litero de Esperanta alfabeto; la litero G kun cirkumflekso From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝ, minuskle ĝ, estas la 9-a litero de la Esperanta alfabeto, havanta la prononcon [d͡ʒ] kaj la nomon "ĝo". La litero estas ankaŭ uzata en la aleuta lingvo (Unangam Tunuu), havanta prononcon iom similan al voĉa [ĥ] (voĉa uvula frikativo [ʁ]).
Ĝ estas invento de Zamenhof, modifo de G per aldono de cirkumflekso.
Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĝ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "gh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "gx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj gˆ kaj g'.
En Unikodo, Ĝ kaj ĝ havas la kodojn 284 (deksesume U+011C) kaj 285 (deksesume U+011D), respektive.
Signo | Ĝ ; | ĝ ; | ||
---|---|---|---|---|
Unikoda nomo | LATIN CAPITAL LETTER G WITH CIRCUMFLEX | LATIN SMALL LETTER G WITH CIRCUMFLEX | ||
Enkodigo | dekume | deksesume | dekume | deksesume |
Unikodo | 284 | U+011C | 285 | U+011D |
UTF-8 | 196 156 | C4 9C | 196 157 | C4 9D |
HTML | Ĝ | Ĝ | ĝ | ĝ |
Nomita referenco en HTML | Ĝ | ĝ | ||
ISO 8859-3 | 216 | D8 | 248 | F8 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.