Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La domo de Stuarto aŭ Stewart estis reĝa dinastio, kiu unue regis la skotan reĝlandon, antaŭ ol cetere fariĝi la reĝa dinastio de Anglio kaj finfine Britio.
Stuartoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
reĝa dinastio • dinastio | ||
Apero | 1371 vd | |
Lando | Reĝlando Skotlando vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Roberto la 2-a vd | |
Branĉo de | Clan Stewart vd | |
Branĉoj | Clan Stewart of Appin vd | |
Regadoj | ||
Reĝoj de Skotlando | ||
Dum | 1371-1714 | |
Antaŭulo | klano Bruce | |
Sekvanto | Hanovra dinastio | |
Reĝoj de Anglio | ||
Dum | 1603-1714 (1649-1660 respubliko) | |
Antaŭulo | Tudoroj | |
Sekvanto | Hanovra dinastio | |
Reĝoj de Irlando | ||
Dum | 1603-1714 | |
Antaŭulo | Tudoroj | |
Sekvanto | Hanovra dinastio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Domo de Stuarto regis Skotlandon dum 336 jaroj, inter 1371 kaj 1707. La plej proksima heredanto de Elizabeto la 1-a de Anglio estis la reĝo Jakobo la 6-a de Skotlando, pro ŝia avo Henriko la 7-a, kiu fondis la tudoran dinastion. Je la morto de Elizabeto, James Stuart akiris la tronon de Anglio kaj Irlando. Ekde 1603, la Stuartoj rigardis sin kiel "Reĝoj/Reĝinoj de Britio", kvankam ne ekzistis parlamenta unuiĝo de la variaj reĝlandoj antaŭ la reĝado de Anna, la lasta monarko de la stuarta dinastio. Post la Stuartoj la tronon transprenis la domo de Hanovro, laŭ akordo de 1701.
Membroj de variaj duenaskitaj aŭ nelegitimaj branĉoj de la dinastio ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.