La 18-a de aŭgusto estas la 230-a tago de la jaro (la 231-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 135 tagoj restas.
Je la 18-a de aŭgusto okazis, interalie:
- 690: Wu Zetian iĝis imperiestrino de Ĉinio, ununura virino, budhistino
- 1201: Episkopo Albert von Buxhövden fondis Rigon
- 1227: Fondinto de Mongola Imperio Ĝingis-Ĥano mortis - aŭtoro de mongolaj invadoj kaj konkeroj, konata de La sekreta historio de la Mongoloj
- 1273: Prago estis trafita de inundo
- 1409: En la milito de Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj ties armeo konkeris kaj bruligis la kastelon en Dobrzyń nad Wisłą
- 1587: Unua infano de anglaj gepatroj naskiĝis en la Nova Mondo
- 1590: John White, guberniestro de Kolonio Roanoke, la unua angla setlejo en Nordameriko (situanta en la nuna Norda Karolino), revenis post trijara foresto kaj trovis ĝin senhoma
- 1655: Sveda diluvo: nobeloj Radziwiłł subigis Grandprinclandon Litovion al la sveda reĝo Karolo la 10-a Gustavo
- 1672: Dum pola-turka milito la turka armeo komencis sieĝon de Kamieniec Podolski
- 1690: Milito de la ligo de Augsburg: venko de franca armeo en batalo de Staffarda (apud Cuneo)
- 1708: Milito de hispana sukcedo: sieĝo de Lille komenciĝis
- 1765: Jozefo la 2-a iĝis romia-germana imperiestro
- 1786: Islando: Rejkjaviko iĝis urbo - fondita de vikingoj fine de la 9-a jarcento
- Napoleonaj militoj
- 1826: Ĉeĥio: en loĝejo de la ĉefa administranto en Křivoklát ekestis incendio, kiu rapide englutis la tutan kastelon, nur la Reĝa Salono kaj la kapelo saviĝis
- 1862: Siuoj venkis usonan taĉmenton apud la prama vadejo Redwood
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: kozakoj bruligis polan vilaĝon Jaworówka (distrikto Białostocki) kaj ties loĝantaron forkondukis al Turkestano
- 1868: Franca astronomo Pierre Janssen malkovris heliumon - esplorante elektromagnetan spektron de la suna korono dum eklipso en barata Guntur
- 1877: Asaph Hall malkovris la lunon de Marso - Fobon (6 tagojn pli poste - Dejmon, pli malgrandan)
- 1891: Karibio: ĉirkaŭ 700 personoj pereis post trapaso de uragano super Martiniko
- 1894: Ĉeĥio: tramtransporto en Ostrava ekfunkciis
- 1914: Sankt-Peterburgo eknomiĝis Petrogrado
- Unua Mondmilito
- 1919: En Kamjanec-Podilskij registaro de Ukraina Popola Respubliko akceptis rimedojn por kontraŭbatali pogromojn de judoj
- 1919: Armeo de Anton Denikin okupis Mikolajivo
- 1919: Unua Silezia Ribelo: venko de poloj en batalo de Godów
- 1920: Soveta-Pola Milito
- 1929: En Dua Pola Respubliko fondiĝis Regiona Asocio de Kaŝuboj
- 1933: En Berlino oni montris radioricevilon Volksempfänger, kiu ebligis aliron al radio kaj nacisocialisman propagandon
- 1939: En Tria Regno estis enkondukita devo anonci, fare de kuracistoj, flegistinoj kaj akuŝistinoj, infanojn ĝis la 3-a vivojaro grave malkapablaj psike kaj korpe, kio estis enkonduko al nazia programo de ilia eŭtanazio
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Ĉefa Komandejo de la Asocio de Armita Batalado pere de Budapeŝto ligis kontakton kun Supera Komandanto en Londono; Hans Frank duafoje sendis instrukcion pri subigo de kultura agado al fako pri informado kaj propagando en la registaro de Ĝenerala Gubernio; Nord-Afrika kampanjo: sub premo de pli grandaj italaj Armitaj fortoj brita garnizono evakuiĝis de Berbera al ŝipoj - italoj okupis la tutan Britan Somalion; Brita Mediteranea Ŝiparo pripafis Bardia; Ĉeĥio: unuaj britaj bomboj trafis Aš je 2.30; Nov-Jorkio: prezidento Franklin D. Roosevelt kaj ĉefministro de Kanado Mackenzie King subskribis en Ogdensburg interkonsenton pri la komuna defendo de Nordameriko; Batalo de Anglio: Luftwaffe klopodis tute detrui RAF - ambaŭ flankoj perdis ĉi-tage pli da aviadiloj ol en iu alia momento de la kampanjo: germanoj perdis 69 militaviadilojn, britoj - 29
- 1941: Germana polico pafekzekutis 26 personojn de diversaj lokoj en Arbaro de Białowieża (distrikto Hajnowski); generalo Władysław Anders iĝis komandanto de la Pola Armeo en Sovetunio; al Skotlando per marvojo alvenis de Argentino unuaj polaj volontuloj de Suda Ameriko (el Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo); Orienta Fronto: en Ukrainio germana 1-a Kirasita Grupo atingis Dnepron apud Zaporiĵo; NKVD eksplodigis hidroelektran centralon sur Dnepro, kio kaŭzis pereon de ĉirkaŭ 100 000 homoj, loĝantoj de apuda regiono kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo; trupoj de la Armea Grupo sur la Suda Fronto evakuiĝis el Ĥersono; Usono: plilongigo de soldatservo ĝis 18 monatoj
- 1942: Germana polico forveturigis de Varsovia enketa malliberejo Pawiak 69 virojn al koncentrejo Aŭŝvico, kie tiutage troviĝis 163 sovetaj militkaptitoj; Ĝenerala Gubernio liveris al bezonoj de orienta fronto 45 mil ĉevalajn veturilojn; germanoj kun helpantoj de Juda Ordiga Servo likvidis grandan geton en Radom - preskaŭ 30 mil judoj pereis en koncentrejo Treblinka, el la transporto saviĝis nur unu persono; Heinrich Himmler deklaris, ke de la distrikto Galicio oni deportis al trudlaboro en Tria Regno jam 265 mil laboristojn; Usono: en Nov-Jorko kaj Detroit okazis manifestacioj subtene al malfermo de dua fronto
- 1943: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis en Bjalistoko 72 judojn; nokte de la 17-a/18-a de aŭgusto de fortikaĵo el Poznań germanoj forveturigis en nekonatan direkton 11 virinojn kaj 54 virojn, arestitajn en Mosin sub akuzo de venenigo de personoj kaj bestoj - plej verŝajne ili estis pafmortigitaj; Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis en Julianów (Volinio) 5 soldatojn de Pola Enlanda Armeo; Pola Rezistomovado: 5 taĉmentoj el areo Opatów detruis 6 draŝmaŝinojn - entute julie kaj aŭguste oni malfunkciigis 40, en areo Sandomierz taĉmento de Kamparanaj Batalionoj senmovigis 5; taĉmento de la Pola Enlanda Armeo apud Lida batalis kontraŭ soveta partizana taĉmento; nokte de la 17/18-a de aŭgusto aliancaj aviadiloj unuafoje bombadis armean spacon en Peenemünde sur la insulo Usedom
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): en ĉiutaga situacia raporto komandanto de germana polico Alfred Spilker notis bruligon de 210 kadavroj, viktimoj de ekzekuto, kaj pafmortigon de 14; brulbomboj falis sur Malnovan Urbon de Varsovio, germanoj detruis malsanulejon ĉe str. Miodowa kaj la 4-an tagon atakas terenojn ĉirkaŭ Politekniko; Supera Komandanto atribuis tri Militajn Ordenojn Virtuti Militari: al Antoni Chruściel "pro eminenta batalgvidado en Varsovio" kaj al du koloneloj; taĉmento de la Ruĝa Armeo en Szarzyna apud Żmigród ĉirkaŭis kaj senarmigis 400-personan kompanion de infanterio de la Pola Enlanda Armeo, kiu iris helpi al ribelanta Varsovio; la Ruĝa Armeo konkeris Sandomierz; taĉmento de EA senarmigis en distrikto Opole germanan taĉmenton akirante 59 fusilojn kun militaĵoj kaj bataliono kun kompanio frakasis apud Jasło aŭtomobilan kolumnon de Wehrmacht; Francio: dum batalo kun granda grupo de germanaj ĉasaviadiloj FW-190, 315-a pola Ĉasista Divizio (12 atakaviadiloj) super Beauvais pafalterigis 18, 1 probable kaj 3 damaĝis; tuj antaŭ liberigo de Parizo apuda Koncentrejo de Drancy estis liberigita - de kie proksimume 65 000 precipe francaj judoj estis forveturigitaj al germanaj ekstermejoj - danke al la agado de Raoul Nordling kaj Annette Monod
- 1945: Japana marioneta ŝtato Manĉukuo malfondiĝis post kiam imperiestro Pu Ji abdikis du tagojn pli frue; Malproksimorienta Fronto: sovetaj trupoj marŝis profunden en Manĉurio akceptante kapitulacon de japanaj taĉmentoj kaj kontraŭbatalante unuojn, kiuj ne formetis armilojn
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Podlaĥio la Anatemitaj Soldatoj batalis apud Miodusy-Pokrzywne (distrikto Siemiatycki) kontraŭ NKVD, sekreta servo kaj la Pola Popola Soldataro — unu el tri la plej grandaj postmilitaj bataloj kontraŭ komunistoj
- 1945: Soekarno iĝis unua prezidento de Indonezio
- 1946: En Prago komenciĝis la 1-a Monda Kongreso de Studentoj, daŭris ĝis la 31-a de aŭgusto
- 1946: Józef Kuraś kun sia taĉmento liberigis senpafe 64 personojn de komunista malliberejo en Krakovo — temis pri soldatoj de la Pola Enlanda Armeo, Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj la Asocio Libero kaj Sendependo (decembre oni pafmortigis 2 "kulpulojn" pro la fuĝo)
- 1949: Oni proklamis konstitucion de Hungario
- 1949: Germana Gazetara Agentejo estas fondita en Goslar
- 1949: Herzogenaurach: sporta ŝufabriko Adidas fondiĝis en Germanio
- 1958: Usona eldono de la romano Lolita de Vladimir Nabokov aperis
- 1960: Sovetunio retirigis ĉiujn specialistojn el Ĉinio kaj nuligis komercajn interkonsentojn
- 1962: Ringo Starr membriĝis al brita rokgrupo The Beatles
- 1963: Afrikusona Civilrajta Movado: James Meredith fariĝis unua nigrulo, kiu diplomiĝis ĉe la Universitato de Misisipio
- 1966: Kultura revolucio: en la Pekina Placo Tian An Men okazis manifestacio de Mao Zedong kun partopreno de unu miliono de la Ĉinaj Ruĝaj Gardistoj
- 1969: Jimi Hendrix ekkantis en Woodstock-festivalo
- 1971: Vjetnama milito: Aŭstralio kaj Nov-Zelando retirigis siajn armeojn de Vjetnamio
- 1976: Pastoro Oskar Brüsewitz membruliĝis en Halle en protesto kontraŭ komunisma reĝimo en Germana Demokratia Respubliko
- 1976: Du usonaj soldatoj estis mortigitaj en Panmunĵomo dum provo fortranĉi branĉojn de poplo en la demilitarigita zono inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo:
- 1985: En Vroclavo kaj Varsovio finiĝis unuaj internaciaj kongresoj de Atestantoj de Jehovo en Pollando
- 1991: Aŭgusta puĉo: prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov estis hejmarestita
- 1994: 171 personoj pereis en tertremo en la urbo Muaskar, en nord-okcidenta Alĝerio
- 2003: En Akrao, la ĉefurbo de Ganao, oni interkompreniĝis pri fino de la enlanda milito en Liberio
- 2005: Rezulte de elektrorompo sur indonezia insulo Javo 100 milionoj da homoj restis sen elektro
- 2005: Papo Benedikto la 16-a alvenis al Kolonjo por Monda Junulara Tago, salutata de 600 000 pilgrimantoj - unua eksterlanda vizito dum lia pontifikeco
- 2008: Prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf demisiis
- 2009: Kartvelio forlasis la Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj
- Katolikismo
- 2015: Ĝihadistoj el Islama Ŝtato murdis en Palmira sirian arkeologon Ĥalid al-Asad, kaj lian korpon senigitan de la kapo pendumis por publika vido
- 2017: Finnlando: 2 homoj estis mortigitaj kaj 8 vunditaj kiam malakceptita azilpetanto ekfuriozis kun tranĉilo en Turku
- 2020: Armea puĉo en Malio - sekvan tagon cedis prezidento Ibrahim Boubacar Keïta
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1414: Ĝami, persa sufisma poeto, mistikulo, historiisto, teologo vivanta en Herato, kies kreado influis turkan literaturon kaj Centran Azion (m. 1492)
- 1564: Federiko Borromeo, itala kardinalo, ĉefepiskopo de Milano, konstruinto de Ambrozia librejo (m. 1631)
- 1685: Brook Taylor, angla matematikisto konata de la serio de Taylor (m. 1731)
- 1698: Samuel Klingenstierna, sveda matematikisto kaj fizikisto, profesoro de la Universitato de Upsalo (m. 1765)
- 1750: Antonio Salieri, itala-aŭstra komponisto de klasika muziko (m. 1825)
- 1783: Andreas Friedrich Bauer, germana inĝeniero
- 1785: Friedrich Wieck, germana muzikisto kaj muzikpedagogo (m. 1873)
- 1786: Otto von Loeben, germana verkisto kaj juristo
- 1792: John Russell, angla politikisto, ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando (m. 1878)
- 1818: Václav Bolemír Nebeský, ĉeĥa poeto kaj filozofo, klasika filologo, soci-politika aganto (m. 1882)
- 1819: Léon Foucault, franca fizikisto (m. 1868)
- 1819: Sándor Konek, hungara statistikisto, juristo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1882)
- 1830: Francisko Jozefo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio-Hungario, poligloto (m. 1916)
- 1830: Johann Huber, germana teologo, filozofo, eldonisto kaj publicisto (m. 1879)
- 1832: Victor Meirelles, brazila pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto. (m. 1903)
- 1836: Oleksandr Koniskij, ukraina verkisto, poeto, pedagogo, socia aganto, kunfondinto de Ŝevĉenka Scienca Societo (m. 1900)
- 1855: Árpád Gabányi, hungara aktoro, verkisto, framasono (m. 1915)
- 1860: Isako Levitan, rusia pentristo-pejzaĝisto (n. 1900)
- 1870: Lavr Kornilov, rusa generalo, unu el komandantoj de la Blanka movado (m. 1918)
- 1872: Hugo Bettauer, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto, viktimo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (m. 1925)
- 1873: Leo Slezak, aŭstra aktoro kaj kantisto (tenoro) (m. 1946)
- 1886: Pietro Ubaldi, itala filozofo opinianta ke Materio, Energio, kaj Spirito estas malsamaj aspektoj de la sama Substanco, konanto de la antikva greka lingvo kaj latino, kristana pensanto (m. 1972)
- 1888: Gyula Déri-Deheleanu, rumania hungara kulturpolitikisto (m. 1945)
- 1891: Béla Schmidt, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1943)
- 1894: Alisz Goriupp, hungara biliotekistino, preshistoriistino kaj bibliografino (m. 1979)
- 1899: Yagi Hideo, japana ginekologo, profesoro kaj estro de kancerkliniko, preleganto en Internacia Somera Universitato dum UK 1954 kaj UK 1958, iniciatinto de UK 1965 en Tokio (m. 1964)
- 1901: Gábor Kolosváry, hungara zoologo, paleontologo kaj universitata profesoro (m. 1968)
- 1907: Eduard Macheiner, aŭstra kleriko, ĉefepiskopo de Salzburg, honora prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (m. 1972)
- 1912: Elsa Morante, itala verkistino kaj poetino (m. 1985)
- 1920: Shelley Winters, usona aktorino (m. 2006)
- 1922: Alain Robbe-Grillet, franca verkisto, teoriulo de la Nova Romano (m. 2008)
- 1924: Ludwig Engelhardt, germana skulptisto, membro de NSDAP (m. 2001)
- 1925: Brian W. Aldiss, brita sciencficia verkisto (m. 2017)
- 1929: Dénes Imets, rumania hungara muzikfolkloristo, dramverkisto (m. 2011)
- 1932: Luc Montagnier, franca Nobelpremiita virusologo, kunmalkovrinto de HIV (m. 2022)
- 1933: Roman Polański, pola-franca filmreĝisoro, verkisto, aktoro kaj filmproduktisto
- 1935: Frida Labancz, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2014)
- 1935: Jiří Patera, ĉeĥa esperantisto, tradukisto, redaktoro de "Starto", kontribuinta al "Monato", "La Gazeto", "Paco", honora membro de ĈEA (m. 2015)
- 1936: Robert Redford, usona reĝisoro kaj aktoro
- 1937: Edward Stachura, pola poeto, prozverkisto, kantisto, tradukisto (m. 1979)
- 1939: János Bögözi Kádár, rumania hungara poeto, verkisto (m. 2011)
- 1940: Aloŝa Avdejev, pola aktoro rusdevena, kantisto kaj lingvisto, profesoro de la Jagelona Universitato
- 1941: Mohamed Ghannouchi, ĉefministro de Tunizio, kungvidanto de Konstitucia Demokratia Kolektiĝo
- 1941: István Kancsura, rumania hungara pentristo, prezidanto de Gildo Barabás Miklós
- 1943: Magda Stief, rumania hungara-germana aktorino
- 1943: Csaba Zemlényi, hungara pentristo, politika malliberulo
- 1944: Ilona Toszó, rumania hungara aktorino
- 1948: Mária Kozma, rumania hungara verkistino, bibliotekistino, redaktorino
- 1948: Masud Raĝavi, kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
- 1952: Patrick Swayze, usona aktoro, dancisto kaj kantisto (m. 2009)
- 1957: Carole Bouquet, franca aktorino kaj fotomodelo
- 1958: Madeleine Stowe, usona aktorino
- 1959: Rik Daems, flandra politikisto, reprezentanto de Malfermaj Flandraj Liberaluloj kaj Demokratoj
- 1962: Felipe Calderón, prezidento de Meksiko, membro de la Meksika Partio pri Agado Nacia
- 1968: Sjarhej Ciĥanoŭski, belorusa jutubisto, videa bloganto, disidento kaj pordemokratia aktivulo
- 1970: Zbigniew Ziobro, pola juristo, politikisto, eŭrodeputito, ministro pri justeco kaj ĝenerala akuzisto
- 1978: Zsuzsa Barabás, rumania hungara operkantistino
- 1979: L. Csaba Dégi, rumania hungara psikologo
- 1984: Robert Huth, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
- 472: Ricimero, romia militestro de Okcident-Romia Imperio
- 849: Walahfrid Strabo, germana benediktano, poeto, botanikisto (n. ĉirkaŭ 808)
- 1227: Ĝingis-Ĥano, fondinto de la Mongola Imperio, komenciginto de la mongolaj invadoj kaj konkeroj (n. 1162)
- 1276: Hadriano la 5-a, papo, parenca al papo Inocento la 4-a (n. ĉirkaŭ 1205)
- 1503: Aleksandro la 6-a, papo de la renesanca epoko (n. 1431)
- 1559: Paŭlo la 4-a, papo, konanto de la antikva greka lingvo kaj la hebrea lingvo (n. 1476)
- 1563: Étienne de La Boétie, franca verkisto, humanisto, juristo, anarkiisto kaj amiko de Michel de Montaigne (n. 1530)
- 1620: Ŭan Li, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming (n. 1530)
- 1678: Wolfgang Adam Lauterbach, germana juristo, spertulo pri la romia juro (n. 1618)
- 1701: Georg Schubart, germana juristo, filozofo, historiisto kaj retorikisto (n. 1650)
- 1765: Francisko la 1-a Stefano, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1708)
- 1811: Johann Heinrich Zang, germana komponisto kaj pedagogo, orgenkonstruisto (n. 1733)
- 1823: André-Jacques Garnerin, franca aerbalonisto kaj paraŝutisto (n. 1769)
- 1835: Friedrich Stromeyer, germana apotekisto kaj kemiisto, malkovrinto de kadmio (n. 1776)
- 1841: Louis de Freycinet, franca oficiro kaj esploristo de Suda Pacifiko (n. 1779)
- 1850: Honoré de Balzac, franca verkisto, aŭtoro de la ciklo de romanoj La Homa Komedio (n. 1799)
- 1861: Ignaz von Kürsinger, aŭstra politikisto, oficisto, topografo kaj fremdultrafikpioniro (n. 1795)
- 1882: Béla Szende, hungara ministro por defendaferoj de Aŭstrio-Hungario (n. 1823)
- 1886: Edgar Bauer, germana verkisto filozofia
- 1893: Constantin von Wurzbach, aŭstra bibliografo, leksikografo kaj verkisto, aŭtoro de Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich (n. 1818)
- 1889: Auguste de Villiers de L'Isle-Adam, franca verkisto kaj poeto, simbolisto (n. 1840)
- 1912: Károly Ábrai, hungara verkisto kaj politikisto (n. 1830)
- 1919: Stanislav Schulhof, ĉeĥa dentkuracisto kaj pioniro instruinta esperanton al sia familio, la unua lirika poeto en Esperanto (n. 1864)
- 1919: Ernst Rauscher, aŭstra verkisto kaj tradukisto (n. 1834)
- 1923: Anna Czillich, hungara pentristino (n. 1899)
- 1927: Johannes Theodor Baargeld, germana pentristo kaj poeto (n. 1892)
- 1940: Walter Chrysler, usona entreprenisto, fondinto de aŭtomobila firmao Chrysler (n. 1875)
- 1941: Maksimiliano Kolbe, pola minoritano, eldonisto, redaktoro, filozofo, fondinto de monaĥejo en japana urbo Nagasako, martiro pereinta en Aŭŝvico, katolika sanktulo, patrono de katolikaj esperantistoj (n. 1894)
- 1942: István Kováts, hungara fotisto de verkistoj (n. 1881)
- 1944: Ernst Thälmann, germana politikisto, prezidanto de la Komunista Partio de Germanio, pafmortigita en Buchenwald laŭ persona ordono de Hitler (n. 1886)
- 1945: Subhas Chandra Bose, barata revoluciulo, kungvidanto de Hindia sendependiga movado, malaperinto (n. 1897)
- 1948: Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Loreno, ukraina kolonelo (n. 1895)
- 1953: Ödön Hoffmann, rumania hungara verkisto, tradukisto (n. 1900)
- 1958: Anatolij Bovikin, sovetia infano-aktoro afrikdevena (n. 1943)
- 1961: Leonhard Frank, germana ekspresionisma verkisto (n. 1882)
- 1966: Viktor Miklós, hungara lingvisto kaj vortarredaktisto (n. 1888)
- 1971: Peter Fleming, angla verkisto (n. 1907)
- 1976: Uda Shintaro, japana inventinto de Yagi-Uda-anteno (n. 1896)
- 1976: Roman Kotlarz, pola pastro, opoziciisto, viktimo de komunistaj torturoj, servisto de Dio (n. 1928)
- 1977: Tibor Déry, hungara verkisto, reprezentanto de superrealismo, inspirata de ekzistadismo, enestanta en Hungara Antologio (n. 1894)
- 1986: László Benjámin, hungara poeto kaj politikisto (n. 1915)
- 1990: Burrhus Frederic Skinner, usona psikologo prilaborinta fundamentojn de la nuntempa kondutismo (n. 1904)
- 1990: Dezső Péter, hungara arkitekto, etnografo (n. 1929)
- 1995: Julio Caro Baroja, hispana antropologo, historiisto, lingvistikisto, folkloristo kaj eseisto (n. 1914)
- 1997: Erzsébet Zsombory, rumania hungara pentristino, operkantistino (n. 1913)
- 1998: Otto Wichterle, ĉeĥa kemiisto inventinta modernan kontaktlenson (n. 1913)
- 2000: Okumura Rinzo, japana instruisto, esperantisto, poeto verkanta hajkojn, tradukisto (n. 2000)
- 2003: Endre Szász, hungara grafikisto, pentristo (n. 1926)
- 2008: Günther Becker, germana mezlerneja instruisto, poligloto, prezidanto de TEJO kaj Sarlanda Esperanto-Ligo, ĝenerala sekretario de UEA, edzo de Maria Becker-Meisberger (n. 1930)
- 2008: Maire Mullarney, irlanda politikistino, reprezentantino de Esperanto-Asocio de Irlando, kunfondintino de Verda Partio (m. 1921)
- 2009: Fernanda Pivano, itala ĵurnalistino, verkistino, tradukistino kaj muzika kritikistino (n. 1917)
- 2009: Kim Dae-Jung, sudkorea prezidento kaj Nobel-premiito pri paco (n. 1925)
- 2013: Dezső Gyarmati, hungara akvopilkisto kaj trejnisto (n. 1927)
- 2014: Jim Jeffords, usona politikisto kaj senatano (n. 1934)
- 2018: Kofi Annan, ganaa Nobelpremiita politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1938)
- 2020: Hal Singer, usona ĵaz-saksofonisto de svingo kaj ritmenbluso (n. 1919)
- 2021: Franz Josef Altenburg, aŭstra ceramikisto kaj skulptisto (n. 1941)
- 2022: Rolf Kühn, germana muzikisto kaj ĵazklarnetisto (n. 1929)
- 2022: Mohamed Ibrahim Warsame, somalia poeto (n. 1943)
- 2023: Margot Baum, germana verkistino kaj pedagogino
- 2024: Alain Delon, franca aktoro (n. 1935)
La 18-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):