉiĉerono estas "gvidisto por fremduloj tra la antikvaĵoj aŭ vidindaĵoj de urbo ktp.".
Temas pri persono, kiu bonvenigas individuojn aŭ grupojn vojaĝantajn, prizorgas ilin kaj peras siajn sciojn pri interesa loko, akompanante la gasto(j)n. En la loka lingvo aŭ tiu de la gasto(j) aŭ iu "interlingvo" la ĉiĉerono transdonas profundajn informojn pri geografiaj, historiaj, artaj, kulturaj, ekonomiaj kaj sociaj faktoj rilataj al la vidindaĵoj.
La amplekso de la ĉiĉeronado povas tre varii:
En iuj naciaj lingvoj oni havas diversajn nomojn por tiuj tri kategorioj de ĉiĉeronado - ekzemple en la germana lingvo la unuan difinon respegulas ekzemple la vorto Museumsführer ("muzeogvidisto"), la duan la vorto Fremdenführer ("fremdulogvidisto") aŭ Gästeführer ("gastogvidisto", en la socialisma ŝtato GDR inter 1945 kaj 1990 ankaŭ Stadtbilderklärer, "urbobilda klarigisto"), kaj la trian la vorto Reiseleiter ("vojaĝogvidisto"). En la angla lingvo, la duan difinon respegulas la vorto tour guide kaj la trian la vorto tour manager.
La profesio de ĉiĉerono ekestis kune kun la ekesto de edukaj vojaĝoj kaj de amasa turismo dum la 19-a jarcento. Antaŭe - dum la antikva, mezepoka kaj frua moderna tempoj - gvidado de fremduloj estis maksimume flanka enspezo de iuj spertaj lokuloj. La vorto "ĉiĉerono" devenis el la itala lingvo kaj aludas al la romia klerulo Cicerono, kiu tre paroleme gvidis gastojn tra la historiaj lokoj de la antikva urbo Romo - kaj efektive la unuaj profesiaj ĉiĉeronoj de la 19-a jarcento laboris en historiaj lokoj aŭ urboj de la antikvaj kulturoj de la landoj ĉirkaŭ la Mediteranea Maro, aparte en Italio kaj Grekio.
En pluraj landoj - en Eŭropo ekzemple en Aŭstrio, Francio, Grekio, Hispanio, Italio, Kipro, Portugalio kaj Turkio - la profesio de ĉiĉerono estas ligita al ŝtate kontrolitaj eduko kaj diplomo; en aliaj, ekzemple en Germanio, mankas tia ŝtata reguligo kaj ĉiu ajn kun taŭgaj kapabloj povas dungiĝi kiel ĉiĉerono aŭ individue oferti siajn servojn.
Pro la ŝanĝiĝintaj postuloj de vojaĝantoj rilate al la eventa karaktero de vojaĝoj ekestis diversaj specialaj tipoj de turismaj gvidadoj, kiujn ofertas ĉiĉeronoj.
En multaj lokoj ofertiĝas "alternativaj" gvidadoj, en kiuj ne centras la klasikaj vidindaĵoj de la loko, sed montriĝas lokoj de ĉiutaga vivo kaj laboro, aŭ fokusiĝas politike kontroversaj aŭ problemaj temoj. Tiaj gvidadoj povas aparte konsideri la ideojn de ekologia turismo.
Alia speco de gvidadoj estas tiel nomataj "teatraj" aŭ "scenaj promenadoj", en kiu kombiniĝas elementoj de ĉiĉeronado kaj de aktorado: La ĉiĉerono kostumiĝas, ŝminkiĝas kaj transprenas la rolon de elstara personaĵo ligita al la loko, kaj el tiu perspektivo klarigas la vidindaĵojn.
Dum temaj gvidadoj, la promenoj tra interesa konstruaĵo, urbo aŭ regiono fokusigas apartan temon, ekzemple "la urbo dum la frua mezepoko" aŭ "spuroj kaj vivejoj de la famuloj de la urbo" aŭ "la urbo dum la tempo de faŝismo de la 20-a jarcento" aŭ "vivejoj kaj kulturaj centroj de certa kultura malplimulto en la regiono" ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.