La 24-a de marto estas la 83-a tago de la jaro (la 84-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 282 tagoj restas.
Je la 24-a de marto okazis, interalie:
- 1084: Investitura polemiko: en Romo, okupita de armeo de germana reĝo Henriko la 4-a, okazis surtronigo de kontraŭpapo Klemento la 3-a
- 1155: Georgo la Longbraka rekaptis Kievon enirante la tronon
- 1258: Daumantas invadis bienon de la episkopo de Tverj kaj tie mortis - Butegeidis iĝis la reganto de Litovio
- 1338: Centjara milito: franca marfloto atakis Portsmouth
- 1357: Francaj Ĝeneralaj Statoj dum kunveno en Tuluzo voĉdonis Grandan Preskribon limigantan reĝajn potencojn kiel la Magna Carta el 1215
- 1401: Mongoloj sub gvidado de Timur invadis la mamelukan urbon Damasko, sed ne sukcesis okupi la citadelon
- 1418:Malliberigita de 9 jaroj ordone de sia pli maljuna frato Ladislao la 2-a Jogajlo, Švitrigaila estis liberigita el la kastelo de Krzemieniec fare de 500 homoj
- 1568: Grandprinco de Litovio kaj reĝo de Pollando Sigismondo la 2-a funkciigis Maran Komisionon, kiel ĝermon de la pola admiralejo
- 1603: Tokugawa Ieyasu iĝis ŝoguno - en Japanio komenciĝis Edo-epoko
- 1603: Brita monarkio: skota reĝo Jakobo la 6-a iĝis Jakobo la 1-a de Anglio kaj Irlando, pro la senida morto de Elizabeto la 1-a - suvereneco de la domo de Stuarto super la britaj insuloj komencita
- 1637: En pola urbo Choszczno bruliĝis franciskana monaĥejo kun preĝejo
- 1663: La angla reĝo Karlo la 2-a disdonis al ok vasaloj, kiuj helpis al li surtroniĝi, landon en Nordameriko, kiu estis nomita laŭ lia patro, Karlo la 1-a, Carolina
- 1765: La brita Parlamento decidis la akceptakton (angle: Quartering Act), kiu devigis la setlistojn de la amerikaj kolonioj akcepti britajn soldatojn
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en Krakovo komenciĝis la pola nacia ribelo kontraŭ la Rusia imperio kaj carino Katerina la 2-a — Tadeusz Kościuszko publike ĵuris kiel la Plej Supera Komandanto de Nacia Armita Forto kaj estis komisiita estigi
- 1794: Franca revolucio: ĵurnalisto kaj politikisto Jacques René Hébert estis kun siaj adeptoj senkapigita per gilotinoribelan registaron
- 1798: Poŝtejo establiĝis en Vilno
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: francoj eniris Madridon por sufoki hispanan ribelon kontraŭ Napoleono
- 1811: Fanny Lewald, germana verkistino kaj feministino
- 1822: Nokte de la 23-a/24-a de marto incendio detruis pli ol duonon de pola urbo Mrągowo
- Insurekcio:
- 1854: Venezuelo abolis sklavecon
- 1860: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Konkordio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: malvenko de polaj ribelantoj en batalo de Krasnobród
- 1869: Nov-Zelandaj Militoj: konflikto de maoria ĉefo Tītokowaru finiĝis per kapitulaco antaŭ kolonia registaro en Taranaki Regiono
- 1882: Germana kuracisto Robert Koch anoncis izoligon de bakterioj kaŭzantajn tuberkulozon
- 1891: Britio kaj Italio interkonsentis pri la limoj de kolonioj en la regiono de la Ruĝa Maro
- 1900: Metroo de Novjorko ekkonstruata
- 1900: Ohio: la lasta vivanta libere migrokolombo estis mortpafita de knabo
- 1902: Flago de Nov-Zelando oficialiĝis
- 1907: Kartvelio: unua bolŝevika gazeto "Dro" aperis
- Unua mondmilito:
- 1919: Lasta imperiestro de Aŭstrio Karolo la 1-a iris kun la familio en ekzilon al Svislando
- 1920: Dua Pola Respubliko: Leĝdona Sejmo aprobis leĝon pri Posedado de nemoveblaĵoj flanke de fremdlandanoj
- 1921: Unua Virina Olimpiko okazis en Montekarlo – organizita de Internacia Sportoklubo
- 1924: Konsilio de la Ligo de Nacioj atribuis al Ĉeĥoslovakio Tatranská Javorina
- 1929: Italaj faŝistoj gajnis 99% de voĉdonoj en unupartia parlamenta baloto
- 1933: Nazia potencopreno en Germanio: kune kun ekvalido de voĉdonita tagon pli frue leĝo permesanta esceptajn rajtojn al la registaro de Adolf Hitler estis de facto nuligita Vajmara konstitucio
- 1933: Juda diasporo en la mondo anoncis bojkoton de germanaj varoj
- 1934: Usona Kongreso voĉdonis leĝon pri antaŭvidada sendependeco de Filipinoj en 1945
- 1940: Omeno: aŭtenta atesto pri la apero de sigelo super Ateno registrita - pluraj atenanoj i.a. asertis pri "diaj vualoj"
- 1941: Pola logikisto Alfred Tarski, lekcianta en Universitato de Harvard kaj Kolumbia Universitato, ricevis premion de Guggenheim pro atingoj en matematiko
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Włocławek fondiĝis konspira Kujavia Politik-Literatura Asocio "Zew"; germanaj regopovoj malpermesis deporti judojn de Tria Regno al Ĝenerala Gubernio sen konsento de Hermann Göring; voĉdonado al Supera Soveto de Sovetunio okazis kune kun voĉdonoj al la Sovetoj de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, leĝigantaj la sovetan okupadon de Orientaj Limregionoj (post la soveta invado en Pollandon)
- 1941: Germana-guberniestro establis geton en Lublin — ĉe la komenco jam ektroviĝis 34 000 judoj kaj nekonata nombro de ciganoj (ili ĉiuj pereis), post preskaŭ jaro estis likvidita, plimulto de loĝantoj estis murditaj en la germana ekstermejo Bełżec; Nord-Afrika kampanjo: itala-germana ofensivo en Cyrenaica komenciĝis - germana 5-a Malpeza Divizio ekregis aerdromon kaj fortikaĵon El Agheila, britoj retiriĝis direkte al Marsa Brega kaj Aĝdabija; polaj bombaviadiloj atakis Berlin; Batalo de Anglio: en Acklington (graflando Northumberland) batalpretecon akiris laŭvica pola eskadrono 317, kiun konsistigis spertaj pilotoj, averaĝe 23 jaraj, herooj de aerbataloj en Pollando, Francio kaj Anglio; en Vieno ministroj pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop, Galeazzo Ciano, Hiroshi Ōshima kaj Dragiša Cvetković subskribis protokolon pri aliĝo de Jugoslavio al la "pakto de trio" - en sekretaj notaĵoj landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio sindevigis ne postuli de Jugoslavio militaran helpon kaj redoni aliron al Egea Maro kaj Tesaloniko, krom respekti suverenecon kaj nedivideblecon
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis loĝantojn kaj kuratorojn de la Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en arbaro de Dubica, distrikto Bialski, embuskis kontraŭ 4 ĝendarmoj moviĝantaj per veturilo - ĉiuj pereis, mortigitoj estis kaŝitaj; Germana polico forveturigis de Nurenbergo kaj Würzburg 985 judojn al Izbica (distrikto Krasnystaw) — el tiu ĉi tranzita geto germanoj elveturigis ĉ. 2 200 judojn al germana-nazia ekstermejo Bełżec/Belzec; admiralo Chester William Nimitz iĝis plej supera komandanto de la Usona Mararmeo sur Pacifiko; Usono: unua interparolo de pola generalo Władysław Sikorski kun Franklin D. Roosevelt - interkonsento pri teritoriaj ŝanĝoj antaŭ packonferenco; dum vizito de bulgara caro Boriso la 3-a en Germanio Adolf Hitler orientiĝis pri ebleco uzi bulgaran armeon en Orienta Fronto; Batalo de Atlantiko: sur Barenca Maro germana U-boato 655 kune kun 45-membra skipo estis sinkigita de brita trenŝipo; Arkta Oceano: batalo pri konvojoj QP-9 kaj PQ-13 komencita (ĝis la 9-a de aprilo); komenciĝis evakuo la Armeo de Anders el Sovetunio — ĝis novembro 1942 oni forsendis al Irano pli ol 115 000 personojn, inkluzive de ĉ. 78 500 soldatoj kaj 37 mil civiluloj, inter ili estis miloj da infanoj
- 1943: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn; respondeculo pri trudlaborigo en Germanio nuligis permeson libertempi por engaĝitoj en Tria Regno kaj sur polaj enkorpigitaj teritorioj; Operaco Reinhardt: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn; respondeculo pri trudlaborigo en Germanio nuligis permeson libertempi por engaĝitoj en Tria Regno kaj nur polaj enkorpigitaj teritorioj
- 1944: Krimo en Markova: apud Łańcut germanaj ĝendarmoj ekzekutis polan familion de Józef Ulma (9 personojn kune kun nenaskita infano) kaj kaŝitajn de ili 8 judojn el 3 familioj — septembre Pola Subtera Ŝtato plunumis verdikton de mortpuno kontraŭ ukraina denuncanto kaj kunlaboristo de germana polico (dum la milito pereis pli ol 1000 polojn, kiuj savis la judojn); Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en koncentrejo Majdanek ĉirkaŭ 200 judojn, en Biała Podlaska 30 malliberulojn kaj en Tomaszów Mazowiecki 10 polojn; germana polico en Bjalistoko deportis 69 polojn al koncentrejo Stutthof; de germana militprizono Stalag Luft III en Żagań fuĝis 76 aviadilistoj pere de fosita tunelo 100 metrojn longa (interalie 41 britoj kaj 6 poloj, krom 2 norvegoj kaj nederlandano ĉiuj estis kaptitaj) — oni pafmortigis 50 aliancitajn milikaptitojn laŭ speciala ordono de Hitler; en Krakovo germanoj arestis arean komandanton de Pola Enlanda Armeo, kolonelon Józef Spychalski; Volinia masakro: en Bełz (nun en Lviva provinco) bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris pli ol 100 polojn; trupoj de la 1-a Ukraina Fronto okupis Czortków, Husiatyn (nun Ternopila provinco), Zaleszczyki kaj 2 vilaĝojn en Podolio; Pola Rezistomovado: taĉmento de "Ryś" batalis kun konvojo de trajno veturanta al sukerrafinejo en Werbkowice (distrikto Hrubieszowski) - la trajnon oni elvojigis, pereis 18 ĝendarmoj, 3 soldatoj de Kamparana Bataliono, 4 estis vunditaj, oni detruis viadukton, fervojon kaj telefonan linion; tri partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo frakasis taĉmenton de ĝendarmaro en areo Piotrków; en Hungario aperis lasta numero (la 663-a) de "Wieści Polskie"; en Italio aperis unua numero de "Soldata Ĵurnalo de Pola Armeo en Oriento"; Romo: Masakro de la Ardeaj Kavernoj - germanoj mortpafis 335 italajn civilulojn
- 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn Nysa, Głubczyce, Żory kaj Pruszcz Gdański (kune kun la 1-a Ĉeĥoslovaka Memstara Tanka Brigado), ankaŭ atakis direkte al Sopot (en tio 1-a Kirasita Bataliono de Pola Soldataro) — kutime tri tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon de Pollando post anekso de Orientaj Limregionoj; nokte soveta aviado atakis Gdańsk kaj Piława; dum trairo de Rejno Aliancanoj (usonanoj, britoj kaj kanadanoj) sukcesis super Ruhr-regiono alterigi 16 mil paraŝutistojn; Hungario: Provizora Registaro ordonis malfondi faŝismajn organizaĵojn, politikajn kaj militarajn, kun detruo de faŝisma literaturo
- 1946: Brita Hindio: formulita laŭ iniciato de la brita ĉefministro Clement Attlee kabineta misio alvenis al Nov-Delhio por diskuti la transdonon de potenco de la kolonia registaro al la barata
- 1950: En Aŭstrio oni plenumis lastan verdikton de mortpuno
- 1958: Usona kantisto, aktoro kaj muzikisto Elvis Presley soldatiĝis
- 1959: Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio fondiĝis
- 1967: Pollando: kreskanta en Malsupra Silezio de ĉirkaŭ 1 250 jaro tigfrukta Kverko Chrobry iĝis naturmonumento
- 1972: Brita registaro enkondukis senperan regadon en Nord-Irlando, suspendante lokan parlamenton
- 1973: Konceptalbumo The Dark Side of the Moon de la angla rokgrupo Pink Floyd ekvendata
- 1975: Muhammad Ali per teknika faligo defendis en Klevlando la mondan titolon kontraŭ Chuck Wepner
- 1976: Malpura Milito en Argentino komenciĝis aŭ "Procezo de Nacia Reorganizado" - prezidentino María Estela Martínez de Perón estis faligita, ekregis junto de generalo Jorge Rafael Videla
- 1977: Morarji Desai iĝis ĉefministro de Barato, ne estanta membro de la Barata Nacia Kongreso
- 1980: Salvadoro: unu tagon post alvoko al soldatoj ĉesi subpremon flanke de la registaro, ĉefepiskopo Óscar Romero estis murdita dum celebrado de meso en San-Salvadoro - kanonizita de la papo Francisko
- 1986: Budapeŝto: malfermo de la kurejo de Formulo 1 - Hungaroring (apud la ĉefurbo)
- 1989: Alaska Golfo: usona naftoŝipo Exxon Valdez koliziinte kun rifo kaŭzis ekologian katastrofon en la Marbrako de Princo Vilhelmo - Naftoverŝado el Exxon Valdez komencita
- 1990: Lastaj barataj taĉmentoj retiriĝis de Srilanko
- 1990: Islom Karimov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
- 1991: En Sieraleono komenciĝis interna milito
- 1992: Dirk Frimout iĝis unua belga kosmonaŭto - flugante en kosmopramo Atlantis restis en la spaco ĝis la 2-a de aprilo kaj orbitis ĉirkaŭ la Tero entute 143 fojojn
- 1992: Post averio de nuklea centralo en la urbo Sosnovij Bor (Rusio) al atmosfero transiris radioaktiva jodo kaj aliaj substancoj
- 1993: Oni malkovris Kometon Shoemaker-Levy 9, kies fragmentoj julie 1994 karambolis kun Jupitero
- 1999: Kosova Milito: bombado de NATO super Jugoslavio komenciĝis - por protekti albanan loĝantaron de Kosovo
- 1999: Grajanaj Alpoj: incendio en la tunelo sub Blanka Monto mortigis 39 homojn
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis sanktejojn ĉe la Maro Kineret, Kafarnaon kaj aliajn
- 2001: 21 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en eksplodoj de tri aŭtomobilaj kaptiloj en Stavropola regiono (Mineralnije Vodi, Jessentuki)
- 2005: Amiens: celebrado de 100-jariĝo de la mortodatreveno de Jules Verne, franca pioniro de sciencfikcio
- Postkomunismo:
- 2008: Unua balotado al parlamento de Butano, kiu iĝis demokratia
- 2009: Ĉeĥa parlamento esprimis mocion de demisio kontraŭ registaro de Mirek Topolánek
- 2011: 151 personoj pereis kaj 212 vundiĝis en tertremo de orienta Birmo
- 2012: Oni fondis politikan partion Solidara Pollando, kies prezidanto iĝis Zbigniew Ziobro
- 2013: Interna milito en Centr-Afrika Respubliko: prezidento François Bozizé fuĝis eksterlanden post konkero de la ĉefurbo Bango flanke de ribelintoj de movado Séléka, kies gvidanto Michel Djotodia anonciĝis nova prezidento
- 2015: Provenco: 150 personoj pereis dum kraŝo de aviadilo de Germanwings en Francaj Alpoj
- 2018: Instituto pri Nacia Memoro unuafoje organizis Nacian Memor-Tagon de Poloj Savantaj Judojn sub la Germana Okupado - malgraŭ germana "leĝo" pri mortpuno pro ajna helpo al judoj en Ĝenerala Gubernio
- 2021: Guberniestro de usona subŝtato Virginio abolis mortpunon
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 29-a tago de la rusa agreso: ĉefministro de Ukrainio: Tiu monato ŝanĝis nin por ĉiam. Ni havas nenion komunan kun la barbaroj el Rusio; Ukraina Aer-Armeo: pasinttage ni paffaligis 7 aviadilojn, senpilotan aviadilon kaj 2 krozmisiloj; en Ĥarkivo rusia armeo detruis 1 143 infrastrukturajn objektojn, inkluzive de 998 loĝkonstruaĵojn; pasinttage laŭ ukraina stabo super Ukraino okazis 250 atakflugoj de rusaj aviadiloj (antaŭtage 190); nokte pro pripafo de Rubiĵne pereis 4 personoj, en tio 2 infanoj, dum la tago estis tute aŭ parte detruitaj 31 objektoj, inkluzive de 23 domoj; regopovoj de Ukrainio informis, ke de la invadkomenco rusoj perdis 15 800 soldatoj kune kun 1 597 kirasitaj veturiloj, 124 helikopteroj kaj 530 tankoj;
- Mondreago: 67% de belorusoj estas kontraŭ pripafado de Ukrainio el ilia teritorio; Grupo Anonymous enrompiĝis al centra banko de Rusio; Aŭstralio atribuis sankciojn al Aljaksandr Lukaŝenka kun la familio, kaj al 22 rusoj, kiujn oni priskribis kiel "propagandistoj kaj misinformaj aktivuloj"; laŭ "Forbes" ĝis nun Ukrainio perdis ne malpli ol 74 tankojn, samtempe reakiris ne malpli ol 117 rusajn tankojn
- 2023: 394-a tago de la rusa agreso: Nokte estis pripafita de rusoj Kostjantinivka, en senfleksebla punkto, trafita de S-300, pereis 3 rifuĝintinoj, i.a. el Baĥmut, entute 5 personoj; en Sumia provinco 10 ĉasaviadiloj Su-35 atakis celojn per direktitaj bomboj; Ĥersona provinco 74 fojojn pripafita per 423 pafaĵoj (ĝis nun pli ol 50 vilaĝoj estis preskaŭ tute detruitaj de rusoj); en noktaj atakoj pereis 9 personoj, ne malpli ol 26 estis vunditaj; korpoj de 83 mortfalintaj soldatoj revenis al Ukrainio; en la fronto apud Kupjansk kaj Liman rusoj perdis 64 mortigitojn kaj 119 vunditojn (2 kanonojn D-30 kaj 2 batalveturiloj de infanterio; Poŝto de Donbaso, aganta en uzurpa Donecka Popola Respubliko, eldonis kovertojn kaj poŝtkartojn pri Grupo Wagner; Ukraina Poŝto eldonis poŝtmarkon datrevene de liberigo de tri urboj "Ni ne forgesos, ne pardonos. Buĉa, Irpin, Hostomel"; en 3 okupataj urboj de Luganska provinco Severodoneck, Popasna kaj Hirske estas kreata ukraina armea administracio;
- Mondreago: Estonio forigas rusan diplomaton; nederlanda kafo-konzerno Jacobs ŝanĝos la nomon, sed ne forlasos Rusion; laŭ Internacia Ruĝa Kruco 10 mil ukrainaj civiluloj, plejparte maljunuloj kaj mallertuloj, kiuj postrestis en Baĥmut provas travivi en teruraj kondiĉoj; Usono atribuis laŭvicajn sankciojn al 3 entreprenoj kaj 9 oficistoj en Belorusio; Skandinavio: Svedio, Norvegio, Finnlando kaj Danio kreas komunan aer-defendon; franca konstrufirmao Leroy Merlin engaĝanta en Rusio 45 mil laborantojn kaj disponanta 111 hipermerkatojn en 65 urboj anoncis forlason de Rusio; ĉefo kaj fondinto de Grupo Wagner malferme dubindigas rakontadon de Moskva Kremlo pri "naziismo" de Ukrainio; Portugalio sendos pli ol 80 mil dolarojn por Ukrainio por apogi enketadon pri la militkrimoj farataj de rusia armeo
- 1441: Ernesto (Saksio), germana duko (m. 1486)
- 1494: Georgius Agricola, germana kuracisto kaj sciencisto, patro de mineralogio, humanisto (m. 1555)
- 1579: Tirso de Molina, hispana poeto kaj dramaturgo de baroko (m. 1648)
- 1607: Michiel de Ruyter, nederlanda admiralo, marheroo de la anglaj-nederlandaj militoj (m. 1676)
- 1693: John Harrison, angla ĉarpentisto, horloĝisto-memlernanto kaj inventisto (m. 1776)
- 1739: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto (m. 1791)
- 1754: Joel Barlow, usona poeto kaj politikisto, aŭtoro de kontraŭsklaveca poemo (m. 1812)
- 1796: Friedrich Adolph Haage, germana entreprenisto, pioniro de poŝt-menda komerco, memorigita per Steiger-arbaro (m. 1866)
- 1797: Antonio Rosmini, itala filozofo, ordenfondinto, inspiriĝanta de la penso de Aŭgusteno de Hipono, Tomaso de Akvino kaj Platono, polemikisto kontraŭ socialismo kaj komunismo, beatigito (m. 1855)
- 1808: Maria Malibran, franca mezosopranistino (m. 1836)
- 1809: Mariano José de Larra, hispana verkisto kaj ĵurnalisto, sinmortiginto (m. 1837)
- 1820: Alexandre Edmond Becquerel, franca fizikisto, kunmalkovrinta la fotoelektran efikon, esploranta fluoreskon, kontribuinta al sunĉelo (m. 1891)
- 1820: Fanny Crosby, usona blinda poetino verkanta religiajn himnojn (m. 1915)
- 1830: Robert Hamerling, aŭstra poeto kaj dramisto, konata de epopeo (m. 1889)
- 1834: William Morris, angla verkisto, desegnisto, arkitekto (m. 1896)
- 1835: Jožef Stefan, slovena fizikisto esplorinta optikon kaj varmon, instruisto de Ludwig Boltzmann (m. 1893)
- 1839: Horace Parnell Tuttle, usona astronomo malkovrinta asteroidojn, kometojn kaj galaksiojn (m. 1923)
- 1844: László Arany, hungara poeto, tradukisto, verkisto, filo de poeto János Arany (m. 1898)
- 1844: Etelka Bálintffy, hungara poetino gvidanta literaturan salonon (m. 1906)
- 1851: Albert Fogarasi, hungara filologo, historiisto kaj verkisto (m. 1945)
- 1855: Győző Gyárfás, hungara inĝeniero pri ŝoseokonstruado (m. 1912)
- 1864: Albert Deák, hungara juristo, fakverkisto, kunfondinto de "Orienta Ĵurnalo" (m. 1924)
- 1874: Harry Houdini, usona iluziisto (m. 1926)
- 1874: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (m. 1903)
- 1874: Sidney Reilly, brita spiono, ekzekutita (m. 1925)
- 1874: Luigi Einaudi, itala politikisto kaj prezidento (m. 1961)
- 1883: János Kiss, hungara vicgeneralo, ekzekutita (m. 1944)
- 1884: Janet Caw, skota instruistino, diplomitino de la Universitato de Edinburgo, Esperanto-instruisto, tradukistino de kantoj kaj verkantino de poemoj
- 1884: Peter Debye, nederlanda Nobelpremiita fizika kemiisto, instruisto en Universitato Cornell (m. 1996)
- 1891: Ludoviko Glodeau, franca kaldronisto kaj esperantisto, aktivulo de la laborista movado (m. 1952)
- 1892: Gábor Doros, hungara kuracisto pri haŭt- kaj veneraj malsanoj (m. 1980)
- 1893: Walter Baade, usona astronomo kaj astrofizikisto (m. 1960)
- 1897: Wilhelm Reich, aŭstra-hungaria psikanalizisto kaj seksologo, fondinto de skolo pri terapio (m. 1957)
- 1899: R. A. Dvorský, ĉeĥa muzikisto, kantisto, aktoro, pianisto kaj eldonisto (m. 1966)
- 1901: Ub Iwerks, usona animaciisto, kartunisto, desegnisto de roluloj, inventisto, kaj teknikisto por specialaj efektoj, konata de kreo de Mickey Mouse (m. 1971)
- 1902: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (m. 1957)
- 1903: Malcolm Muggeridge, brita verkisto, ĵurnalisto, sciencisto kaj spiono priskribinta Holodomoron (m. 1990)
- 1903: Antanas Poška, litova vojaĝanto tra Azio, antropologo, aŭtoro de litovlingva libro De Baltmaro ĝis Bengalio, Justulo Inter Nacioj de la Mondo, partoprenanto de UK 1923, kunlaboranto de "Litova Stelo", prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, kunorganizanto de BET-9 (m. 1992)
- 1904: Walter Karl Mudrak, aŭstra bankoficisto, sekretario de MOKA, esperantista afergvidanto de senalkohola kulturo kaj sentabaka kulturo, kunlaboranto de "La Juna Batalanto", "Espero Katolika, "Aŭstria Esperantisto", kaj de la Enciklopedio de Esperanto, aktivulo de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, Aŭstria Esperantista Federacio kaj estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio, LKK-vicprezidanto de UK 1970 en Vieno (m. 1998)
- 1906: Klavdia Ŝulĵenko, sovetia kantistino kaj aktorino, dekorita per la ordeno de Lenin (m. 1984)
- 1909: Clyde Barrow, usona rabisto (m. 1934)
- 1910: Raoul Schránil, ĉeĥa aktoro rolinta "jakulojn" (m. 1998)
- 1911: Joseph Barbera, usona animaciisto, kunfondinto de la studio Hanna-Barbera (m. 2006)
- 1913: László Hosszú, rumania hungara pastro, eklezia verkisto (m. 1983)
- 1914: Krystyna Krahelska, pola poetino, etnografo, soldato de Pola Enlanda Armeo, partopreninta la ribelon de Varsovio (m. 1944)
- 1916: Vilmos Bese, hungaria gvidanto de nafto-industrio (m. 1995)
- 1921: Franciszek Blachnicki, pola pastro, proparolanto de senalkohola kulturo, kontraŭkomunisto, viziulo pri disfalo de komunistaj reĝimoj, fondinto de la Movado Lumo-Vivo, Servisto de Dio, persekutata kaj murdita (n. 1987)
- 1921: Vasilij Smyslov, soveta grandmajstro de ŝako (m. 2010)
- 1922: Ferenc Újvári, rumania hungara priminoritata politikisto kaj verkisto (m. 2010)
- 1922: Józef Tadeusz Milik, pola bibliisto, pioniro de kumranologio, poligloto konanta 13 antikvajn lingvojn, en tio lerte: ugaritan, sumeran, egiptan, hititan kaj kartvelan (m. 2006)
- 1923: Tibor Dáné, rumanihungara verkisto, redaktoro (m. 2006)
- 1924: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo (m. 2002)
- 1926: Dario Fo, itala Nobelpremiita dramisto, aktoro, reĝisoro, teatrestro (m. 2016)
- 1927: Martin Walser, germana verkisto (m. 2023)
- 1928: Katalin Reisz, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2012)
- 1930: Steve McQueen, usona filma aktoro (m. 1980)
- 1930: David Dacko, unua prezidento de Centr-Afrika Respubliko (m. 2003)
- 1943: György Schwajda, hungara dramverkisto kaj teatrodirektoro
- 1944: Ferenc Kenéz, rumania hungara/hungara poeto
- 1944: Zoltán Tófalvi, rumania hungara ĵurnalraportisto, historiisto
- 1947: Christine Gregoire, usona ŝtatestro de Vaŝingtonio
- 1948: Jerzy Kukuczka, pola himalajisto, kiel la dua homo sur la Tero akiris Kronon de Himalajoj kaj Karakorumon (m. 1989)
- 1949: Ali Akbar Salehi, irana ministro pri eksteraj rilatoj, irana reprezentanto de Internacia Atomenergia Organizo
- 1958: Roland Koch, germana politikisto, ministroprezidento de la federacia lando Hesio
- 1960: Nena, germana kantistino kaj aktorino
- 1961: Janis Varufakis, greka ekonomikisto, ministro pri financoj
- 1963: Dave Douglas, usona komponisto, ĵaz-trumpetisto kaj klezmero
- 1964: Marek Kamiński, pola polusa esploristo, vojaĝisto kaj entreprenisto, enskribita en la Guinness-libro de rekordoj
- 1973: Jim Parsons, usona aktoro de televido kaj kino, rolinta en televidserio The Big Bang Theory, laŭreato de Premio Emmy kaj Premio Ora Globo
- 1983: Fernando Maia Jr., brazila esperantisto
- 1986: Nathalia Dill, brazila filma kaj teatra aktorino
- 809: Harun ar-Raŝid, granda kalifo de Bagdado (n. 763)
- 832: Wulfred, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury
- 1136: Hugo de Payns, unua grandmajstro de la templanoj (n. ĉirkaŭ 1070)
- 1455: Nikolao la 5-a, papo, fondinto de la Vatikana librejo (n. 1397)
- 1575: Josef Karo, juda rabeno, kabalisto, aŭtoritatulo pri halaĥo (n. 1488)
- 1603: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio, la lasta monarkiino de la Tudora dinastio (n. 1533)
- 1642: Mihály Tholdalagi, hungara diplomato, memuaristo (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1654: Samuel Scheidt, germana orgenisto, komponisto kaj instruisto (n. 1587)
- 1774: István Daniel, hungara barono, verkisto kaj politikisto apoganta eklezion (n. 1684)
- 1776: John Harrison, angla ĉarpentisto, horloĝisto kaj inventisto, kies horloĝoj kiel la unuaj povis ekfunkcii sur ŝipoj, konstruisto de kronometro (n. 1693)
- 1794: Jacques René Hébert, franca ĵurnalisto kaj politikisto, ekzekutita (n. 1757)
- 1844: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto, reprezentanto de klasikismo (n. 1770)
- 1849: Johann Wolfgang Döbereiner, germana kemiisto kaj apotekisto ricevinta sulfatan acidon kaj prognozinta periodan tabelon (n. 1780)
- 1864: Karl Ernst Claus, rusia kemiisto, botanikisto kaj farmaciisto (n. 1796)
- 1882: Henry Wadsworth Longfellow, usona poeto, filologo, tradukisto, lekciisto (n. 1807)
- 1888: Julius Hülsemann, germana politikisto, juristo, urbestro de Arnstadt (n. 1824)
- 1896: Franz Kuchenbuch, germana pentristo, juristo kaj historiisto (n. 1812)
- 1905: Jules Verne, franca sciencfikcia verkisto, aŭtoro de la romano Dudek mil leŭgoj sub la maro, esperantigata de Jeannine Vincent kaj István Ertl (La verda radio) (n. 1828)
- 1908: Gyula Schönherr, hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1864)
- 1911: József Márkus, hungara ĵurnalisto kaj dramverkisto (m. 1854)
- 1909: John Millington Synge, irlanda dramisto kaj poeto, esperantigata de Albert Goodheir (n. 1871)
- 1915: Karol Olszewski, pola fizikisto kaj kemiisto, profesoro, kiel la unua kondensis oksigenon kune kun Zygmunt Wróblewski (n. 1846)
- 1916: Enrique Granados, hispana komponisto, pianisto kaj muzikteoriisto (n. 1867)
- 1928: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto kaj ambasadoro de Brazilo (n. 1867)
- 1931: Kornél Divald, hungara verkisto, arthistoriisto, muzeologo, fotisto, kritikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1872)
- 1944: Józef Ulma, pola terkultivisto kaj fotisto, servisto de Dio kaj justulo inter la popoloj memorigita en la Muzeo al poloj savintaj judojn, murdita kun la tuta familio (n. 1900)
- 1945: Zoltán Morvay, hungara verkisto, redaktoro, publicisto (n. 1875)
- 1946: Aleksandro Aleĥin, rusa-franca ŝakludisto, mondĉampiono (n. 1892)
- 1946: Zorka Janů, ĉeĥa aktorino, fratino de Lída Baarová (n. 1921)
- 1962: Auguste Piccard, svisa fizikisto, inventisto, esploristo de stratosfero (n. 1884)
- 1969: Joseph Kasa-Vubu, unua prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (n. ĉirkaŭ 1917)
- 1970: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (n. 1886)
- 1971: Manyi Kiss, hungara aktorino (n. 1911)
- 1976: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum la dua mondmilito en Norda Afriko kaj Proksima Oriento (n. 1887)
- 1980: Óscar Romero, ĉefepiskopo de Salvadoro, reprezentanto de la teologio de liberigo, defendanto de homrajtoj, murdita (n. 1917)
- 1992: Ryszard Białous, pola skoltestro, komandanto de Grizaj Taĉmentoj, oficiro de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, postlasinta dokumentaron pri la Pola Subtera Ŝtato (n. 1914)
- 1994: Betty Salt, kanada esperantistino, kasistino de Kanada Esperanto-Asocio, financa apogantino de UEA, skolta Esperanto-movado kaj sporta terminologio, dumviva membrino de Societo Zamenhof, honora membro de UEA (n. 1907)
- 1994: Zbigniew Gołąb, pola lingvisto kaj slavisto situanta prapatrujon de slavoj dekstre de la meza Dnepro, okupiĝanta pri la praslava lingvo (n. 1923)
- 1995: Joseph Needham, brita biokemiisto, poligloto kaj ĉinologo plej konata pro verkoj pri la historio de Ĉina scienco (n. 1900)
- 1998: István Kohl, rumania hungara ornitologo, bestpreparisto kaj fakverkisto en pluraj lingvoj (n. 1922)
- 2006: Jaroslava Moserová, ĉeĥa kuracistino, politikistino (n. 1930)
- 2006: Gabriella Vöő, hungara folkloristino (n. 1937)
- 2009: Péter Jecza, hungara skulptisto, frato de redaktoro Tibor Jecza (n. 1939)
- 2010: József Szamosi, hungara ĵurnalisto, reĝisoro, redaktoro, verkisto (n. 1912)
- 2015: Pereintoj en katastrofo de la Flugo 9525 de Germanwings
- 2016: Garry Shandling, usona aktoro, komikulo, reĝisoro, scenaristo, produktoro, rolinta en televida skeĉo Sabata nokto viva kaj filmigita "La libroj de ĝangaloj" de Rudyard Kipling (n. 1949)
- 2018: Lys Assia, svisa kantistino, gajnintino de la 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (n. 1924)
- 2018: José Antonio Abreu, venezuela dirigento, pianisto, ekonomikisto, pedagogo kaj politikisto (n. 1939)
- 2020: Albert Uderzo, franca desegnisto de komiksoj, kunaŭtoro de "Asteriks" (n. 1927)
- 2020: Manu Dibango, kameruna muzikisto (n. 1933)
- 2023: Gordon Moore, usona entreprenisto (n. 1929)
La 24-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):