Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato de Istanbulo estas la turka universitato en Istanbulo, la nomo en turka lingvo estas: İstanbul Üniversitesi. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
La istanbula universitato estas kun pli ol 70.000 studentoj kaj 6.000 sciencistoj la plej granda kaj grava universitato en Istanbulo kaj la tuta Turkio.
En 1453, tie estis establita islama lernejo, tuj post la konkero de Konstantinopolo fare de Mehmet la 2-a. En julio 1846, institucio por alteduko estis establita tie. La universitato estis fermita en 1871 kaj remalfermita en 1900 kun fakultatoj de teologio, artoj, matematiko, scienco kaj lingvistiko. En 1924 la Fakultatoj de Juro, Medicino, Artoj kaj Sciencoj estis establitaj. En 1925, la aŭtonomio de la universitato estis rekonita de la turkaj aŭtoritatoj.
En 1933 oni reformis kaj refondis la Universitaton de Istanbulo.[1] Specife dirite, novembro 1933, la universitato estis establita en sia nova formato, sen islamaj teologiostudoj.
La ĉefa pordego de la universitato estis prezentita sur la dorsa flanko de 500 turkaj liroj inter la jaroj 1971 ĝis 1984.
La universitato estas membro de Retejo de balkanaj universitatoj [2],
La universitato havas ankaŭ interŝanĝajn interkonsentojn ekde 1998 ankaŭ kun la usona University of Virginia’s College at Wise.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.