Wilhelm Ostwald
germana kemiisto, nobelpremiito (1853-1932) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilhelm OSTWALD (naskiĝis la 2-an de septembro 1853 kiel germana balto en Rigo, Latvio, mortis la 3-an de aprilo 1932 en Lepsiko) estis germana kemiisto, filozofo, sociologo, organizanto, teoriulo kaj historiisto de sciencoj. Ostwald kunfondis la fizikan kemion kaj instruis ĉe la universitato de Lepsiko. Sian laboratorion kaj la Wilhelm-Ostwald-Instituton pri Fizika kaj Teoria Kemio de la universitato, fonditan de li en 1898, li gvidis al la centro de nova scienca fako.
Wilhelm Ostwald | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Wilhelm Friedrich Ostwald | |||||
Naskiĝo | la 2-an de septembro 1853 en Rigo, Latvio | ||||
Morto | la 3-an de aprilo 1932 en Lepsiko, Germanio | ||||
Tombo | Great Cemetery vd | ||||
Etno | Germanaj baltoj vd | ||||
Lingvoj | Esperanto • Ido • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Rusia Imperio • Gubernio Livonio vd | ||||
Alma mater | Imperia universitato de Dorpat • Universitato de Tartu • Riga State Gymnasium No.1 vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gottfried Ostwald vd | ||||
Patrino | Elisabeth Ostwald vd | ||||
Gefratoj | Eugen Heinrich Ostwald vd | ||||
Edz(in)o | Flora Helene* Mathilde Ostwald (von Reyher) vd | ||||
Infanoj | Wolfgang Ostwald • Walter Ostwald vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • esperantisto • inventisto • universitata instruisto • idisto • verkisto • fizikisto • filozofo • instruisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
Aktiva en | Leipzig vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Carl Schmidt • Arthur von Oettingen vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ostwald process ❦ law of dilution ❦ Ostwald ripening vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Per multaj artikoloj, prelegoj kaj publikigaĵoj, per eldono de popularaj lernolibroj, per fondo de gazetoj, libroserioj kaj organizaĵoj li elstare efike agadis kiel organizanto de scienco.
En la jaro 1909 li ricevis la nobelpremion pri kemio pro siaj sciencaj laboroj pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido.