55-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La 55-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1970 en Vieno, Aŭstrio. Ĝi havis 1987 aliĝintajn partoprenantojn el 46 landoj.[1] La kongresa temo estis "Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo".
La Alta Protektanto estis la esperantisto Franz Jonas, ŝtata prezidanto de Aŭstrio, kiu ankaŭ paroladis en la Solena Inaŭguro de la kongreso. Leopold Grimme estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Eugen Wuster. Nome prelegis Ernst Görlich (Aŭstra literaturo kiel interligilo inter la popoloj), Ivo Lapenna (Atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj), J. C. Wells (Transforma-genera gramatiko), Lucien Laurat (Nacia kunvivado en la Aŭstra-Hungara ŝtato kaj ĝiaj paraleloj kun la nuntempa unuiĝo de Eŭropo), Jonas Dogys (Distribuo kaj dinamiko de bios-vitaminoj en superaj plantoj), M. E. Falla (Kiel komputilo komprenas?), István Szerdahelyi (Apliko de ekzaktaj metodoj en la didaktika kompar-lingvistiko), Hideo Shinoda (Ĉu viro aŭ virino estas denaske destinita?), Paul Neergaard (Universitato kun Esperanto kiel instrulingvo?) kaj Gaston Waringhien (Leksikografiaj kaj leksikologiaj problemoj).[2]
Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 26-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 10a ĝis la 17a de aŭgusto en Graz, de la 11-a Internacia Infana Kongreseto el la 1a de aŭgusto ĝis la 8a de aŭgusto en Vieno mem kaj de la Oficiala Postkongreso en Linz.[3]
Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.
Okazis Aŭstra Vespero dimanĉe la 2-an de aŭgusto kun abunda prezento de muziko, kanto kaj danco. La teatraj vesperoj okazis la 3-an kaj 4-an de aŭgusto kun prezento de "Sybilla" de Pär Lagerkvist, sveda verko esperantigita de Ib Schleicher kaj fare de mebroj de pola Teatr. Al. Wegierski de Bialistoko kaj de "La virina regno" de St. L. Kostov, esperantigita de Kiril Drajev kaj fare de geaktoroj de la Bulgara Esperanto-Teatro. Krome, dum la Internacia Arta Vespero vendrede la 7-an inter aliaj montroj, Jadwiga Gibczynska ludis la monologon "Maria Sklodowska-Curie".[4]
Ekskursoj vizitis proksimajn lokojn, kiel Vieno mem, la kastelo Kreuzenstein, la lago Neusiedler, Wachau, montaro Rax, Semmering
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.