La 16-a de novembro estas la 320-a tago de la jaro (la 321-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 45 tagoj restas.
Je la 16-a de novembro okazis, interalie:
- 534: Oni anoncis la duan kaj finan version de la kodo de Justiniano
- 1272: Eduardo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1476: Kun helpo de Stefano la 3-a kaj Stefano Báthori, Vlad la 3-a Drakulo la trian fojon iĝis la reganto de Valaĥio
- 1491: Kastilio kaj Leono: aŭtodafeo, ekster Avilo, kun publika ekzekuto de kelkaj judoj kaj novkristanoj
- 1492: Meteorŝtono pezanta 127 kg falis en Alzaco
- 1519: Grandaj Antiloj: sur Kubo Diego Velázquez de Cuéllar fondis vilaĝon San Cristóbal de La Habana - Havano, unu el la plej malnovaj urboj de Ameriko
- 1532: En perua urbo Kaŝamarko hispanaj konkistadoroj de Francisco Pizarro murdis kelkajn milojn da nearmitaj inkaoj el la kortego de reĝo Ataŭalpo kaj lin mem enprizonigis
- 1542: Portugala navigisto João Rodrigues Cabrilho malkovris Golfon Monterejo en Kalifornio
- 1611: Nome de Duklando Prusujo elektoprinco de Brandenburgio Johano Sigismundo omaĝis al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa antaŭ Varsovia preĝejo Sankta Anna
- 1648: Johano la 2-a Kazimiro estis elektita reĝo de Pollando
- 1776: Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj estis unua lando en la mondo, kiu helpis al usonanoj dum la Usona Milito de Sendependeco
- 1793: Franca revolucio: 90 katolikaj pastroj estis dronigitaj en Nanto
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: apud Radoszyce (Sanktakruca Provinco) kapitulacis lasta taĉmento
- 1797: Frederiko Vilhelmo la 3-a iĝis reĝo de Prusio
- 1812: Franca invado al Rusio: Minsko estis okupita de la trupoj de la Rusia Imperio
- 1835: Haleja kometo aperis trairante perihelion
- 1846: Aŭstra Imperio aneksis Liberan Urbon Krakovo
- 1848: Malkovro de Hiperiono, unu el la ĉefaj lunoj de Saturno
- 1848: En Londono okazis lasta publika koncerto de Frederiko Ŝopeno, kiu ludis favore al polaj enmigrintoj
- 1849: Fjodor Dostojevskij kaj aliaj partoprenintoj de revolucia grupo estis kondamnitaj al mortpuno — la verdikton oni ŝanĝis tuj antaŭ la ekzekuto la 22-an de decembro
- 1855: Zambezo: malkovro de Viktoria Akvofalo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj sub komando de subkolonelo Karol Krysiński en la batalo de Rossosz (distrikto Bialski)
- 1885: Post kvintaga proceso pro nordokcidenta ribelo, kanada metis-gvidanto kaj "Patro de Manitobo" Louis Riel estis pendigita pro ŝtatperfido
- 1896: Hidroelektra centralo ekfunkciis ĉe Niagara Akvofalo
- 1904: Brita inventisto John Ambrose Fleming ekproponis patentigi vakutubon
- 1907: Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono
- 1909: Unua flugtrafika entrepreno DELAG, uzanta aerŝipojn de Ferdinand von Zeppelin, fondiĝis
- 1917: Usona astronomo George Henry Peters malkovris asteroidon Washingtonia
- Unua Mondmilito
- 1918: Kvina postmilita tago
- 1920: Belorusa Konsilio de Sluck fondita — preparanta ribelon kontraŭ la proksimiĝanta bolŝevika Ruĝa Armeo
- 1920: Aŭstralia nacia flugkompanio Qantas fondiĝis
- 1924: Unua en Ukrainio radioelsendaĵo estis aŭdita de Ĥarkivo
- 1933: Diplomatiaj rilatoj inter Sovetunio kaj Usono estis starigitaj
- 1938: Svisa kemiisto Albert Hofmann sintezis LSD
- 1938: Hispana Enlanda Milito: Batalo de la Ebro finiĝis
- Dua Mondmilito
- 1945: Malvarma milito: Usona Terarmeo sekrete varbis 88 germanajn sciencistojn kaj inĝenierojn por helpo al disvolvo de raketa teknologio - inter la spertuloj pri misiloj estis Wernher von Braun
- 1945: Pollando: Speciala Komisiono pri Batalo kontraŭ Ekonomia Trouzado kaj Malutilo estis fondita
- 1945: Unesko fondiĝis kiel Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo
- 1952: Super atolo Eniwetok usonanoj testoprovis eksplodon de atombombo Ivy King
- 1958: Unuaj parlamentaj balotoj komenciĝis post la hungara revolucio de 1956
- 1959: En Broadway okazis premiero de muzikalo La sonoj de muziko
- 1962: Skopjo, la ĉefurbo de Nord-Makedonio, estis trafita de katastrofa inundo
- 1966: Plej granda meteorfluo estis registrita: ĝis 2300 meteoroj por minuto
- 1966: 5-a Kongreso de Verkistoj de Ukrainio komenciĝis, dum kiu oni kontraŭis rusigon
- 1970: Usona aviadilo Lockheed L-1011 TriStar ekflugis unuafoje
- 1971: En Moskvo estis subskribita interkonsento pri konstruado de sovetia-hungara gasodukto
- 1972: En Parizo oni akceptis konvencion pri protekto de la monda kultura heredo kaj natura heredaĵo
- 1973: Al usona kosmostacio Skylab alvenis la tria kaj lasta homskipo
- 1974: Radio-elsendo de la Arecibo-mesaĝo por eksterteruloj, prilaborita de Frank Drake kaj Carl Sagan, estis transdonita al la globa stelamaso M13, portante bazajn informojn pri la homaro
- 1977: Premiero de sciencfikcia filmo Proksimaj renkontoj de la tria speco
- 1979: Malfermo de la Metroo de Bukareŝto
- 1988: Benazir Bhutto, kiel unua virino en la islama mondo, iĝis ĉefministrino de Pakistano
- 1988: Okupacio de baltaj ŝtatoj: Estonio deklaris suverenecon
- 1989: Senkomunismigo: malmunto de la monumento al Feliks Dzerĵinskij en Varsovio
- 1989: Mortotrupo de Salvadoro Batallón Atlácatl murdis disidenton Ignacio Ellacuría kune kun 7 aliaj personoj dum la intercivitana milito
- 1994: Internacia juro:
- 1996: Patrino Teresa ricevis honoran civitanecon de Usono
- 1997: Ĉina disidento Wei Jingsheng estis liberigita kaj deportita al Usono
- 2001: Makedona prezidento Boris Trajkovski subskribis dokumenton formale konfirmante amnestion por iamaj membroj de t.n. Nacia liberiga Armeo, kiuj libervole redonis siajn armilojn
- 2002: Ĉinio: unua kazo de SARS, zoonoza spira malsano kaŭzita de kronviruso, estis registrita en Gŭangdongo
- 2004: Irako: usona armeo konkeris Faluĝa
- 2004: Premiero de la usona televidserio House
- 2010: Anonco de fianĉiĝo inter William Mountbatten-Windsor kaj Kate Middleton
- 2011: Italio: Registaro de Mario Monti oficiale ekfunkciis
- 2012: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio senkulpigis en Hago kroatan generalon Ante Gotovina, kondamnitan pli frue al 24 jaroj de mallibero
- 2014: Klaus Iohannis gajnis prezidentan baloton en Rumanio venkante ĉefministron Victor Ponta
- 2015: En Pollando ekfunkciis konservativa registaro de Beata Szydło
- 2018: Francio: en Versajlo fine de la 26-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj oni akceptis rezolucion pri redefino (de la 20-a de majo 2019) de kvar bazaj unuoj de la internacia sistemo de unuoj: kilogramo, kelvino, ampero kaj molo
- 2021: Eŭropa migra krizo ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo – polaj limgardistoj malebligis provon de perforta trapaso de la landlimo fare de la grupo de migrantoj apud limpasejo en Kuźnica (distrikto Sokólski)
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ukrainio fermis priservon de limpasejoj kun Pollando en Antaŭkarpatio
- ĉefministro de Svedio anoncis laŭvican la plej grandan armean helpon al Ukrainio por kontraŭaviada defendo (ĉ. 287 mln da dolaroj)
- -42: Tiberio, romia imperiestro (m. 37)
- 1436: Leonardo Loredan, doĝo de Venecio (m. 1521)
- 1634: Johannes Pretten, germana teologo
- 1673: Aleksandr Menŝikov, rusa princo, kampa marŝalo (m. 1729)
- 1717: Jean le Rond d'Alembert, franca filozofo, matematikisto kaj fizikisto (m. 1783)
- 1740: Johann Heinrich Stobwasser, germana entreprenisto/fabrikanto de lakaĵoj (m. 1829)
- 1803: Heinrich Ewald, germana orientalisto, teologo, politikisto (m. 1875)
- 1807: Jónas Hallgrímsson, islanda verkisto, poeto, sciencisto, reprezentanto de romantikismo (m. 1845)
- 1810: Karel Hynek Mácha, ĉeĥa poeto, reprezentanto de Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1836)
- 1811: Endre Latabár, hungara aktoro, operokantisto (tenoro), dirigento, reĝisoro kaj teatrestro (m. 1873)
- 1817: László Sámi, hungara pedagogo, publicisto (m. 1881)
- 1828: Hermann Berghaus, germana kartografo (m. 1890)
- 1830: Ferenc Veress, hungara agronomo kaj intendanto (m. 1894)
- 1832: Lajos Csatáry, hungara kuracisto, fakverkisto pri medicino de justicafero kaj publiksanafero (m. 1907)
- 1836: Kalākaua, reĝo de Havajo (m. 1891)
- 1841: Ferenc Kossuth, hungara nobelo, inĝeniero kaj politikisto (m. 1914)
- 1856: Ottóné Herman, hungara verkistino kaj felietonistino (m. 1916)
- 1874: Árpád Balázs, hungara komponisto (m.1941)
- 1874: Aleksandr Kolĉak, rusia esploristo de la Norda poluso, distingita dum la rusa-japana milito, admiralo, komandanto de la Nigramara floto de Rusio kaj de kontraŭbolŝevikaj fortoj en Siberio, ekzekutita (m. 1920)
- 1889: Cecil Charles Goldsmith, angla administranto, oficiro kaj esperantisto, administranto de Brita Esperanto-Asocio kaj The Esperanto Publishing Company Limited, organizanto de naciaj kongresoj, organizanto de UK 1930, sekretario de la Centra Oficejo de UEA (m. 1972)
- 1889: Anna Kéthly, hungara politikistino kontraŭfaŝisma, estro de la Hungara Socialdemokratia Partio dum mallonga tempo de la hungara revolucio de 1956 (m. 1976)
- 1894: Richard Coudenhove-Kalergi, aŭstra verkisto kaj politikisto, fondinto de Paneŭropa Unio (m. 1972)
- 1894: Zsigmond Ormós, hungara arthistoriisto, verkisto (n. 1813)
- 1895: Paul Hindemith, germana komponisto, aldisto, orkestrestro (m. 1963)
- 1898: Jan Bauch, ĉeĥa pentristo kaj skulptisto (m. 1995)
- 1900: Stevan S. Živanović, serba kuracisto, sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo, Esperanto-vortaristo (m. 1938)
- 1906: Henri Charrière, franca krimulo sendita al prizonkolonio sur Diabloinsulon, kies vivon oni filmigis baze de lia libro Papilio (m. 1973)
- 1910: Lajos Slevensky, hungara pentristo (m. 1975)
- 1911: Mária Tasnádi Fekete, hungara aktorino, belecreĝino (m. 2001)
- 1918: Antoni Kępiński, pola verkisto, psikiatro kaj filozofo, kreinto de aksiologia psikiatrio, kuracisto de estintaj malliberuloj de Aŭŝvico (m. 1972)
- 1919: Ferenc Jáki, hungara gimnazia instruisto, klasika filologo, partopreninto de E-kurso ĉe Julio Baghy, kuniniciatinto de leĝigo de la elekteblo de Esperanto kiel studobjekto en hungaraj lernejoj kaj starigo de Ŝtata Ekzamenkomisiono, Honora membro de UEA (m. 2010)
- 1922: José Saramago, portugala Nobelpremiita verkisto, iberiisto (m. 2010)
- 1926: Gyula Gál, rumania hungara publicisto kaj filozofo, lekciisto en la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș
- 1929: József Szász, hungara violonisto (m. 1984)
- 1933: Ferenc Antal, rumania hungara presisto, ĵurnalisto, tipografo
- 1935: Mohammad Hussejn Fadlallah, islama teologo, granda libana ajatolo (m. 2010)
- 1936: Ilona Zsizsmann, rumania hungara muzikinstruistino, folkloristino
- 1938: Robert Nozick, usona politika filozofo, reprezentanto de libertarianismo (m. 2002)
- 1945: Terence McKenna, usona verkisto kaj filozofo, esploristo de ŝamanismo, konscio kaj halucinogenaj fungoj (m. 2000)
- 1947: Edmund Wittbrodt, pola inĝeniero, politikisto, rektoro, senatano, membro de Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, honora membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto
- 1948: Fritz Wollenberg, germana esperantisto, estrarano de Esperanto-Asocio de GDR, esperantologo kontribuanta al simpozioj de Gesellschaft für Interlinguistik kaj historio de Esperanto-movado en Berlino
- 1952: Ŝigeru Mijamoto, japana projektanto de komputilaj ludoj, direktoro de Nintendo
- 1953: Brigitte Zypries, germana politikistino
- 1955: Marie-Hélène Aubert, franca politikistino
- 1957: Jacques Gamblin, franca aktoro
- 1964: Valeria Bruni Tedeschi, franca-itala aktorino
- 1976: Estíbaliz Gabilondo, hispana aktorino
- 1985: Johannes Lange, germana verkisto, germanistikisto
- 1005: Aelfric de Abingdon, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 1093: Sankta Margareta de Skotlando, reĝino, katolika sanktulino (n. ĉirkaŭ 1045)
- 1200: Hugo de Lincoln, angla episkopo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 1135)
- 1240: Ibn Arabi, sufia mistikulo, islama sciencisto, poeto, filozofo (n. 1165)
- 1272: Henriko la 3-a (Anglio), filo de Johano (Anglio) (n. 1207)
- 1277: Engelberto la 1-a de Mark, grafo de Mark (n. 1224)
- 1548: Caspar Cruciger la malplijuna, germana teologo kaj reformisto (n. 1504)
- 1625: Sofonisba Anguissola, itala pentristino (m. ĉ. 1532)
- 1628: Paolo Quagliati, itala komponisto (n. ĉirkaŭ 1555)
- 1632: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (n. 1594)
- 1724: Jack Sheppard, brita rabisto kaj legenda eskapinto de prizono (n. 1702)
- 1745: Johann Lucas von Hildebrandt, aŭstra arĥitekto
- 1766: Dominikus Zimmermann, germana arkitekto kaj stukisto (n. 1685)
- 1776: Mihály Ajtai, hungara kortega pastro, instruisto (n. 1704)
- 1779: Pehr Kalm, sveda botanikisto, eksploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomiisto (n. 1716)
- 1786: István Hatvani, hungara kuracisto, profesoro, pastro, astronomo, kemiisto kaj la hungara Faŭsto (n. 1718)
- 1797: Frederiko Vilhelmo la 2-a, reĝo de Prusio (n. 1744)
- 1831: Carl von Clausewitz, prusa generalo, teoriisto pri milito kaj verkisto (n. 1780)
- 1836: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika fungosciencisto (n. 1761)
- 1840: Sophie Albrecht, germana aktorino kaj verkistino (n. 1757)
- 1850: Aaron Alexandre, germana ŝakisto kaj rabeno (n. ĉ. 1766)
- 1858: Lázár Mészáros, hungara oficiro, politikisto, ministro (n. 1796)
- 1861: Gyula Sárosi, hungara poeto (n. 1816)
- 1868: Samuel Orgelbrand, pola presisto, eldonisto de enciklopedio, "malkovrinto" de Józef Ignacy Kraszewski (n. 1810)
- 1869: Ignacy Pietraszewski, pola orientalisto el Varmio, poligloto, tradukisto, vojaĝisto, profesoro de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj Humboldt-Universitato en Berlino, okupiĝanta interalie pri Zaratuŝtro, Avesto kaj avesta lingvo (n. 1796)
- 1871: Joseph Trausch, transilvania (literatur)historiisto kaj juristo (n. 1795)
- 1878: Anton Dominik von Fernkorn, germana artgisisto kaj skulptisto (n. 1813)
- 1878: Friedrich Köster, germana protestantisma teologo (n. 1791)
- 1879: Franz Anton Schiefner, baltia filologo kaj ruslanda bibliotekisto (n. 1817)
- 1885: Louis Riel, fondinto de kanada provinco Manitobo, gvidanto de metisoj (n. 1844)
- 1887: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto, publicisto, juristo (n. 1819)
- 1903: Camillo Sitte, aŭstra urbanisto, arkitekto kaj pentristo (n. 1843)
- 1907: Lajos Csatáry, hungara kuracisto, fakverkisto pri medicino de justicafero kaj publiksanafero (n. 1832)
- 1927: Adolf Joffe, soveta politikisto, diplomato, adepto de trockiismo, sinmortiginto (n. 1883)
- 1937: Ferenc Blaskovits, hungara pastro, politikisto (n. 1864)
- 1942: Joseph Schmidt, aŭstra kantisto (n. 1904)
- 1942: Peter Sellemond, aŭstra skulptisto
- 1943: Richard Wiesel, germana kuracisto kaj banterapiisto
- 1945: Jenő Janovics, hungara aktoro, reĝisoro (n. 1872)
- 1952: Sándor Farcádi, hungara poeto, literatura kritikisto (n. 1889)
- 1959: Béla Hankó, hungara zoologo kaj iĥtiologo (n. 1886)
- 1960: Clark Gable, usona aktoro (n. 1901)
- 1968: Sándor Angyal, hungara aktoro, voĉoaktoro, operkantisto (n. 1925)
- 1973: Alan Watts, brita filozofo, verkisto, populariganto de orientaj filozofioj okcidente kiel zeno, taoismo, hinduismo, verkinta librojn pri identeco, pli alta konscio, senco de la vivo (n. 1915)
- 1982: Andrej Makajonak, belorusa sovetia dramisto kaj scenaristo (n. 1920)
- 1985: Omayra Sánchez, kolombia junulino, viktimo de erupcio (n. 1972)
- 1984: József Szász, hungara violonisto (n. 1929)
- 1990: László Oltyán, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1935)
- 2001: Tommy Flanagan, usona ĵazpianisto de svingo (n. 1930)
- 2005: Donald Watson, angla vegetarano kaj pacisto, fondinto de Vegana Societo, inventinto de la vorto vegano (n. 1910)
- 2006: Milton Friedman, usona Nobelpremiita ekonomikisto, pensisto de la kvanta teorio de mono (n. 1912)
- 2008: Tibor Gyurkovics, hungara poeto kaj verkisto, partoprenanto de hungara revolucio de 1956 (1931)
- 2009: Sergej Magnickij, rusia juristo, aŭditoro, malkovrinto de korupteco, post tio akuzita kaj malliberigita (n. 1972)
- 2017: Franciszek Kornicki, pola subkolonelo partopreninta batalon de Anglio (n. 1916)
La 16-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):