László Arany
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
ARANY László (aranj) estis hungara poeto, tradukisto, ekonomia kaj politika verkisto, ano de Hungara Scienca Akademio, filo de poeto János Arany naskita en Nagyszalonta la 24-an de marto 1844 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de aŭgusto 1898.
László Arany | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Arany László | |||||
Naskiĝo | 24-an de marto 1844 en Salonta | ||||
Morto | 1-an de aŭgusto 1898 (54-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 14-sziget vd | ||||
Lingvoj | hungara • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Liberal Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | János Arany vd | ||||
Patrino | Julianna Ercsey (en) vd | ||||
Gefratoj | Julianna Arany (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto poeto politikisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La gimnazion László Arany faris en Nagykőrös, la juron en universitato de Peŝto. Ekde 1866 li estis oficisto de Magyar Földhitelintézet, de 1880 unu el ĝiaj direktoroj. En 1862 aperis lia unua verko (Eredeti népmesék. Gyűjtötte A. L.). Inter 1864–71 tradukis verkojn de Lermontov, Puŝkino, Shakespeare kaj Molière. Inter 1887–92 li estis deputito en landkunveno. Li preparis por preso la verkojn de sia patro en ok volumoj (1884–85), kolektis kaj eldonis lian literaturan heredaĵon en kvar volumoj (1887–89). Li estis membro de Societo Kisfaludy (1867).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.