germana teologo, filozofo kaj biblikritikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Bruno BAUER (naskiĝinta la 6-an de septembro 1809 en Eisenberg, mortinta la 13-an de aprilo 1882 en Neukölln-Rixdorf) estis germana teologo kaj filozofo kaj biblikritikisto. Lia frato estis la verkisto Edgar Bauer.
Bruno Bauer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Bruno Bauer | ||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1809 en Eisenberg | |
Morto | 15-an de aprilo 1882 (72-jaraĝa) en Neukölln | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Saksio-Altenburg vd | |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Friedrich-Wilhelms-Gymnasium (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo teologo verkisto vd | |
Laborkampo | Junaj hegelanoj vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bauer habilitiĝis en Berlino pri teologio en la jaro 1834-a. En 1839 li publikigis, post kiam li estiĝis privata docento en Bonno, la kritikegajn verkojn »Kritik der evangelischen Geschichte des Johannes« (Bremeno 1840) kaj »Kritik der evangelischen Geschichte der Synoptiker« (Lepsiko 1841–42, 3 vol.). Post malpermeso de 1842 plue havi teologiajn prelegojn li verkis en Berlino, por scienca memdefendo, la verkon »Die gute Sache der Freiheit und meine eigne Angelegenheit« (Zuriko 1843), antaŭ fondi la gazeton »Allgemeine Literaturzeitung« (Charlottenburg 1843–1814); krome li liveris diversajn kritikajn kaj historiajn librojn pri temoj el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. En aliaj teologiaj skribitaĵoj (»Kritik der Evangelien«, Berlino 1850–52, 4 vol.; »Kritik der paulinischen Briefe«, Berlino 1850–52, 3 vol.; »Die Apostelgeschichte«, Berlino 1850) li ja daŭrigas siajn negativajn kritikaĵojn. Samtempe li estis laborema ĵurnalisto kaj leksikografo kaj publikigis krome »Philo, Strauß, Renan und das Urchristentum« (Berlino 1874); »Christus und die Cäsaren. Der Ursprung des Christentums aus dem römischen Griechentum« (Berlino 1877); »Einfluß des englischen Quäkertums auf die deutsche Kultur und auf das englisch-russische Projekt einer Weltkirche«- (das. 1878); »Zur Orientierung über die Bismarcksche Ära« (Chemnitz 1880); »Disraelis romantischer und Bismarcks sozialistischer Imperialismus« (Berlino 1882). Li ĉiam fremdis al la t.n. Skolo de Tübingen kies pensrezultojn Bauer aparte per la esploroj detalaj pri ĉiuj epistoloj de Sankta Paŭlo plibonigis senteble. Kontraŭe al Strauß, verkinto al »Lebens Jesu«, li datumigas la estiĝon de kristanismo nur en romian imperiestran tempon kies anoj ne plu kontentiĝis per stoismaj kaj aleksandrinaj filozofiaĵoj. Nur post la morto liaj opinioj vere ŝatatis kaj plue evoluigitis, antaŭ ĉio en Nederlando.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 2. Leipzig 1905, p. 460 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.