germana filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia
Edgar BAUER (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1820 en Charlottenburg, mortinta la 18-an de aŭgusto 1886 en Hanovro) estis germana verkisto filozofia.
Edgar Bauer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1820 en Charlottenburg | |
Morto | 18-an de aŭgusto 1886 (65-jaraĝa) en Hanovro | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Korinfarkto vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Martin von Geismar vd | |
Okupo | verkisto filozofo ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Estante frato de Bruno Bauer, kies tro kritikajn vidpunktojn li jesis, li studis de 1838 teologion, poste jursciencojn en Berlino. Li havis netrankvilan vivon kiun interrompis ne malofte procesoj pri gazetaraj demandoj kaj arestiĝoj. Li multe vojaĝis kaj verkadis.
De liaj parte jam forgestiaj libroj menciindas la jenaj: »Bruno B. und seine Gegner« (Berlino 1842); »Der Streit der Kritik mit der Kirche und dem Staat« (Bern 1843); »Geschichte des Luthertums« (sub la pseŭdonimo Martin von Geismar, Leipzig 1846–47).
Post la revolucioj de 1848 kaj 1849, kiujn li iomete partoprenis, li vivis en Altona, Flensburg, Londono kaj Hamburgo. Tie li fondis, kun la konservativa episkopo Wilhelm Heinrich Koopmann la periodaĵojn »Kirchlichen Blätter« (1870) kaj »Christlich-politische Vierteljahrsschrift«.
Aliaj verkoj de li estis »Die Deutschen und ihre Nachbarn« (Hamburgo 1870), »Das teutsche Reich in seiner geschichtlichen Gestalt« (Altona 1872), »Artikel V, der deutsche Gedanke und die dänische Monarchie« (Altona 1873).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.