From Wikipedia, the free encyclopedia
Patrino Teresa (ordena nomo, laŭ civitana nomo Agnes Gonxhe Bojaxhiu, prononco /aˈɲɛzə ˈɡɔndʒɛ bɔjaˈdʒiu/, naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1910 en Skopjo / nuntempe Nord-Makedonio; mortis la 5-an de septembro 1997 en Kolkato / Hindio) estis katolika monaĥino de albana deveno.
Sankta | |||||
Patrino Teresa de Kolkato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Anjezë Gonxhe Bojaxhiu | |||||
Naskonomo | Anjezë Gonxhe Bojaxhiu | ||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1910 en Skopjo, Kosova Provinco, Otomana Imperio | ||||
Morto | 5-an de septembro 1997 (87-jaraĝa) en Kolkato | ||||
Mortis per | Kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Mother House Of The Missionaries Of Charity (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Albanoj vd | ||||
Lingvoj | albana • bengala • angla • hindia • serba • slovena vd | ||||
Loĝloko | Skopjo • Rathfarnham • Kolkato vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Otomana Imperio Albanio Dominio de Barato vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Nikollë Bojaxhiu (en) vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | religious sister (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Sanktulino | |||||
Honorata en | romkatolika eklezio | ||||
Beatigo | 19-a de oktobro 2003 de Johano Paŭlo la 2-a | ||||
Kanonizo | 4-a de septembro 2016 de papo Francisko | ||||
Festotago | 5-a de septembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis fondintino de la ordeno "Misiistinoj de Karitato". Laŭreatino de la premio Templeton (1973) kaj en 1979 de la Nobel-Premio pri Paco. La 19-an de oktobro 2003 papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis ŝin. La 4-an de septembro 2016 papo Francisko sanktulproklamis ŝin.
Kontraŭstaranta al aborto kaj prizorganta senhejmulojn pere de ĉ. 600 domoj en la mondo por malsanuloj pri lepro, tuberkulozo, aidoso, ktp.
Ŝi naskiĝis la 26-an de augusto 1910 en bonstata familio de albanaj gepatroj de katolika religio. Je aĝo de ok jaroj ŝi perdis la patron kaj ŝia familio suferis gravajn financajn malfacilaĵojn. De sia 14-a vivojaro ŝi partoprenis en grupoj de karitato organizitaj de sia paroĥo, kaj en 1928, dum ŝi estis dekokjara, ŝi decidis monaĥiniĝi, aliĝante al la Monaĥinoj de Karitato.
Sendita en 1929 al Irlando ŝi plenumis la unua parton de sia novica stato. En 1931, post kiam ŝi monaĥiniĝis kaj nomiĝis Maria Teresa inspiriĝinte el Sankta Tereza de Lisieux, ŝi ekveturis al Hindio por kompletigi la studadon. Ŝi iĝis instruistino en la katolika edukejo de St. Mary's High school apud Entally, antaŭurbo de Kolkato, frekventita ĉefe de la filinoj de la anglaj kolonuloj. En la jaroj kiuj pasis, ŝi distingiĝis pro siaj organizaj kapabloj, tiel ke ŝi iĝis direktorino en 1944.
En 1946, dum trajna vojaĝo al monaĥejo en Darĝilingo, Teresa vidis homojn tre malriĉajn kaj malfartantajn, kaj ŝi sentis ke ŝi devis helpi ilin. Sed nur en 1948 ŝi ekhavis la permeson vivi sola en malriĉa kvartalo de Kolkata. Baldaŭ tamen ŝi ne plu estis sola, ĉar aliaj junulinoj ankaŭ emis partopreni sian agadon.
En 1950 ŝi fondis la "Misiistinojn de la Karitato".
Patrino Teresa estas la temo de speciala memorigaĵo en sia patrujo, Balkanio. Iu doma monumento estas dediĉita al ŝia memoro en la centro de Skopjo, Makedonio; ĝi enhavas multajn restaĵojn de la monaĥino, kaj rekonstruon de ŝia infanaĝo hejme. Patrino Teresa donis sian nomon al la internacia flughaveno de Tirano en 2001, kaj al la plej granda civila malsanulejo kaj ankaŭ al la dua pli granda placo en tiu urbo. En Albanio, Patrino Teresa eĉ havas sian ferion, Dita e Nënë Terezës la 19-an de oktobro. En Kosovo, najbara lando, la ĉefa strato de la ĉefurbo, Priŝtino, estis nomita Bulvardo Patrino Teresa (Rruga Nena Tereze)[1].
En multaj landoj, Patrino Teresa pruntis sian nomon al diversaj lokoj. Tiel, ŝi donis sian nomon al strato en la Bronkso, Nov-Jorko, en areo kun albana plimulto.
Patrino Teresa ankaŭ iĝis la patronino de multaj edukaj institucioj[2],[3] kaj kultaj[4],[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.