Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert HOFSTADTER (5-a de februaro 1915 en Novjorko; 17-a de novembro 1990 en Stanford, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1961 kun Rudolf Ludwig Mössbauer pro malkovro de la ĝis tiam nekonata strukturo de la protonoj kaj neŭtronoj.
Robert Hofstadter | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Robert Hofstadter | |||||
Naskiĝo | 5-an de februaro 1915 en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Morto | 17-an de novembro 1990 (75-jaraĝa) en Stanford | ||||
Tombo | Home of Peace Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Princeton Urba Kolegio de Nov-Jorko DeWitt Clinton High School (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Douglas Hofstadtesr (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto nuklea fizikisto astrofizikisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hofstadter studis en la universitato Princeton, kie li akiris doktoran titolon en 1938. Li laboris ekde 1946 en tiu universitato kaj okupiĝis pri infraruĝaj radiadoj, fotokonduktiveco, kristala kaj scintilaj kalkuliloj. Li poste (1950-1985) instruis en la universitato Stanford. Li mezuris kaj analizis la atomkernan strukturon helpe de lineara elektrona akcelilo. Li skizis, ke kaj la protono kaj la neŭtrono havas centran, pozitiv-ŝargan kernon, kiun ĉirkaŭas duobla nubo, konsistanta el pi-mezonoj. En la protono, ambaŭ nuboj estas pozitivaj, en la neŭtrono la interna nubo estas negativa, la ekstera pozitiva, tiel la neŭtrono havas la ŝargon de 0.
Robert Hofstadter estas la patro de la fizikisto Douglas R. Hofstadter, kiu estas konata ĉefe pro la verko Gödel, Escher, Bach.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.