From Wikipedia, the free encyclopedia
Christian Friedrich HEBBEL [Kristjan Fridriĥ Hebl] (naskita la 18-an de marto 1813 en Wesselburen; mortinta la 13-an de decembro 1863 en Vieno) estis germana verkisto.
Friedrich Hebbel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Friedrich Hebbel, Portreto fare de Carl Rahl (1851) | |||||
Persona informo | |||||
Friedrich Hebbel | |||||
Naskonomo | Christian Friedrich Hebbel | ||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1813 en Wesselburen | ||||
Morto | 13-an de decembro 1863 (50-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Matzleinsdorf Protestant Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Holstinio vd | ||||
Alma mater | Hamburga universitato Munkena universitato Universitato de Hajdelbergo - juroscienco Gelehrtenschule des Johanneums (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Christine Enghaus (en) (1846–) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Dr. J. F. Franz • J. F. Franz vd | ||||
Okupo | poeto dramaturgo verkisto poeto-juristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Maria Magdalena ❦ Judith ❦ The Nibelungs ❦ Agnes Bernauer vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel filo de malriĉa familio Friedrich Hebbel akiris la grandan kvanton de siaj scioj aŭtodidakte. En 1835 li en Hamburgo konatiĝis kun la verkistino Amalie Schoppe, kies influo ebligis al la inteligenta junulo la studadon de juro, historio, literaturo kaj filozofio en Heidelberg kaj Munkeno. Dum la tuta studtempo (1836-39) afliktis lin malsanoj kaj financaj zorgoj; fine li dum dudek-taga piedmarŝo revenis al Hamburgo.
Optimismon fine donis la unua literatura sukceso: la tragedio Judith, aperinta en la jaro 1841. Unu jaron poste publikiĝis lia unua poemaro. Stipendio de la dana reĝo ebligis al li vojaĝojn al Francio (1843/44), Italio kaj Aŭstrio (1946). Li mortis en Vieno.
Nuntempe Hebbel estas konsiderata unu el la plej gravaj dramistoj de la 19-a jarcento. Krom dramojn li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj novelojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.