Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adam Christian GASPARI (naskiĝinta la 18-an de novembro 1752 en Schleusingen, mortinta la 27-an de majo 1830 en Kenigsbergo) estis germana geografo.
Adam Christian Gaspari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1752 en Schleusingen |
Morto | 27-an de majo 1830 (77-jaraĝa) en Kenigsbergo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | geografo universitata instruisto |
Post studoj li fariĝis kamerlengo ĉe grafo Moltke; poste li estis (de 1795) eksterorda profesoro pri filozofio ĉe la universitato de Jena, de 1797 profesoro ĉe Malnova Gimnazio de Oldenburg. Poste li estis privata instruisto je Wandsbek (Hamburgo). De 1803 li instruadis historion, geografion kaj statistikon ĉe la universitato de Tartu. En 1804/05 li estis rektoro, en 1806/07 dekano de la sekcio filologia-historia. Krome li docentis pri rusa historio antaŭ estontaj instruistoj kaj anis en horartabula lernejkomisiono. La altlernejon de Tartu li forlasis pro nesufiĉaj rimedoj por akiro de porinstruada materialo kaj eldonado. De 1810 estis li orda profesoro pri geografio kaj statistiko ĉe la altlernejo kenigsberga.
Kiam en Prusujo okazis profundaj edukreformoj, li estis de 1810 intertempe membro de la komisiono Wissenschaftliche Deputation kiu ŝanĝu la tutan lernejan sistemon laŭ novhumanismo. Gaspari estis kuneldoninto de "Allgemeine Geographische Ephemeriden".
Li ankaŭ estis framasono kaj membris inter 1814 kaj 1821 al la loĝio Zum Todtenkopf und Phoenix.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.