Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kemia nomenklaturo (de la latina nomenclatura) estas aro da reguloj aŭ formuloj uzataj por nomi la kemiajn komponantoj. La IUTAK aŭ IUPAC (Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio) estas la supera aŭtoritato en tiu materio, kaj zorgas pri la establado de la korespondaj reguloj.
La moderna kemia nomenklaturo havas devenon en la Méthode de nomenclature chimique. Sekve al antaŭaj proponoj fare de kemiistoj kiel Bergmann kaj Macquer, francaj fakuloj adoptis tiun fundamentan terminaron kriterioj por la kemiaj komponaĵoj. La kemiaj elementoj estis nomitaj per simplaj nomoj (kvankam sen komuna kriterio) kaj ununuraj, dum la nomoj de la kemiaj komponantoj estis establitaj el la nomoj de ties komponelementoj plus serio de sufiksoj. Tiu terminaro estis aplikita dekomence kaj al substancoj de la minerala regno same kiel al la vegetala kaj animala regnoj, kvankam en tiuj lastaj okazoj aperis multaj problemoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.