Ĉapelitaj literoj

tipo de litero, kiu havas akcentan cirkumflekson From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Ĉapelitaj literoj estas populara termino por la Esperantaj literoj kiuj "portas" ĉapel-aspektan supersignon cirkumfleksohoketo (^): Ĉ, ĉ; Ĝ, ĝ; Ĥ, ĥ; Ĵ, ĵ; Ŝ, ŝ. Ĝin prenis Zamenhof el Franca ortografio, kvankam tie ĝi uzatas nur super vokaloj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Malgraŭ la preskaŭ mala formo de la signo super Ŭ, ŭ, ofte ankaŭ tiun literon oni konsideras "ĉapelita".

La Unikodaj nombroj de ili videblas ĉi tie.

Fama tekstero enhavanta ilin ĉiujn estas «Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde».

Remove ads

Resumo

Pliaj informoj Ĉapelliteroj ...

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads