Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Philipp Jacob SPENER (* 13-an de januaro 1635 en Rappoltsweiler, Alzaco; † 5-an de februaro 1705 en Berlino) estis germana luterana teologo kaj unu el la plej konataj reprezentantoj de la pietismo. Krome li estis la plej grava genealogo de la 17-a jarcento kaj scienca fondinto de la heraldiko.
Philipp Jacob Spener | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Pius Desiderius • Philaletha Germanus • Martin Wahrmund |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1635 en Ribeauvillé, Supra Alzaco, Sankta Romia Imperio |
Morto | 5-an de februaro 1705 (70-jaraĝa) en Berlino, Margraflando Brandenburgio, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato de Strasburgo |
Okupo | |
Okupo | teologo |
Spener fariĝis en 1663 predikisto ĉe la katedralo je Strasburgo, en 1666 dojeno de la luterana pastraro en la libera regna urbo Frankfurto ĉe Majno kaj en 1686 elektoprinca saksia kortega ĉefpredikisto en Dresdeno. Ekde 1691 li estis preposto kaj konsistoriano ĉe la Nikolaa Preĝejo en Berlino. En 1694 li kunlaboris je la fondado de la reformuniversitato je Halle ĉe Saale, kie lia lernanto August Hermann Francke ludis elstaran rolon.
Sian ĉefverkon Pia Desideria oder Herzliches Verlangen nach gottgefälliger Besserung der wahren evangelischen Kirche (Pia desideria aŭ elkora deziro de Di-plaĉa pliboniĝo de la vera evangela eklezio) li skribis en 1675. En ĉi tiu li proponas ampleksan reformprogramon de la luterana eklezio. Li metis al la pilorio misaĵojn en la eklezio kaj mankan konon de la biblio ĉe la kredantoj. La ĉefverko de Spener onidire baziĝas sur la traktaĵoj de mistikaj spiritualistoj kiel ekz. „Spiegel der Missbräuche beim Predigtamt“ de Christian Hoburgs. Ĉi tiu opinio tamen ne estas nedisputata. Li prosperigis la formiĝon de la collegia pietatis (privataj rondoj de preĝemuloj kaj interesitoj pri la biblio), evoluantaj ekde 1670. Li estis supera kortegpredikisto sub princelektisto Johano Georgo la 3-a (Saksio) inter 1686 kaj 1691.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.