56-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La 56-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1971 en Londono, Britio, kun 2071 partoprenantoj el 40 landoj. La kongresa temo estis "La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo".
UK 1971 | ||
---|---|---|
Loko | Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Ekde | 31-a de julio 1971 | |
Ĝis | 7-a de aŭgusto 1971 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La Alta Protektanto estis Peter Studd, lord-urbestro de Londono, kaj prezidanto de la LKK estis John Wells.
En la kongreso la Komitato de UEA elektis la Estraron por la oficperiodo 1971–1974. La elektoj normale devintus okazi nur en 1972, sed ili estis plifruigitaj. Por la unua fojo en la historio de UEA por la prezidanteco kandidatis pli ol unu persono. Temas pri la prezidanto kaj vicprezidanto de la antaŭa oficperiodo, respektive Ivo Lapenna kaj E.L.M. Wensing. En sekreta baloto venkis la ĝistiama prezidanto Lapenna per 26 voĉoj kontraŭ 21 (kun 3 sindetenoj). Wensing tamen estis elektita por la Estraro kaj daŭrigis kiel vicprezidanto; li eksiĝis per letero la 23-an de decembro 1972.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.