Remove ads
germana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes LANGE (naskiĝinta la 16-an de novembro 1985 en Jena) estas germana verkisto.
Lange vivas ekde la naskiĝo en Kahla. Post la abiturienta ekzameno li komencis en 2005 studon de germanistiko poreksterlanda germanistiko kaj komuniksciencoj. Li finstudis en 2011.
Ekde 2008 li estas membro de la literatura societo Literarische Gesellschaft Thüringen, kies estrarano li estas ekde 2009. Lia unua romano Ein Heide geht pilgern publikiĝis en 2008. La saman jaron Lange ricevis la unuan premion ĉe la Eobanus-Hessus-skribkonkurso. En 2009 li venkis ĉe "Junges Literaturforum Hessen-Thüringen".
Ekde 2009 li kune kun Romina Voigt kaj Moritz Gause organizas la spektaklon "Lautschrift", monata okazaĵo por junaj verkistoj en Jena. Krome Lange gvidas posttagmezan laborrondon pri kreiva verkado ĉe la Ŝtata gimnazio Leuchtenburg en Kahla.
En 2009 li ekverkis por la triparta komikso-projekto de Daniel Caleb Thompson kun la titolo "Gossip - Die Vertreibung des Bauhaus", kies unua volumo aperis en 2009. Lange ofte skribas pri la ĉiutaga vivo kaj postulas de la legantaro trovi la belajn flankoj de la vivo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Lange (Autor) en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.