Maria Becker-Meisberger
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria BECKER-MEISBERGER (naskiĝis en 1925, mortis la 1-an de majo 1999 en Blieskastel, Germanio), estis dumviva membro de UEA. Lerninte Esperanton en 1956, ŝi aktivis loke, i.a. kiel vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1973-1974). Dum pli ol 10 jaroj ŝi verkis kuirrubrikon de MONATO, el kiu rezultis la libro Internacie kuiri (eldonita ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1990, diplomita de OSIEK en 1998, dua eldono en 2000). Ŝi germanigis (1993), kun la edzo Günther Becker, la monografion L'espéranto de Pierre Janton.
Maria Becker-Meisberger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1925 en Marpingen |
Morto | 1-an de majo 1999 (74-jaraĝa) en Blieskastel |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Günther Becker |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1956–) |
Internacie kuiri
Ŝi verkis la kuirlibron Internacie kuiri en Esperanto en 1990.
![]() |
|
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.