La 5-a de februaro estas la 36-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 329 tagoj restas (330 en superjaroj).
Je la 5-a de februaro okazis, interalie:
- Romia Imperio:
- 1265: Klemento la 4-a iĝis papo
- 1335: Pollando: Górowo Iławeckie ricevis urborajton
- 1454: Pollando: en Gdańsk eksplodis ribelo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj - oni okupis Grandan Muelejon en Malnova Urbo kaj deklaris malobeon al la ordeno
- 1564: Dum la milito inter Grandprinclando Litovio kaj Rusa carlando litvoj venkis la rusan armeon en batalo de Czaśniki (Vicebska regiono)
- 1576: Henriko la 4-a konvertiĝis al katolikismo por certigi rajton al la trono de Francio
- 1597: Japanio: en Nagasako oni krucumis 26 katolikojn
- 1679: Fine de la Kongreso de Nijmegen Reĝlando Francio akiris Franĉkonteon, Cambrai, Valenciennes, Alzacon, Senegalon kaj Francan Gujanon
- 1740: Papo Klemento la 12-a redonis plenan sendependecon al San-Marino, kiun okupis armeo de hispana kardinalo
- 1766: Princo de Loreno kaj de Duklando Bar, estinta pola reĝo, Stanislao la 1-a spertis vastan brulvundiĝon en sia palaco en Lunéville, kiam lia vesto ekbruliĝis de kamena fajrero
- 1778: Suda Karolino kiel unua subŝtato de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko ratifis Artikolojn de Konfederacio
- 1783: Itala duoninsulo: unua tertremo en Italio en 1783 kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis ĉirkaŭ 25 mil homojn en Kalabrio kaj Sicilio - dum postaj monatoj ĝis 50 mil viktimoj
- 1796: Grupo de nobeloj fondis en Prago la Societon de Patriotaj Amikoj de Arto, antaŭulo de la hodiaŭa Praga Nacia Galerio
- 1800: Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando William Pitt subskribis Kontrakton de Unuiĝo de Reĝlando de Granda Britio kaj Reĝlando Irlando
- 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo komencis sieĝon de Kadizo
- 1818: Marŝalo de Napoleono Karolo la 14-a Johano iĝis reĝo de Svedio-Norvegio
- 1831: Rusa armeo sub kampa marŝalo Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski eniris Kongresan Pollandon por subpremi la Novembran ribelon
- 1853: Caro Nikolao la 1-a decidis montri al publiko kolektojn de la Muzeo Ermitejo
- 1862: Moldavujo kaj Valaĥio formis Reĝlandon de Rumanio
- 1869: Aŭstralio: en Moliagul (Viktorio) oni trovis la plej grandan en la mondo naturan aluvian pecegon da oron (62,5 kg)
- 1871: Bulgara porsendependeca aktivulo Vasil Levski sendis leterojn al vojevodoj de Odeso kaj Beogrado kun invito aktive partopreni laborojn de Interna Revolucia Organizo
- 1885: Belga kolonia imperio: belga reĝo Leopoldo la 2-a establis Liberan Ŝtaton Kongo sia propraĵo
- 1909: Belga kemiisto Leo Baekeland anoncis kreon de bakelito - unua en la mondo plasto
- 1917: Meksiko ricevis novan konstitucion, validan ĝis hodiaŭ
- Unua mondmilito:
- 1918: Germana submarŝipo SM UB-77 sinkigis la ŝipon SS Tuscania transportanta usonajn soldatojn al Eŭropo - 210 personoj pereis
- 1919: Charlie Chaplin, Mary Pickford, Douglas Fairbanks kaj David Wark Griffith fondis filman studion United Artists
- 1921: Dum restado en Francio Józef Piłsudski, depinglinte el la propra uniformo Militan Ordenon Virtuti Militari, dekoris per ĝi marŝalon Ferdinand Foch
- 1924: Reĝa Observatorio de Greenwich komencis disaŭdigi per BBC la horan signalon
- 1932: En Rigo oni subskribis latva-sovetan pakton pri neagreso
- 1933: Dresdeno: dum kunveno de germanoj el eksterlando la junularo de altlernejoj organizis manifestacion postulante i.a. kreon de fervojoja koridoro de Germanio ĝis Orienta Prusio tra Pomerio
- 1934: Dua Pola Respubliko: Katolika Asocio de Junularo fondiĝis - daŭrigo de la vira kaj virina asocioj ene de Katolika Agado
- 1937: Turkio akceptis kemalismon kiel ŝtatan ideologion
- 1939: Francisco Franco ekvalidis kiel 68-a registarestro de Hispanio
- Dua mondmilito:
- 1946: Pollando: ekvalidis interkonsento pri la pola-soveta landlimo, aprobita en aŭgusto 1945: Orientaj Limregionoj transiris al Sovetunio, kie ili iĝis partoj de Belorusa, Ukraina kaj Litova SSR
- 1946: Lublinio: al Parczew eniris taĉmentoj de Libero kaj Sendependo komencante konfiskojn en judaj magazenoj kun 2 kooperativaj aŭtomobiloj - dum batalo pereis funkciulo de milico kaj 3 judoj el urboprotekto
- 1947: Pola Leĝdona Sejmo elektis Bolesław Bierut kiel prezidento de Pollando dum manko de Senato — la Provizora Registaro de Nacia Unueco estas malfondita, oni anoncis amnestion. La elmigrantaro ne akceptis la elekton, konsiderante konforme al la aprila konstitucio de 1935 ke prezidento de Pollando restis Władysław Raczkiewicz, posteulo de Ignacy Mościcki.
- 1958: Nasser iĝis prezidento de la Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1958: Usona Aerarmeo perdis nuklean armilon ĉe la marbordo de Georgio - la bombo ankoraŭ ne estis trovita
- 1971: Usonaj astronaŭtoj Alan B. Shepard Jr. kaj Edgar Mitchell grundiĝis sur la Luno
- 1977: Mikola Rudenko kaj kungvidantino de Ukraina Helsinka unio estis arestitaj
- 1979: Irano: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni proklamis kreon de la unua islama registaro
- 1982: Milita stato en Pollando: dum vespera emisio de Televidaj Tagnovaĵoj okazis en Świdnik unua "promena manifestacio" – interesa formo de bojkoto de la reĝima propagando - la subtera Solidareco alvokis promeni precize ĉi tempe
- 1985: Hispanio post 16 jaroj remalfermis sian limpasejon kun Ĝibraltaro, tute fermitan ekde 1967
- 1988: Diktatoro de Panamo Manuel Noriega estis akuzita pri narkotaĵŝakrado kaj monlavado
- 1989: Brita novaĵkanalo Sky News ekfunkciis
- 1989: Arkikatedralo Baziliko de Vilno estis konsekrita kaj transdonita al kredantoj (ĝi estis eksplodita en 1950)
- 1989: Lasta sovetia taĉmento forlasis Afganion, finiĝis la Afgana milito (1979-1989)
- 1994: Bosnia milito: 68 pereis kaj pli ol 200 vundiĝis sur foirplaco en Sarajevo rezulte de eksplodo de haŭbizo, pafita de sieĝanta la urbon serba armeo
- 1996: Włodzimierz Cimoszewicz iĝis ĉefministro de Pollando
- 1997: Svisaj bankoj transdonis 100 milionojn da svisaj frankoj kiel rekompenco por heredantoj de siaj klientoj, kiuj pereis dum holokaŭsto
- 2000: Dua Ĉeĉenia milito: OMON masakris loĝantojn de vilaĝo Novije Aldi apud Grozno — pereis ne malpli ol 68 homoj
- 2001: Dum bomba atenco en la metroo de Moskvo 15 personoj vundiĝis
- 2006: Óscar Arias venkis balotojn pri la prezidanteco de Kostariko
- 2007: Ekfunkciigo de pramoj sur la itinero Świnoujście (Pollando)-Trelleborg (Svedio)
- 2008: Somalio: 25 etiopaj elmigrintoj pereis kaj 90 vundiĝis en bomba atenco en haveno Bosaso
- 2009: Somaliaj piratoj post ricevo de 3,2 mln da usonaj dolaroj liberigis ukrainan ŝipon kun 33 tankoj
- 2009: Francio: la Ligo Komunista Revoluciista estas malfondita kaj la venontan tagon oni fondis la Novan Partion Kontraŭkapitalisman
- 2009: Pakistano: ne malpli ol 33 personoj pereis en bomba atenco de sinmortiginto apud ŝijaisma moskeo en Dera Gazi Ĥano
- 2010: Fotoj de la Kosmoteleskopo Hubble montris ke la nanoplanedo Plutono pli ruĝiĝas
- 2012: Sauli Niinistö gajnis prezidentan baloton en Finnlando
- 2019: Unua kunsido en la historio de Ukraina Ortodoksa Eklezio de Sankta Sinodo komenciĝis
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1438: Filipo la 2-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (m. 1497)
- 1505: Gilg Tschudi, svisa politikisto kaj historiisto (m. 1572)
- 1525: Juraj Drašković, kroata hungara pastro, primaso kaj banuso (m. 1587)
- 1533: András Dudith, hungara episkopo, pola civitano, reformaciulo ligita kun la Unueco de fratoj, diplomato, humanisto, tutfakulo (m. 1589)
- 1626: Madame de Sévigné, franca leter-verkistino (m. 1696)
- 1667: Gottfried Reiche, germana komponisto kaj trumpetisto (m. 1734)
- 1735: Pál Kray, hungara nobelo, aŭstra generalo (m. 1804)
- 1770: Alexandre Brongniart, franca geologo-mineralogo, paleontologo, kemiisto kaj zoologo (m. 1847)
- 1788: Karolo Kisfaludy, hungara poeto, dramverkisto, pentristo (m. 1830)
- 1788: Robert Peel, ĉefministro de Britio, fondinto de Konservativa Partio (m. 1850)
- 1804: Johan Ludvig Runeberg, svedlingva finna nacia poeto, aŭtoro de la himno de Finnlando (m. 1877)
- 1808: Carl Spitzweg, germana romantika pentristo kaj poeto (m. 1885)
- 1810: Ole Bull, norvega violonisto kaj komponisto (m. 1880)
- 1821: Hermann von Mallinckrodt, germana katolika politikisto (m. 1874)
- 1840: Hiram Stevens Maxim, usona inventisto de aŭtomataj pafarmiloj (m. 1916)
- 1846: Johann Most, germana socialdemokrato, anarkikolektivisto kaj anarkikomunisto populariginta strategion de "propagando pro agado" (m. 1906)
- 1846: Ladislav Quis, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (m. 1913)
- 1848: Joris-Karl Huysmans, franca verkisto (m. 1907)
- 1850: Bartholomäus Del Pero, aŭstra poeto kaj eldonisto
- 1853: Ernst Beermann, germana instruisto, eks-volapukisto kaj lingvo-planisto, aŭtoro de Novilatiino kaj Novilatin (m. 1936)
- 1860: Matěj Anastazia Šimáček, ĉeĥa verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1913)
- 1865: Ernst Kalinka, aŭstra filologo klasika kaj arĥeologo (m. 1946)
- 1873: Géza Szüllő, hungara bienulo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1957)
- 1876: Lajos Csiszár, hungara arkitekto, publicisto, redaktoro, membro de la Societo Kemény Zsigmond (m. 1963)
- 1878: André Citroën, franca inĝeniero, fondinto de la aŭtomobila industria imperio Citroën (m. 1935)
- 1879: Pál Steiner, hungara, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1959)
- 1880: Eduard Stettler, svisa esperantisto, aŭtoro de la statuto de UEA kaj biografio pri Hector Hodler, vicdirektoro de UEA kaj ties prezidanto ĝis UK 1934 (m. 1940)
- 1881: Richard Meister, aŭstra kulturfilozofo kaj klasika filologo (m. 1964)
- 1883: Lajos Nagy, hungara verkisto, novelisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1954)
- 1884: Josep Carner, kataluna poeto (m. 1970)
- 1885: Béla Bakkay, hungara poeto publikiginta en "La Heroldo" kaj "Paŝtista Fajro" (m. nekonata)
- 1887: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio (m. 1925)
- 1887: Albert Paris Gütersloh, aŭstra verkisto kaj pentristo, kunfondinto de la Viena skolo de fantazia realismo (m. 1973)
- 1889: Mária Berde, hungara verkistino, poetino, tradukistino (m. 1949)
- 1893: Roman Ingarden, pola filozofo de fenomenologia skolo kaj estetikisto, teoriulo pri literaturo kaj arto (m. 1970)
- 1897: Franciszek Tokarz, pola pastro, profesoro pri hinda kaj ĉina filozofioj, orientalisto, poligloto kaj esperantisto (m. 1973)
- 1902: Juul Karnas, flandra esperantisto, membro de La Verda Stelo, premiito de Internaciaj Floraj Ludoj, tradukisto, redaktoro de "Flandra Esperantisto", prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (m. 1935)
- 1909: Grażyna Bacewicz, pola komponistino, violonistino kaj instruistino (m. 1969)
- 1905: Ghissa Éghy, rumania hungara dancistino kaj koreografino (m. (1982)
- 1914: William S. Burroughs, usona verkisto, reprezentanto de Beat-generacio (m. 1997)
- 1915: Robert Hofstadter, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta strukturon de nukleonoj (m. 1990)
- 1924: Anna Sabbat, pola elmigrinta aktivulino (m. 2015)
- 1925: László Lázár, rumania hungara kuracisto, neŭropatologo (m. 2009)
- 1929: Béla Köllő, rumania hungara aktoro (m. 1985)
- 1929: Fred Sinowatz, aŭstra politikisto, kanceliero (m. 2008)
- 1933: Jan Werner, ĉeĥa inĝeniero kaj terminologo, tradukisto kaj Esperanto-vortaristo, kunfondinto de Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, gvidanto de la scienc-teknika sekcio de ĈEA, partoprenanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kontribuanto al la Esperanta Bildvortaro (m. 2021)
- 1934: Tamás Kabdebó, hungara verkisto, poeto kaj tradukisto
- 1940: Panamarenko, belga artisto (m. 2019)
- 1942: Zoltán Sumonyi, hungara verkisto kaj poeto
- 1944: Tibor Ács, hungara aktoro
- 1946: Charlotte Rampling, angla aktorino, kantistino kaj fotomodelo
- 1950: Franz Schausberger, aŭstra politikisto kaj historiisto
- 1952: Daniel Balavoine, franca verkisto, komponisto, kantisto (m. 1986)
- 1953: Mario Eylert, germana juĝisto de Federacia laborjura tribunalo de Germanujo
- 1964: Piotr Trzaskalski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1965: Angéla Sorbán, rumania hungara sociologino
- 1974: Sándor Vass, rumania hungara grafikisto, universitata adjunkto
- 1976: Abhishek Bachchan, barata aktoro
- 1985: Cristiano Ronaldo, portugala futbalisto, membro de la portugala nacia teamo de futbalo
- 1987: Darren Criss, usona aktoro, kantisto kaj komponisto
- 1992: Kejsi Tola, albana kantistino
- 1992: Neymar, brazila futbalisto
- 251: Sankta Agata, itala virgulino, martirino kaj sanktulino
- 523: Alkimo Ekdicio Avito, latinlingva poeto, ĉefepiskopo en Gaŭlujo (n. 450)
- 1006: Albuino, sudtirola episkopo, sanktulo
- 1515: Aldo Manuzio, itala libropresisto kaj eldonisto de renesanco (n. 1449)
- 1590: Bernardino de Sahagún, hispana misiisto (n. ĉirkaŭ 1499)
- 1679: Joost van den Vondel, nederlanda dramisto kaj poeto (n. 1587)
- 1705: Philipp Jacob Spener, germana luterana teologo, genealogo, fondinto de heraldiko (n. 1635)
- 1738: Joseph Süß Oppenheimer, germana bankisto, ekzekutita (n. 1692)
- 1758: Ferdinand Julius Troyer z Troyersteinu, aŭstra princepiskopo, kardinalo, episkopo de Olomouc (n. 1698)
- 1803: Domenico Pignatelli Di Belmonte, itala kardinalo (n. 1730)
- 1807: Pasquale Paoli, korsika militisto kaj politikisto, kontraŭulo de Napoleono Bonaparte (n. 1725)
- 1813: Karl Erfurdt, germana filologo (n. 1780)
- 1818: Marcello Bacciarelli, itala pentristo (n. 1731)
- 1818: Karolo la 13-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (n. 1748)
- 1849: Christian Friedrich Kranich, svisa poeto kaj reformita teologo (n. 1784)
- 1851: Lázár Petrichevich Horváth, hungara ĵurnalisto, verkisto, redaktoro (n. 1807)
- 1859: Alecu Russo, rumana verkisto kaj politikisto (n. 1819)
- 1862: Ignaz Franz Castelli, aŭstra poeto kaj dramisto (n. 1781)
- 1874: Moriz Haupt, germana klasika filologo
- 1881: Ludwig Storch, germana verkisto (n. 1803)
- 1910: Wilhelm Knappe, germana juristo kaj etnologo (n. 1855)
- 1918: Vernon Castle, usona dancisto de argentina tango (n. 1887)
- 1927: Inayat Khan, barata muzikisto de la hindia klasika muziko, sufia mistikulo, fondinto de sufia ordeno en Okcidento (n. 1882)
- 1929: Karl Friedrich Geldner, germana filologo, hindologo kaj iranisto (n. 1852)
- 1930: Friedrich von Duhn, germana arkeologo (n. 1851)
- 1937: Lou Andreas-Salomé, rusa-germana nobelino, verkistino kaj psikoanalizistino (n. 1861)
- 1942: István Sárándy, hungara porjunulara verkisto (n. 1876)
- 1947: Hans Fallada, germana verkisto (n. 1893)
- 1953: Iuliu Maniu, ĉefministro de Rumanio, kondamnita en montra proceso al ĝismorta malliberigo (n. 1873)
- 1956: Imre Sándor, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1993)
- 1959: Curt Sachs, germana muzikologo, kunfondintoj de la moderna muzikilologio (n. 1881)
- 1964: István Haller, hungara kristansocialista politikisto, ministro (n. 1880)
- 1964: Felicián Kupcsay, hungara verkisto, ministerikonsilanto (n. 1876)
- 1967: Violeta Parra, ĉilia artistino, fondintino de popola muziko (n. 1917)
- 1969: Thelma Ritter, usona aktorino (n. 1902)
- 1971: Mátyás Rákosi, ĉefministro de Hungario (n. 1892)
- 1973: Michael Sagmeister, aŭstra politikisto, urbestro (n. 1894)
- 1974: Majstro Bimba, brazila majstro de kapoejro (n. 1900)
- 1981: Sándor Balogh, hungara reformita pastro, lokhistoriisto (n. 1912)
- 1981: Hilda Dresen, estona radiotelegrafistino, esperantista poetino, tradukistino, kunlaborantino de "Literatura Mondo", enestanta en Dekdu Poetoj kaj Estona Antologio, honora membro de UEA (n. 1896)
- 1981: Georges Salan, franca kuracisto, rezistomovadano, aŭtoro de esperantlingva libro La Nuda Vero, originala raporto pri propraj travivaĵoj el naziaj koncentrejoj (n. 1901)
- 1983: Sári Megyery, hungara poetino, ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1897)
- 1993: Joseph L. Mankiewicz, usona kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro (n. 1909)
- 1999: Wassily Leontief, rusa kaj usona Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1905)
- 2001: Krzysztof Pigoń, pola fizika kemiisto, profesoro (n. 1925)
- 2005: Michalina Wisłocka, pola kuracistino, ginekologino, ĉelbiologino, seksologino (n. 1921)
- 2008: Maharishi Mahesh Yogi, barata fizikisto kaj guruo, populariganto de transcenda meditado (n. 1918)
- 2009: Dana Vávrová, ĉeĥa-germana aktorino kaj reĝisorino (n. 1967)
- 2019: Václav Vorlíček, ĉeĥa filmreĝisoro (n. 1930)
- 2019: Hans Haid, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto (n. 1938)
- 2020: Kirk Douglas, usona aktoro (n. 1916)
- 2021: Christopher Plummer, kanada aktoro (n. 1929)
- 2023: Pervez Muŝaraf, prezidento de Pakistano 2001-2008 (n. 1943)
- 2024: Dries van Agt, ĉefministro de Nederlando 1977-1982 (n. 1931)
La 5-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):