Lipnice nad Sázavou
municipo en la distrikto Havlíčkův Brod de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la distrikto Havlíčkův Brod de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Lipnice nad Sázavou (germane Lipnitz an der Sasau) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas dek du kilometrojn okcidente de Havlíčkův Brod kaj apartenas al distrikto Havlíčkův Brod. Vivas ĉi tie 701 loĝantoj (2024).
Lipnice nad Sázavou | |||
germane Lipnitz an der Sasau | |||
urbo | |||
Lipnice nad Sázavou | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lipnice nad Sázavou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Havlíčkův Brod | ||
Administra municipo | Havlíčkův Brod | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Montetaro Křemešník | ||
Konata loko | Lipnice nad Sázavou parta ruino | ||
Situo | Lipnice nad Sázavou | ||
- alteco | 620 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 49″ N 15° 24′ 49″ O (mapo) | ||
Katastro | 11,14 km² (1 114 ha) Lipnice nad Sázavou | ||
Loĝantaro | 701 (2024) | ||
Denseco | 62,93 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1226 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 582 32 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0631 | ||
NUTS 5 | CZ0631 569046 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lipnice nad Sázavou | |||
Retpaĝo: www.lipnicenadsazavou.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Světlá nad Sázavou, Krásná Hora, Dolní Město, Kejžlice kaj Řečice (distrikto Pelhřimov).
Lipnice nad Sázavou troviĝas sur altodorso de la montetaro de la supra Sázava, partopejzaĝo de la Bohemia-Moravia montetaro en la limregiono de Bohemio al Moravio. Norde leviĝas la monto Holý vrch (620 m). Alie ol la nomo diras, la loko situas ne ĝuste ĉe Sázava (rivero), la rivero pasas kvin kilometrojn nordoriente.
Najbaraj lokoj estas Radostovice en la nordo, Vilémovec en la nordoriento, Volichov kaj Vítonín en la oriento, Dolní Dvůr kaj Bratroňov en la sudoriento, Kejžlice kaj Řečice en la sudokcidento, Bystrá kaj Křepiny en la okcidento kaj Dolní Město en la nordokcidento.
La unua mencio de Lipnice okazinta en la jaro 1226 koncernas la lokon Dolní Město. La ĉepiede de la Kastelo Lipnice starigita Horní Lipnice ekestis nur komence de la 14-a jarcento lige kun la starigo de la kastelo. En 1370 imperiestro Karolo la 4-a donis al la setlejon la urboprivilegion kaj la bierfarorajton. Dum la tridekjara milito svedaj konkerintoj malkonstruaĉis la urbomuron kaj du trionojn de la domoj la 16-an de novembro 1639. Ekde la 17-a jarcento la urbo denove evoluis. En la 19-a jarcento okazis stagnado pro manka infrastrukturo. Brulego en 1869 detruis grandan parton de la mina kaj vitrofara urbo.
Dum la feriotempo kaj la semajnfinoj la loĝantarnombro konsinderinde kreskas pro la posedantoj de multaj feriodometoj. En la loko 130 entreprenoj estas anoncitaj. La plej granda parto de la loĝantaro vivtenas sin per terkultivado kaj laborado en la urboj de la ĉirkaŭaĵo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 415 |
1880 | 1 420 |
1890 | 1 314 |
1900 | 1 282 |
1910 | 1 353 |
1921 | 1 268 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 186 |
1950 | 962 |
1961 | 989 |
1970 | 848 |
1980 | 706 |
1991 | 620 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 614 |
2011 | 606 |
2014 | 668 |
2016 | 662 |
2017 | 651 |
2018 | 657 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 654 |
2020 | 654 |
2021 | 598 |
2022 | 641 |
2023 | 695 |
2024 | 701 |
La urbo Lipnice nad Sázavou konsistas el la partoj Lipnice nad Sázavou (Lipnitz ĉe Sázavou) kaj Vilémovec (germane Willemowitz) samkiel Dolní Dvůr.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.