Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
JENDRASSIK Jenő (jendraŝik) estis hungara fiziologo, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Kapnikbánya la 18-an de novembro 1824 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de marto 1891. Li estis la patro de neŭrologo Ernő Jendrassik.
Jenő Jendrassik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1824 en Cavnic |
Morto | 3-an de marto 1891 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno (1847–1853) Universitato Eötvös Loránd (–1845) |
Familio | |
Infanoj | Ernő Jendrassik, Alfréd Jendrassik (en) |
Parencoj | György Jendrassik () Rudolf Ortvay (nevo) |
Okupo | |
Okupo | fiziologo kuracisto universitata instruisto |
Jenő Jendrassik post havigo de diplomo pri filologio finis medicinajn studojn de 1847 en Vieno, kie li diplomiĝis en 1853. Du jarojn li laboris en la publika malsanulejo de Vieno kiel operacistudento, pli poste li estis ĥolera kuracisto en Transilvanio. Post tio li plukvalifigis sin en la institutoj anatomiaj (Brücke kaj Ludwig). En 1857 li iĝis en Koloĵvaro profesoro pri medicina teorio. De 1860 ĝis sia morto li estis publika ordinara profesoro de la universitato de Pest (urbo). En jaroj 1884–85 li estis rektoro. Laŭ liaj planoj konstruiĝis la anatomia instituto, kiu apartenis en tiu tempo inter la plej mondernajn. Li estis la unua kultivanto en Hungario de la medicina fiziko. Li konstruis plurajn anatomiajn aparatojn. Li havis grandan rolon en la organizado de la Landa Konsilantaro pri Publiksano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.