Ĉelbiologio

fako de biologio pri ĉeloj de vivuloj From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉelbiologio

Ĉelbiologio (anstataŭ la malnova termino citobiologio originita de la greka cytos + logos : t.e. "studo de ĉeloj") estas fako de biologio, kiu studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj.

Thumb
Strukturo de ĉelo

Ĝi naskiĝis en la 19-a jarcento, kvankam la baza ilo kiu ebligis rektan observadon de ĉeloj, la mikroskopo, jam enkondukiĝis en sia plej frua formo en la 17-a jarcento. Oni tradicie konsideras Matthias Schleiden kaj Theodor Schwann kiel la patrojn de ĉelbiologio, ĉar ili en 1838 unue verkis teorion pri la ekzisto de ĉeloj.

Famaj ĉelbiologistoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.