Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
DANIEL István (daniel), barono, estis hungara politikisto, verkisto naskita en Vargyas la ?-an de decembro 1684 kaj mortinta en Szászvesszős la 24-an de marto 1774.
István Daniel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1684 en Vârghiș | |
Morto | 24-an de majo 1774 (89-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Infanoj | Polixénia Daniel (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | juĝisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Barono Daniel finis en reformita kolegio de Koloĵvaro en 1701, poste li eniĝis la kortegon de transsilvania kanceliero grafo Miklós Bethlen. Dum la liberecbatalo gvidite de Francisko Rákóczi la 2-a komence li staris flanke de la imperiestro, poste en 1704 kune kun sia frato pli aĝa Péter Daniel li aliĝis al la reganto. En 1705 li iĝis kapitano de generalo Simon Forgách, en 1706 helpoficiro, kapitano de Lőrinc Pekry. En la printempo de 1711 li partoprenis en la laboro por la pactraktato de Satmaro. Dum la regado de Karlo la 3-a kaj Maria Tereza li partoprenis kiel reĝa invitito en la landkunveno de Transilvanio. En 1737 li ricevis rangon de barono. Ekde 1745 ĝis sia morto li estis ĉefjuĝisto Udvarhelyszék. Li havis gravan rolon en la eklezia vivo kaj apogis la kolegiojn de Nagyenyed kaj Székelyudvarhely.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.