fikcia literatura ĝenro; longa fikcia proza rakonto From Wikipedia, the free encyclopedia
Romano estas literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj. Romano estas moderna formo de eposo, sed distinge de popola eposo, kie persono kaj popolanimo estas neapartigeblaj, la romano priskribas la vivon de persono kaj socian vivon kiel sendependajn realaĵojn. Plej ofte la romano utiligas du ingrediencojn: rolulo kaj medio, ekzemple Don Kiĥoto de la Manĉo, Robinsono kaj lia insulo ktp.
Romanoj povas esti: biografiaj, aventuraj, detektivaj, hororaj, sciencfikciaj. La vorto romano devenas de la vorto romanz, kiun oni uzis en Francio ekde la 12-a jarcento parolante pri verkoj skribitaj en popola lingvo (lingua romana) aŭ latinida kaj ne en la latina.
Romano estas literatura verko en prozo en kiu oni rakontas fikcian agadon ĉu tute ĉu parte kies celo estas okazigi estetikan plezuron al la legantoj per priskribo de interesaj okazaĵoj aŭ epizodoj, krom de roluloj, pasioj kaj kutimoj. Aliaj difinoj, kiaj tiu de la hispanlingva vortaro de la Real Academia Española, ĝenerale parolas pri simple "literatura rakonta verko de ia etendo" aŭ pri "literatura rakonto ĝenro kiu, kun antaŭaĵo ĉe la greklatina antikveco, disvolviĝas el la Moderna Epoko".[1] La romano distingiĝas pro sia malferma karaktero kaj sia kapablo enhavi diversegajn elementojn en kompleksa rakonto. Tiu malferma karaktero permesas al aŭtoroj grandan liberecon por enmeti rolulojn, krucigitajn historiojn aŭ subigitajn rakonterojn unu rilate al alia, prezenti faktojn en diferenca ordo al tiu en kiu okazis la rakontaĵoj aŭ inkludi en la rakonto tekstojn de diversa naturo: leteroj, administraj dokumentoj, legendoj, poemoj, ktp. Kompreneble tio ĉio okazas ĉefe dum la 20-a jarcento antaŭen. Tio havigas al la romana ĝenro pli grandan kompleksecon ol tiu prezentita de la aliaj rakontaj subĝenroj kiaj la novelo, la rakonto, la anekdoto, ktp.
La bazoj de romano estas la jenaj:
Tie enradikiĝas la diferenco rilate al rakonto kaj novelo. Estas svaga zono inter romano kaj novelo kiu ne eblas separigi klare kaj precize. Foje oni uzas la terminon nouvelle (novelo) aŭ mallonga romano por difini la tekstojn kiuj aspektas tro mallongaj por esti romano aŭ tro longaj por esti rakonto; sed tio ne signifas ke estas tria intermeza ĝenro (male, tio duobligus la problemon ĉar tiele estus du necesaj limigoj difinotaj anstataŭ nur unu).
Kroma problemo estas adaptaĵoj de romano, ekzemple por junulara aŭ eĉ infana legantaro. Adaptaĵo ekzemple de Don Kiĥoto ne estas jam "Don Kiĥoto", sed evidente oni povas konsideri ĝin kiel vera literatura verko, iel simile al tradukaĵo kiu jam ne estas la originala romano "Don Kiĥoto". Adaptaĵo tre ofte konsistas en forigo de pli malfacilaj, altnivelaj partoj, frazoj, vortoj ktp., tiel ke la rezulta "verko" povas esti, kaj fakte tre ofte estas, multe pli mallongaj ol la origina verko, tial iama romano povas descendi al nivelo de novelo aŭ al nivelo malfacile klasigebla inter romano kaj novelo; rezulte en la fakto, ke iu "Don Kiĥoto" povas esti romano, dum alia "Don Kiĥoto" povas esti novelo.
La romano estas la regno de la libereco laŭ enhavo kaj formo. Estas protea ĝenro kiu prezentas laŭlonge de la historio multajn formojn kaj vidpunktojn.
Por klasigi tiun ĝenron oni rimarku ke estas diversaj kriterioj, uzitaj de la diferencaj tiparoj proponitaj:
Aldonendas al tiu listo aliaj tiparoj kiuj rigardas kiel kriterion la stilon de la verko kaj tiele oni parolas pri la jeno:
Aŭ, se oni konsideras la tipon de la intrigo (respektive historio), oni parolas pri la jeno:
Ekde fino de la periodo viktoria al la aktualo, kelkaj el tiuj variantoj konvertiĝis en veraj subĝenroj (scienco-fikcio, rozkolora romano, historia romano) ege popularaj, kvankam ofte ili estas malprezataj de la kritikistaro kaj la fakuloj; en ĵusaj tempoj, la plej bonkvalitaj romanoj de kelkaj subĝenroj komencis esti agnoskitaj kiel grava serioza literaturo.
Ĝi fariĝis populara en Francio de 1200 kaj disvastiĝis tra Eŭropo. Ekzistis kavaliraj romanoj pri legenda reĝo Arturo, pri aventuroj de Karlomano kaj romanoj pri klasikaj temoj. Dum Renesanco kaj Baroko la ĝenro havis fortan popularan elanon en la diversaj landoj. En la 18-a jarcento disvolviĝis du ĉefaj specoj: socia-ĉiutageca (G. Fielding, T. Smollett) kaj psikologia (S. Richardson, J.J. Rousseau, J.W. Goethe). Romantikistoj kreis historiajn romanojn (W. Scott). De la 1830-aj jaroj komenciĝis la klasika epoko de romanoj de pli malpli kritika realismo: Stendhal, Honoré de Balzac, Ch. Dickens, W. Thackerrey, G. Flaubert, L. Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, B.P. Galdós... En la 20-a jarcento la termino “romantika romano” estis apartigita de “vivromanoj” en okcidenta literaturo. Plej grandaj romanistoj de la 20-a jarcento estis jenaj: M. Gorkij, A. France, R. Rolland, Th. Mann, J. Galswarthy, W. Faulkner, R. Tagore, M. Ŝoloĥov. Modernismaj romanistoj estis: M. Proust, J. Joyce, F. Kafka.
La romano ĉiuokaze estas la plej malfrua de ĉiuj literaturaj ĝenroj. Kvankam ĝi havis antaŭaĵojn en la Antikveco, ĝi ne sukcesis plifirmiĝi ĝis la fino de la Mezepoko. En diversaj lingvoj ekzistis tradicio de longaj rakontoj en verso, propraj de parolaj tradicioj, kiel tiuj de Sumero (Epopeo pri Gilgameŝ) kaj de Hindujo (Ramajano kaj Mahabarato).[2] Tiuj eposaj rakontoj en verso ekzistis same en Antikva Grekio (Homero) kaj Antikva Romo (Virgilio). Tie estis jam la plej fruaj fikcioj en prozo, kaj kiel satira tendenco (per Satirikono de Petronio, kiel la nekredeblaj historioj de Luciano de Samosato kaj la verko pra-pikareska de Apulejo La Ora Azeno). Du ĝenroj aperis en la epoko de Helenismo kiuj rekreiĝos en la Renesanco kaj estas en la origino de la moderna romano: nome la bizanca romano (Heliodoro de Emezo) kaj la paŝtista romano (Dafne kaj Ĥloe, de Longoso).
Fakte nek en latino nek en antikva greka estas termino por referenci romanon aŭ novelon, nur similaj verkoj povas esti atribuitaj al tiu subĝenro.[3] Satirikono kaj La Ora Azeno estas historioj en unua persono kaj konsiderataj iom realismaj, dum grupo de grekaj verkoj de Karitono, Ksenofono, Aĥilo Tacio kaj Heliodoro estis en tria persono kaj konsiderataj iom idealismaj. Krome estas ankaŭ aliaj fragmentoj, referencoj pri aliaj praromanoj, veturrakontoj ktp.[4] Pri Satirikono, la malmultaj partoj konservitaj sugestas, ke fakte temis pri tre ambicia verko; multaj fakuloj sugestas, ke la maldecaj agado kaj roluloj estis reprezento de la maldeca etoso de la regado de Nerono; fakte la aŭtoro estis malfavorita de la imperiestro kaj memmortigis sin. Ĉio tio alproksimigus la verkon al la realisma tendenco.[5] Krome fakuloj indikis la rilaton de la titolo Satirikono al satiro, kiu estus unu el multaj tendencaj influoj, kaj kun satiruso, kiu rilatus al enhavo.[6] La Ora Azeno temas pri metamorfozo de homo en azeno, kio sugestas alegorian novplatonismon: la korpo estas prizono de la animo. La historio inkludas rakontetojn, kio povas esti konsiderita kiel antaŭaĵo de la enrakonta rakonto, sed ene de tre unuigita komplekso.[7]
Inter la grekaj romanoj hegemonias komuna intrigo: paro de gejunuloj renkontiĝas, konatiĝas, enamiĝas, sed suferas aventurojn, kiuj separas ilin; finfine ili superas ĉiujn malfacilaĵojn kaj estas feliĉa fino. Ne temas pri verkoj kiuj kreas heroon, kiel en moderna konsidero, sed preskaŭ; la roluloj estas nur viktimoj.[8] Dafne kaj Ĥloe estas iom pli aparta verko: estas aventuroj, sed ne vojaĝoj, kaj la malfacilaĵoj ne estas eksteraj danĝeroj kaj minacoj, sed internaj konfliktoj estas kiuj malfaciligas la amaferon, kiu finfine ankaŭ rezultas en feliĉa fino.[9] Grava afero estas la publiko de la klasikaj romanoj, aŭ praromanoj: temas pri sociaj tavoloj kiuj scipovis legi; tio apartigas la romanon disde aliaj rakontaj subĝenroj, kiel la popolfabeloj aŭ la epopeo, kiuj uzis parolan disvastigon. Nur historio estis antaŭa skribita ĝenro, sed romanoj estas fikciaj, kiuj diferencigas ilin disde historio.[10] En tiu publiko plej verŝajne estis ankaŭ virinoj, kiuj ja scipovis legi en tiuj socioj, dum en la romanoj mem aperas tiuj virinoj kun libera tempo, pere de la laboro de la sklavaj geservistoj.[11]
Ĉiuj tiuj romanoj estos aprezataj, tradukitaj kaj amplekse konsideritaj en la Renesanco en diversaj tavoloj, epokoj kaj lokoj.[12]
La Romano de Genĵi (Genĵi monogatari), de Murasaki Shikibu, estas klasikaĵo de la japana literaturo kaj estas konsiderata kiel unu de la plej antikvaj romanoj de la historio. En Okcidento, en la 11-a kaj 12-a jarcentoj, aperis la romancoj, kiuj estis pli malpli longaj rakontoj de fikcio en verso, kiuj tiel nomiĝis ĉar ili estis verkitaj en lingvo "romance". Ili temis speciale pri histori-legendaj aferoj, ĉe roluloj kiel Cido aŭ la Reĝo Arturo.[13] En la 13-a jarcento, la majorka Ramon Lullo verkis la unuajn modernajn okcidentajn romanojn: nome Blanquerna kaj Fèlix o Llibre de meravelles, same kiel aliajn mallongajn prozajn rakontojn kiel la Llibre de les bèsties ene de Fèlix.[14]
En la 14-a kaj 15-a jarcentoj aperis la unuaj prozaj romancoj: nome longaj rakontoj pri la samaj kavaleriaj temoj, sed evitante la rimitan verson. Tie estas la origino de la kavaliraj libroj. Ĉirkaŭ tiu epoko en Ĉinio oni verkis du el la kvar ĉinaj klasikaj romanoj, nome Tri regnoj (1330) de Luo Guanĵong kaj la unuan version de Ĉe akvorando de Ŝi Nai'an. Kun la kavaliraj libroj, aperis en la 15-a jarcento la kolektoj de rakontoj, kiuj havas en Boccaccio kaj Chaucer la plej elstarajn reprezentantojn. Ili kutime turnis sin al la rimedo de la "historio ene de la historio": tiel la aŭtoroj de la rakontoj ŝajnas ne esti ili mem, sed iliaj roluloj. Tiukadre, en Dekamerono, grupo de florencanoj fuĝas el la pesto kaj distras sin unu la aliajn per rakontado de ĉiatipaj historioj; en la La rakontoj de Canterbury, estas pilgrimantoj kiuj veturas al Canterbury por viziti la tombon de Thomas Becket kaj el kiuj ĉiu elektas rakontojn rilate al sia stato aŭ karaktero. Tiel la nobeloj rakontas historiojn pli "romantikajn", dum tiuj de pli malalta klaso preferas historiojn de la ĉiutaga vivo. Tial la veraj aŭtoroj, Chaucer kaj Boccaccio, pravigis tiujn historiojn de trompoj kaj fiaĵoj, de nedecaj amoj kaj ruzaj komplotoj en kiuj oni priridis respektendajn profesiojn kaj la loĝantojn de alia urbo.[15][16]
Fine de la 15-a jarcento aperis en Hispanio la subĝenro de la sentimentala romano, kiel lasta derivaĵo de la konvenciaj teorioj de la provencdevena "korteza amo". La fundamenta verko de tiu subĝenro estis la Cárcel de amor (Amprizono, 1492) de Diego de San Pedro.[17][18] La paso de unu jarcento al la sekva estis dominita de la kavaleriaj libroj. En Valencio, tiu tipo de romana prozo disvastiĝis eĉ al valencia lingvo, per verkoj kiel Tirant lo Blanc "Tirant lo Blanc" de Joanot Martorell (1460-1464)[19] aŭ la anonima romano Curial e Güelfa (meze de la 15-a jarcento). La plej reprezenta verko de tiu subĝenro estis Amadís de Gaula (1508).[20][21] Tiu subĝenro estis plue kultivata en la sekva jarcento per du romancikloj nome la Amadises kaj la Palmerines.[17]
La disvastigo de la presmaŝino akcelis la komercigon de noveloj, romanoj kaj similaj verkoj, kvankam la presitaj libroj ankoraŭ estis multekostaj. La alfabetigo estis pli rapida ĉe legopovo ol ĉe skribpovo. En la tuta jarcento estis hegemonio de la subĝenro de la paŝtista romano, kiu metis la amaferon en bukolika medio. Tiu estas konsiderata iniciatita per Arkadio (1502), de Jacopo Sannazaro kaj poste disvastiĝis al aliaj lingvoj, kiel la portugala (Menina e Moça, 1554, de Bernardim Ribeiro) aŭ la angla (Arkadio, 1580, de Sidney).
Tamen, meza de la jarcento, okazis idearŝanĝo al pli granda realismo, superante tiel la hegemoniojn de paŝtistaj kaj kavaleriaj romanoj. Tiukadre aperis la Gargantua kaj Pantagruel de François Rabelais kaj la Vida de Lazarillo de Tormes y de sus fortunas y adversidades (1554), origino tiu laste menciita de la pikareska romano.[15][22] Dume en Oriento oni verkis du el la kvar ĉinaj klasikaj romanoj, nome la dua versio de Ĉe akvorando (1573) de Ŝi Nai'an kaj Luo Guanĵong, kaj Pilgrimado al la Okcidento (1590), atribuita al Wu Cheng'en.
La moderna romano, kiel tekniko kaj kiel literatura ĝenro havas en la komenco de la 17-a jarcento kaj en hispana lingvo eble sian plej elstaran ekzemplon en Don Quijote de la Mancha (1605) de Miguel de Cervantes, ofte konsiderata la unua moderna romano, ĉar ĝi plinovigas rilate al la klasikaj modeloj de la grek-latina literaturo nome la epopeo aŭ la kroniko.[23] Ĝi enhavas jam epizodan strukturon laŭ fiksa celo dekomence unuiga.[24] La verko estis komencita kiel satiro de Amadis, kiu laŭ la intrigo estis la tialo de la freneziĝo de Don Quijote. La defendantoj de Amadís kritikis tiun satiraĵon ĉar tiu verko povis almenaŭ iom lernigi, dum Don Quijote nek proponis heroon imitendan nek kontentigis per belaj dialogoj; ĉio proponita estis nur primoko de la nobelaj (noblaj) idealoj. Don Quijote estis la unua verko aŭtente kontraŭromanca de tiu periodo; pro ĝia formo kiu senmitigas la kavalerian kaj kortezan tradiciojn, ĝi reprezentas la unuan literaturaĵon klasigeblan kiel romano: oni priskribas la psikologian evoluon de la ĉefrolulo kaj eĉ de la duarangan rolulon, oni priskribas la socian etoson kaj oni inkludas duarangajn rakontojn kaj oni manipulas majstre kaj estetike la lingvaĵon.[25]
Post la Quijote, Cervantes publikigis Novelas ejemplares (1613). La hispanlingva vorto «novela» estis komprenita en la 17-a jarcento la mallonga rakonto intermeza inter rakonto kaj romano (kvankam nun «novela» estas nuntempe komprenita kiel romano, dum por la tiama «novela» nuntempe oni uzas la esprimon "novela corta".[26] La Novelas ejemplares de Cervantes estas originalaj, ne sekvas italajn modelojn (oftaj tiam), kaj male al la kritiko kontraŭ Quijote, kiu asertis, ke ĝi nenion instruis, ĉi verko klopodis proponi moralan konduton, alternative al heroa kaj satira modeloj. Tamen ĝi plue starigis kritikojn: Cervantes parolis pri adolto, ĵaluzo kaj krimo. Se tiuj rakontoj havigis ian ekzemplon, temis pri nemoralaj agoj. La defendantoj de la "novela" respondis, ke tiuj historioj havigas kaj bonajn kaj malbonajn ekzemplojn. La leganto povis ankoraŭ senti kompaton kaj simpation ĉe la viktimoj de la krimoj kaj de la komplotoj, se oni rakontis ekzemplojn de malico.[27]
Aperis tiam kiel reago al tiuj dubindaj romanoj rakontaron pli noblan kaj altnivela, kun aliro al bukolika etoso, el kiuj Astreo (1607-27) de Honoré d'Urfé, estis eble la plej fama. Oni kritikis tiujn romanojn pro manko de realismo, al kio ties defendantioj argumentis, ke temas reale pri "ŝlosilaj romanoj" (roman à clef), en kiuj kaŝe oni referencis al roluloj de la reala mondo. Tiu estas la linio kiun sekvis Madeleine de Scudéry, per intrigoj kies agado okazas en la Antikveco, sed kies enhavo estis prenita de la reala vivo, kaj la roluloj estas reale ŝiaj amikoj de la literatura etoso de Parizo.
Dudek jarojn poste, Madame de La Fayette faris definitivan elrompon, per sia plej konata verko nome La princino de Clèves (1678), en kiu ŝi prenis la teknikon de la hispana romano, sed adaptis ĝin al la franca plaĉo:[28] anstataŭ fieraj hispanoj kiuj duelis por venĝi sian reputacion, montris detale la tialojn de siaj roluloj kaj la homan konduton. Temis pri "romano" pri virta damo, kiu havis la oportunon riski en nedeca amafero; tamen ŝi ne nur rezistis la tenton, sed ankaŭ pliigis sian malfeliĉon konfesante siajn sentojn al sia edzo. La melankolio kiun ŝia historio kreis estas tute nova kaj sensacia.
Fine de la 17-a jarcento oni verkis kaj disvastigis, ĉefe en Francio, Germanio kaj Granda Britio, francstilajn romanojn kiuj kultivis la skandalon. La aŭtoroj asertis, ke la historioj estas veraj kaj oni ne rakontis ilin por skandali, sed por havigi moralajn instruojn. Por pruvi ĝin, ili uzis fikciajn nomojn por siaj roluloj kaj rakontis la historiojn kvazaŭ ili estus romanoj. Aperis ankaŭ nova tipo de verkoj kiel kolektoj de leteroj, kiuj inkludis tiujn historietojn, kaj kiuj rezultis en la disvolvigo de la epistola romano. En tiu epoko aperis la unuaj "romanoj" originalaj en angla, fare de Aphra Behn kaj William Congreve.
La kultivo de la skandala romano starigis diversajn kritikojn. Oni volis superi tiun ĝenron pere de la reveno al la iama epopea «romano», kiel komprenis ĝin verkistoj kiel François Fénelon, fama pro sia verko Les Aventures de Télémaque (1699/1700). Tiel naskiĝis ĝenro de supozita «nova romano». La anglaj eldonistoj de Fénelon, tamen ili evitis la terminon «romano», kaj preferis publikigi ĝin kiel «nova epopeo proza» (pro tio estis prefacoj).
La romanoj de komenco de la 18-a jarcento ne estis konsiderataj parto de la "literaturo", sed alia plia elemento komercebla. La centro de tiu merkato estis dominita de fikcioj kiuj asertis, ke temas pri fikcioj kiuj legatas kiel tiaj. Temas pri granda produktado de romanoj kaj finfine alitipa produktado de satiraj romanoj. Tiukadre la romano estis kreskiĝinta, per historioj kiuj estis nek heroecaj nek hegemonie satiraj, sed realismaj, mallongaj kaj stimulantaj per ekzemploj de homaj kondutoj.
Tamen, ekzistis ankaŭ du ekstremaĵoj. Aliflanke, libroj kiuj pretendis esti romanoj, sed kiuj reale estis tute nefikcio. Delarivier Manley verkis la plej faman el ili, nome New Atalantis, plenplena de historioj kiuj laŭ la aŭtorino estis ŝiaj inventaĵoj. La cenzuristoj estis nepovaj: Manley vendis historiojn kiuj kritikis la whig-ojn en la povo, sed kiuj supozeble estis okazintaj en fantasta insulo nomita Atalantis, kio malhelpis ilin procesi kontraŭ la aŭtorino pro kalumnio, kio estus ebla nur se vere tio estas okazinta en Anglio. En la sama merkato aperis privataj historioj, kreantaj ĝenron diferencan pri persona amo kaj publikaj kvereloj pri perditaj reputacioj. Tiel oni fermis la ciklon kiu malfermiĝis ĉe Don Quijote: Cervantes tiuromane insistas, ke ne li estas verkisto de fikcio, sed ke li nur trovis arablingvan manuskripton kaj araba konatulo nome (parodie) Cide Hamete Benengeli estas la tradukisto de reala historio, kiun Cervantes nur transskribas; do fikcie temas pri nefikcio.
Aliflanke, aliaj romanoj subtenis, ke ili estas strikte nefikcio, sed reale ili estis legataj kiel romanoj. Tiel okazis ĉe Robinson Crusoe de Daniel Defoe, en kies prefaco oni diras jenon:
Tiu verko jam avertis en sia kovrilpaĝo, ke temas nek pri romano nek pri novelo, sed pri historio. Tamen, la desegno de la paĝo tro similis al la "nova romano" per kiu Fénelon estis famiĝinta. Kaj certe, kiel oni komprenis la terminon en tiu epoko, tiu verko estas ajno escepte romano. Nek estis mallonga historio, nek centriĝis en la intrigo, nek oni rakontis cele al trebone prilaborita fino. Ankaŭ ne estas Crusoe la kontraŭheroo de satira romano, spite la fakton ke li parolas per unua persono de la singularo (mi) kaj trafis ĉiun tipojn de malfacilaĵoj. Crusoe ne celas la amuzadon (kvankam ingeniaj legantoj scipovas kompreneble kompreni kiel humuro liaj proklamoj pri la fakto esti reala homo). Ne estas la reala aŭtoro, sed la fikcia kiu estas serioza; la vivo trenis lin al la plej romantismaj aventuroj: li falis en la kaptiloj de la piratoj kaj survivis dum jaroj en izola senhoma insulo. Eĉ kiam venas la unua indiko de homa najbareco, estas teruro kiu kaptas lin. Krome li faris tion per ekzemplodona heroeco, estante nur simpla maristo el Jorko. Oni ne povas kulpigi la legantojn kiuj legis ĝin kiel romano, tiom plena estas la teksto de pura imagopovo por tiom malplena scenejo sen alia rolulo. Defoe kaj lia eldonisto sciis, ke ĉio rezultos tute nekredebla, sed tamen ili asertis, ke ĉio estas certa (aŭ, ke se ĝi ne estas tia, plue meritas la penon legi ĝin kiel bona alegorio). La publikigo de Robinson Crusoe tamen ne kondukis rekte al la reformo de la merkato de mezo de la 18-a jarcento. Oni publikigis ĝin kiel dubindan historion, pro kio tiel oni eniris en la skandala ludo de la literatura merkato de tiu jarcento.[29]
Fakte la reformo en la angla merkato de libroj de komenco de la 18-a jarcento rezultis el la produktado de klasikaĵoj. En la 1720-aj jaroj oni reeldonis en Londono grandan kvanton de verkoj de eŭropa klasika romanaro, ekde Makiavelo ĝis Madame de La Fayette. La "romanoj" de Aphra Behn estis aperintaj are en kolektoj, kaj la aŭtorino de la 17-a jarcento estis mem iĝinta jam klasikulo. Fénelon jam estis tio ekde antaŭ jaroj, same kiel Heliodoro. Aperis ankaŭ la verkoj de Petronio kaj Longoso.
La interpretado kaj la analizo de la klasikaĵoj metis la legantojn de fikcio sur avantaĝan pozicion. Estis granda diferenco inter legi fikcian romanon, perdiĝante en imagita mondo, kaj legi ĝin kun prefaco informanta pri grekoj, romianoj aŭ araboj kiuj estis produktintaj titolojn kiel La etiopaj aŭ Mil kaj unu noktoj (kiu estis publikigita por la unua fojo en Eŭropo inter 1704 kaj 1715, en franca, tradukaĵo sur kiu baziĝis la angla kaj germana versioj). Tuj poste aperis La vojaĝoj de Gulivero (1726), satiro de Jonathan Swift, kruda kaj senkompata kontraŭ la optimismo de Robinson Crusoe kaj ties fido en la kapablo de la homo por subteni sin.[30]
Ŝanĝiĝis la dezajno de la titolpaĝoj: la novaj romanoj ne intencis vendi fikciojn kaj samtempe oni minacis per malkaŝo de realaj sekretoj. Kaj ili ankaŭ ne aperis kiel falsaj "veraj historioj". La nova titolo jam indikis, ke la verko estis de fikcio, kaj ankaŭ oni sugestis, kiel devis trakti la verkon la publiko. Pamela, de Samuel Richardson (1740) estis unu de la titoloj kiuj enkondukis novan formaton de titolo, per la formulo [...], aŭ [...] havigante ekzemplon: "Pamela, aŭ la virto rekompencita - Nune publikigita por la unua fojo por kultivi la principojn de la virto kaj de la religio en la mensoj de la gejunuloj, nome rakonto kiu havas la fundamenton en la vero kaj en la naturo; kaj samtempe ĝi distras agrable". Ĉion tion diras la titolo, kaj klarigas, ke temas pri verko kreita de artisto kiu intencis atingi determinitan efikon, sed por esti diskutita de la kritikanta publiko. Post kelkaj jardekoj, la romanoj jam ne bezonas esti io pli ol romanoj mem: fikcio. Richardson estis la unua romanisto kiu unuigis la sentimentalan enhavon kun moraligita intenco, pere de roluloj tre naivaj. Tia simplanimeco videblas en La vikario de Wakefield, de Oliver Goldsmith (1766). Pli granda realismo estas en la verkaro de Henry Fielding, kiu estis influita kaj de Don Quijote kaj de la hispana pikaresko. Lia plej konata verko estas Tom Jones (1749).
En la dua duono de la jarcento plifirmiĝis la literatura kritiko, nome kritika kaj ekstera diskurso pri poezio kaj fikcio. Per tio oni malfermis la interagadon inter apartaj partoprenantoj: la romanistoj verkus por esti kritikitaj kaj la publiko observus la interagadon inter la kritiko kaj la aŭtoroj. La nova kritiko de fina 18-a jarcento postulis ŝanĝon, establante merkaton de verkoj kiuj meritus diskuton, dum la cetero de la merkato plue ekzistus, sed perdus la plej grandan parton de la publika altireco. Kiel rezulto, la merkato dividiĝis en malsupra kampo popola fikcio kaj supra kampo de pli altnivela kaj kritika literatura produktado. Nur la privilegiitaj verkoj povis esti diskutitaj kiel verkoj kreitaj de artisto kiu volis, ke la publiko diskutu tiun kaj ne alian historion.
Malaperis for de la merkato la skandalo produktita de DuNoyer kaj Delarivier Manley. Jam ne plu allogis tio al la serioza kritiko kaj ĝi forvaporiĝis se ĝi ne okazas polemikon. Necesis finfine propra tipo de skandala gazetaro, kiu disvolviĝis ĝis iĝi klaĉgazetaro kaj la tiel nomita flava gazetaro. La malsupra merkato de la proza fikcio plue fokusiĝis al tuja kontentigo de publiko kiu ĝuis sian restadon en la fikcia mondo. La pli prilaborita merkato iĝis pli kompleksa, pere de verkoj kiuj ludis diference. En tiu altnivela merkato, oni povis vidi du tradiciojn kiuj estis disvolviĝantaj: verkoj kiuj ludis per la arto de la fikcio — Laurence Sterne kaj sia verko Tristram Shandy inter aliaj ekzemple per malakcepto de la kontinua rakontomaniero —[31] kaj verkoj kiuj restis pli proksime al la diskutoj kiuj hegemoniis kaj modoj propraj de tiu publiko. La granda konflikto de la 19-a jarcento, ĉu artisto devas verki por kontentigi la publikon aŭ por produkti verkojn de arto nur artcela, ankoraŭ ne estis alveninta.
La franca Klerismo uzis la romanon kiel instrumento por esprimado de filozofiaj ideoj. Tiukadre, Voltaire, verkis la satiran rakonton Kandido aŭ La optimismo (1759), kontraŭ la optimismo de kelkaj pensuloj. Baldaŭ, estis Rousseau kiu montros sian entuziasmon por la naturo kaj la libereco pere de la sentimentala romano La nova Helojzo (1761) kaj per la pli longa pedagogia romano Emile (1762).[32] La sentimentala novelo montriĝis en Germanio per La suferoj de la juna Werther, de Johann Wolfgang von Goethe (1774).[33] En tiu epoko populariĝis ankaŭ Bernardin de Saint-Pierre, per sia romano Paŭlo kaj Virginio (1787), kiu rakontas la malfeliĉan amon inter du gejunuloj sur tropika insulo, bazita parte sur reala vrako kiun li atestis.[34]
Siaflanke en Ĉinio oni skribis fine de la jarcento la lastan de la kvar klasikaj romanoj, nome Rakonto de la ŝtono, nomita ankaŭ Ruĝdoma sonĝo (1792) de Cao Xueqin.[35]
Fine de la 18-a jarcento aperis romanoj plenplenaj je melankolia sentimentaleco kiuj malfermas la romantisman periodon kiu tute disvolviĝis en la 19-a jarcento pere de la apero de la historia, psikologia, poezia kaj socia romanoj. La ĝenro atingis sian teknikan perfektecon ĉe la realismo kaj la naturalismo. En tiu epoko la romano atingis sian maturecon kiel ĝenro. Ĝiaj formo kaj estetiko jam restis tiaj preskaŭ sen gravaj ŝanĝoj ĝis la 20-a jarcento: divido en ĉapitroj, uzado de la rakonta pasinteco kaj de ĉioscianta rakontisto.
Unu de la unuaj ĉefaj tipoj de romano en tiu jarcento estas la gotika romano. Ekde komenco de la 17-a jarcento la romano estis ĝenro pli malpli realisma kontraŭa al la fikcia romanaro kaj ties senmezura fantazio. Ĝi poste turnis sin al la skandalo kaj pro tio ĝi estis suferinta sian unuan reformon en la 18-a jarcento. Laŭ la paso de la tempo, la fikcio iĝis la plej honora areo de la literaturo. Tiu disvolviĝo kulminiĝis en tajdo de romanoj de fantazio en la transiro al la 19-a jarcento, en kiuj oni markegis la sentemecon kaj oni konvertis la virinoj en protagonistoj. Estis la nasko de la gotika romano.[36] La klasikaĵo de la gotika romano estas La misteroj de Udolfo (1794), en kiu, kiel ĉe aliaj romanoj de la subĝenro, la nocio de tio sublima (estetika teorio de la 18-a jarcento) estis ŝlosila. Ankaŭ la supernaturaj elementoj estas fundamentaj en tiuj kaj la puntiliemo kiujn la heroinoj montris rilate al ili rezultis konvertita en troiga sentimentaleco kiu eĉ estis parodiita de Jane Austen en sia verko Northanger Abbey (1803). La romano de Jane Austen enkondukis diferencan verkostilon, nome la "ĝenrisma komedio". Ŝiaj romanoj ofte estis ne nur komediaj, sed ankaŭ akre kritikaj kontraŭ la limigema kulturo rura de komenco de la 19-a jarcento. Ŝia plej konata romano estas Pride and Prejudice (1811).[37]
En tiu jarcento disvolviĝis ankaŭ la Romantismo, kiu, ĝenerale kontraŭ tio supozebla, ne tiom kultivis la romanan ĝenron. Lord Byron, Schiller, Lamartine kaj Leopardi preferis aliajn pli sugestemajn ĝenrojn kiel la dramo kaj la poezio, sed eĉ tiel la romantikistoj estis la unuaj kiuj metis la romanon ene de siaj estetikaj teorioj. En Francio, tamen, la aŭtoroj kaj antaŭromantikaj kaj romantikaj dediĉis sin pli amplekse al romano. Estas menciendaj Madame de Staël, Chateaubriand, Vigny (Stello, Milita servuteco kaj grandeco, Cinq-mars), Mérimée (Kroniko de la regado de Karolo la 9-a, Carmen, Duobla eraro), Musset (Konfeso de filo de la jarcento), George Sand (Lélia, Indiana) kaj eĉ Victor Hugo per sia (Nia Sinjorino de Parizo).[38][39]
En Britio, la romantisma romanaro trovis sian plej bonkvalitan esprimon ĉe la fratinoj Brontë (Emily Brontë, Charlotte Brontë kaj Anne Brontë) kaj Walter Scott, kiu kultivis novan tipon de historia romano de tradiciema kaj konservema karaktero, kun agado okazanta en Skotio (pli legendeca ol Anglio, Waverley, Rob Roy) aŭ la Mezepoko (ankaŭ pli legendeca ol la estanteco, Ivanhoe kaj Quintin Durward). En Usono, kultivis tiun tipon de romano Fenimore Cooper, kies plej konata verko estas The Last of the Mohicans. En Rusio, menciendas la romano en verso de Puŝkin nome Eŭgeno Onegin kaj en Italio, La Gefianĉoj de Alessandro Manzoni (1840-1842). La verkoj de Jean Paul kaj E.T.A. Hoffmann estas dominataj de la imagopovo, sed konservis la heteroklita estetiko de la 18-a jarcento, de Laurence Sterne kaj de la gotika romano.
Aliflanke estas la romano realisma, kiu karakteriziĝas per la verŝajneco de la intrigoj, kiuj ofte estas inspiritaj de realaj agadoj, kaj ankaŭ de la riĉo de la priskriboj kaj de la psikologio de la roluloj. La deziro konstrui romanecan mondon samtempe koheran kaj kompletan kulminiĝis per La Homa Komedio de Honoré de Balzac, same kiel per la verkoj de Flaubert kaj Maupassant kaj finfine evoluis al la naturalismo de Zola kaj al la psikologia romano.
En Anglio elstaras aŭtoroj kiel Charles Dickens, William Makepeace Thackeray, George Eliot kaj Anthony Trollope, en Portugalio ĉefe Eça de Queiroz kaj en Francio elstare Octave Mirbeau, kiuj klopodis prezenti "universalan bildon" de la tuta socio. En Germanio kaj en Aŭstrio hegemoniis la stilo Biedermeier, nome realisma romano kun moralismaj trajtoj (Adalbert Stifter).
Tiu estas ankaŭ la granda jarcento de la rusa literaturo, kiu havigis nombrajn majstroverkojn al la romana ĝenro, speciale en la realisma stilo: Anna Karenina de Lev Tolstoj (1873-1877), Patroj kaj filoj de Ivan Turgenev (1862), Oblomov de Ivan Gonĉarov (1858). Elstaras la romana verkaro de Fjodor Dostojevskij kiel, por ekzemplo, la romano La fratoj Karamazov, kiu pro kelkaj aspektoj povas esti rilatita kun tiu movado.[40]
En la 19-a jarcento estas kiam la merkato de la romano estas separata en "alta" kaj "malalta" produktado. La nova alta produktado povas esti vidata kiel reproduktado de naciaj tradicioj, dum la romana ĝenro anstataŭis la poezion kiel privilegia esprimilo de la nacia konscio, tio estas, oni serĉis la kreadon de korpuso de naciaj literaturoj. Estas menciendaj kiel por ekzemplo The Scarlet Letter de Nathaniel Hawthorne (Usono, 1850), Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin (Rusio, 1823-1831), Mi estas kato de Natsume Sôseki (Japanio, 1905), Memórias póstumas de Brás Cubas de Machado de Assis (Brazilo, 1881) kaj La morto de Aleksandros Papadiamantis (Grekio, 1903).
La malalta produktado, helpita de la kresko de la legopova legantaro, organiziĝis ĉefe en ĝenroj laŭ skemo derivata de la gamo de ĝenroj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kvankam tiam okazis la nasko de du novaj popularaj romanaj ĝenroj: nome la krimromano de Wilkie Collins kaj Edgar Allan Poe kaj la romano de sciencfikcio de Julio Verne kaj H. G. Wells.[41][42]
Per tiu separo en la produktado la romano pruvis, ke estis rimedo por komunikado kaj intima (la romanoj estas legeblaj private dum la ludado de teatraĵoj estas ĉiam publika okazaĵo) kaj publika (la romanoj estas publikigataj kaj tiel ili iĝas io kiu tuŝas la publikon, eĉ la tutan nacion, kaj ties vivajn interesojn), nome rimedo de persona vidpunkto kiu povas tuŝi la tutan homaron. Novaj formoj de interagado inter la aŭtoroj kaj la publiko montris tiujn disvolvigojn: la romanistoj faris publikajn legadojn kaj prelegojn, ricevis prestiĝajn premiojn, akceptis intervjuojn en amaskomunikiloj, partoprenis en sociaj kaj politikaj eventoj kaj iel agadis kiel la konscio de nacio. Tiu koncepto de la romanisto kiel publika figuro aperis laŭlonge de la dua duono de la 19-a jarcento kaj akceliĝos dum la 20-a jarcento.
La komenco de la 20-a jarcento estis riĉa en ŝanĝoj kiuj tuŝos la ĉiutagan vivon de la personoj kaj sekve ankaŭ de la romano. La naskiĝo de la psikoanalizo, de la logiko de Wittgenstein kaj Russell, kaj de la relativismo kaj la avancoj de la lingvistiko okazigis, ke ankaŭ la rakonta tekniko klopodis ĝisdatiĝi al tiu nova epoko. Ankaŭ la apero de la avangardoj en la plastikaj artoj kaj la universalaj katastrofoj de la du mondmilitoj, ludis gravan rolon en la novigo de la formo de la romanoj de la 20-a jarcento. Aliflanke, la produktado de romanoj kaj la aŭtoroj kiuj dediĉas sin al la verkado de romanoj en tiu jarcentoj tiom kreskiĝis, kaj montriĝis en tiom variaj versioj, ke ajna klopodo de ĝenerala klasigo rezultus malsufiĉa.
Unu de la unuaj karakteroj observeblaj en la moderna romanaro estas la influo de la psikoanalizo. Ĉirkaŭ fino de la 19-a jarcento, nombraj romanoj klopodis disvolvigi psikologian analizon de ĝiaj roluloj. Kelkaj ekzemploj estas la malfruaj noveloj de Guy de Maupassant, Romain Rolland, Paul Bourget, Colette kaj D.H. Lawrence. La intrigoj, la priskriboj de loko kaj, malpligrave la socia studado, pasis al duaranga nivelo. Henry James enkondukis suplementan aspekton kiu iĝos centra en la studo de la historio de la romano: nome la stilo iĝis la plej taŭga rimedo por montri la psikologian universon de la roluloj. La deziro plie alproksimiĝo plej eble al la interna vivo de tiuj faris, ke oni disvolvigu la teknikon de la interna monologo, kiel ekzemple ĉe La leŭtenanto Güstel, de Arthur Schnitzler (1901), Uliso de James Joyce (1922), La stepa lupo de Hermann Hesse (1927) kaj La ondoj de Virginia Woolf (1931). Nemalmenciindas One Flew Over the Cuckoo's Nest de Ken Kesey (1962), Gravity's Rainbow de Thomas Pynchon (1973), kaj Bataloklubo de Chuck Palahniuk (1996) simile akiris kultan statuson inter sinsekvaj generacioj (ĉi-lasta ne sen la helpo de la filmo kiu kolektis la materialon).
Aliflanke, en la 20-a jarcento montriĝis ankaŭ reveno al realismo pere de viena romanaro, per kiu oni klopodis rekuperi la projekton realisman de Balzac por konstrui romanon plurvoĉan kiu montru ĉiujn aspektojn de epoko. Tiukadre aperis verkoj kiel Homo sen ecoj de Robert Musil (publikigita nur postmorte en 1943 kiel "Der Mann ohne Eigenschaften")[43] kaj Die Schlafwandler (La somnambuloj) de Hermann Broch (1928-1931). Tiuj du romanoj inkludas longegajn partojn de meditado kaj filozofiaj komentarioj kiuj klarigas la alegorian nivelon de la verko. En la tria parto de La somnambuloj, Broch plilongigas la horizonton de la romano pere de la supermetado de diferencaj stiloj kaj formatoj: rakontado, meditado, membiografio ktp.
Oni povas trovi tiun realismajn klopodojn en aliaj tiamaj romanoj kun vienaj agadoj kaj etosoj, kiel ĉe la verkoj de: (Arthur Schnitzler, Heimito von Doderer, Joseph Roth) kaj plej ofte ĉe aliaj aŭtoroj en germana lingvo kiel ĉe Thomas Mann, kiu analizas la grandajn problemojn siatempajn, fundamente la milito kaj la spirita krizo en Eŭropo pere de verkoj kiel La magia monto, kaj ankaŭ ĉe Alfred Döblin kaj Elías Canetti, kaj aliflanke la franca Roger Martin du Gard en Les Thibault (1922-1929) kaj la usonano John Dos Passos, en lia trilogio U.S.A. (1930-1936).[44]
La serĉado kaj la eksperimentado estas du aliaj faktoroj de la romano en tiu jarcento. Jam komence, kaj ebla antaŭe, naskiĝis la eksperimenta romano. En tiu momento la romano estis ĝenro kaj konata kaj respektata, almenaŭ en ĝiaj plej altnivelaj esprimoj (nome la "klasikaĵoj") kaj kun la nova jarcento ĝi montris turnon al la relativeco kaj la individueco: la diferenco inter bonaj kaj malbonaj roluloj svagiĝis, la intrigo ofte malaperis, ne ekzistis necese rilato inter la loka reprezento kaj la medio, la itinero kronologia estis anstataŭita per rompo de la tempofluo kaj naskiĝis nova rilato inter la tempo kaj la intrigo.
Pere de A la recherche du temps perdu de Marcel Proust kaj la Uliso de James Joyce, la koncepto de la romano kiel universo finfine trovas sian celon.[45][46] Iel temas ankaŭ pri pluigo de la romano de psikologia analizo. Tiuj du romanoj same havas la partikularecon proponi originan alrigardon de la tempo: nome la cikla tempo de la memoro en Proust, la tempo de unusola tago plilongigita senfine de Joyce, kaj poste ankaŭ de multaj aliaj. Tiukadre, tiuj romanoj markis elrompon disde la koncepto tradicia de la tempo en la romano, kiu estis inspirita en la historio. Tiukadre oni povas ankaŭ alproksimigi la verkon de Joyce kun tiu de la angla aŭtorino Virginia Woolf kaj kun tiu de la usona William Faulkner.
La eniro de modernismo kaj humanismo en la okcidenta filozofio, same kiel la ŝokego okazigita de la du sinsekvaj mondmilitoj okazigis siavice radikalajn ŝanĝojn en la koncepto kaj konstrumaniero de la romanoj. La historioj fariĝis pli personecaj, pli nerealaj kaj pli formalaj. La verkisto estas antaŭ fundamenta konflikto, ĉu verki unuflanke objektive, kaj aliflanke ĉu transmiti personecan kaj subjektivan esperton. Pro tio en la romanaro de komenco de la 20-a jarcento estas hegemonio de la angoro kaj la dubo. La ekzistadisma romano de kiu Søren Kierkegaard estas konsiderata tuja pioniro per romanoj kiel Taglibro de deloganto (Forførerens Dagbog) estas klara ekzemplo de tio. Alia de la novigaj aspektoj de la literaturo de komenco de la 20-a jarcento estas la novelo karakterizita de imagopovo kaj ombreca kaj groteska, ĉefe kiel ĉe la noveloj de Franz Kafka, ankaŭ de ekzistadisma tono, kiel La Proceso kaj La Metamorfozo.[47]
Speciale en la 1930-aj jaroj oni povas trovi diversajn romanojn de ekzistadismaj nuancoj. Tiuj romanoj estas rakontitaj en unua persono, kvazaŭ ili estus taglibro, kaj la plej oftaj temoj estas la angoro, la soleco, la serĉo de senco por la ekzistado kaj la komunika malfacileco. Tiuj aŭtoroj estas ĝenerale heredantoj de la stilo de Dostojevskij, kaj ties plej reprezenta verko estas La Naŭzo de Jean-Paul Sartre. Aliaj elstaraj ekzistadismaj verkistoj estas Albert Camus, vidu specife La fremdulo, kies minimumisma stilo metas lin en rekta kontrasto kun Sartre, Knut Hamsun, Louis-Ferdinand Céline, Dino Buzzati, Cesare Pavese kaj la absurdisma romano de Boris Vian. Ankaŭ la japana postmilita romano kunhavas similaĵojn kun la ekzistadismo, kiel observeblas en verkistoj kiel Yukio Mishima, Yasunari Kawabata, Kōbō Abe kaj Kenzaburō Ōe.
La tragedia dimensio de la historio de la 20-a jarcento estas klare montrita en la literatura de la epoko. La rakontoj aŭ atestoj de tiuj kiuj batalis en ambaŭ mondmilitoj, de ekzilitoj kaj de tiuj kiuj fuĝis el koncentrejo klopodis fronti tiujn tragediajn spertojn kaj registri ilin por ĉiam en la memoro de la homaro. Ĉio tio havis konsekvencojn en la formo de la romano, ĉar aperis granda kvanto de rakontoj kiuj ne estas tute fikcio, sed kiuj uzas teknikojn kaj formaton de romano, kiel povas esti En okcidento nenio nova (Erich Maria Remarque, 1929) Se tio estas homo (Primo Levi, 1947), La nokto (Elie Wiesel, 1958) La homa specio (Robert Antelme, 1947) kaj Sensorteco (Imre Kertész, 1975). Tiu tipo de romano influos poste aliajn membiografiajn romanojn de verkistoj kiel Georges Perec kaj Marguerite Duras.
Ankaŭ en la 20-a jarcento, aperis la distopio aŭ kontraŭutopio. En tiuj romanoj la politika dimensio estas esenca, kaj priskribas mondon lasitan al la arbitreco de diktaturo. Inter la plej elstaraj romanoj tiukadre estas La Proceso de Franz Kafka, 1984 de George Orwell, Brava Nova Mondo de Aldous Huxley, kaj Ni de Jevgenij Zamjatin.
La ofertoj de identigo, kiuj estas specife orientita al la maskla sekso, estas komparitaj al epokaj dezajnoj fare de inaj verkistoj de la 20-a jarcento: Virginia Woolf, Simone de Beauvoir, Doris Lessing, Elfriede Jelinek faris feminisman seksan politikon. La kampo estas sendube pli kompleksa ol tiu de simpla konfrontiĝo. Alproprigoj de seksismaj viraj modeloj de virineco vastigis la gamon de elektoj en la lastaj jaroj. Provoke fortaj heroinoj de malpeza literaturo atingis kultan statuson inter inaj legantoj [48].
La plej gravaj sociaj procezoj de la 20-a jarcento estis reflektitaj per kaj en romanoj, ekzemple la seksa revolucio. D.H. Lawrence riskis cenzuron kun Lady Chatterley's Lover, publikigita en Italio en 1928, kaj en Britio nur en 1960. Henry Miller kreis ekvivalentan skandalon kun Tropic of Cancer (1934) en Usono. La erotika romano Histoire d'O de Anne Desclos (1954) kaj Lolita de Vladimir Nabokov (1955) ĝis Les Particules élémentaires de Michel Houellebecq (1998) estas rakontoj de malobeo kiam la romano repoziciigas publikon vid-al-vide de sekseco.
Krimo kaj delikteco dominas la romanon de la 20-a kaj 21-a jarcentoj en sia propra ĝenro de detektiva fikcio. Krimo disvolviĝas kiel temo tiomgrade ke la realeco de modernaj, tre organizitaj socioj estas pridubita de privata perspektivo. La leĝrompinto staras antaŭ la tribunalo kiel individuo, la viktimoj estas ĉefe trafitaj private. La aŭtoritato de la detektivo aŭ inspektisto formas la interfacon inter publika instituciigo (kaj senpotencigo, la inspektisto esploras, li juĝas kiel privata persono en la plej bona kazo) kaj privata kontraŭvido de realeco. La suspensfilmoj de Patricia Highsmith transformis krimfikcion en novan lokaĵon de psikologia observado. New York Trilogio de Paul Auster (1985-1986) esploris la bagatela kampo de eksperimenta postmodernismo.
La plej gravaj politikaj konfliktoj implikis romanverkistojn de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La lada tambureto de Günter Grass (1959) kaj Catch-22 de Joseph Heller (1961) estis dediĉitaj al Dua Mondmilito. La Malvarma Milito difinis modernajn spionajn romanojn. La politika vekiĝo de Latinameriko manifestiĝis kun taĉmento de latin-amerikaj avangardaj aŭtoroj de Julio Cortázar, Mario Vargas Llosa ĝis Gabriel García Márquez. Magia realismo iĝis markostampo de la engaĝiĝo de latin-amerikaj verkistoj kun realeco. La teroristaj atakoj de la 11-a de septembro 2001 trovis vastan literaturan esprimon. In the Shadow of No Towers (2004) de Art Spiegelman estas unu el la plej interesaj limtransirejoj kun la demandoj, kiujn la aŭtoro de la grafika romano kontraŭbatalas kun la kolektiva realeco de la bildoj.
Preter realo kaj ĝia arta transformo, la alternativaj mondoj de fantazio kaj sciencfikcio komenciĝas. Kun fantazio, la limoj inter romano, rolludo kaj esotera mitfarado malklariĝas. En la centro de tiu produktado stariĝis kiel literatura klasikaĵo, La Mastro de l' Ringoj de J. R. R. Tolkien (1954/55), romano en kiu origine ĉefe junaj legantoj troviĝis en mita konflikto inter arkaikaj kulturoj de la prahistorio kun pruntoj el Beowulf, La Edda (proza kaj poezia) kaj la arturiaj epopeoj.
Kompare kun fantazio, sciencfikcio evoluigis amplekson kiu estas specife ligita historie kaj space al la mondo de siaj legantoj sen iĝi alirebla. Jules Verne kreis la klasikaĵojn de 19-ajarcenta produktado kiu ludis kun teknologio kaj scienco. Brave New World de Aldous Huxley (1932) kaj tiu de George Orwell 1984 dizajnis la perspektivojn pri kio estas teknike realigebla kun politikaj avertoj. Stanisław Lem, Isaac Asimov, kaj Arthur C. Clarke iĝis la klasikaj verkistoj de pli eksperimenta sciencfikcio kiu temigis la interagadon de homoj kaj maŝinoj. (Post-)apokalipsaj fantazioj venis en la ĝenron kun la Orient-Okcidenta konfrontiĝo kaj la atomminaco. Virtualaj realaĵoj populariĝis en la lastaj jaroj - interreto kaj la kolektiva uzado de amaskomunikilare perata sperto kreis novajn temojn ĉi tie. Neuromancer (el la Sprawl trilogy) de William Gibson (1984) estas unu el la klasikaĵoj en tiu ĉi kampo nuntempe.
La latinamerika bum (hispane Boom Latinoamericano) estis literatura movado aperinta en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam la verkoj de grupo da sufiĉe junaj latinamerikaj romanistoj ekfamiĝis en Eŭropo kaj tra la tuta mondo.[49] Oni plej ofte asocias la bum al Julio Cortázar el Argentino, Carlos Fuentes el Meksiko, Mario Vargas Llosa el Peruo kaj Gabriel García Márquez el Kolombio. La pinta momento de la bum estis en 1967, per la tutmonda sukceso mundial de la romano Cent jaroj da soleco, de García Márquez, kaj la atribuo de Nobel-premio pri literaturo al la gvatemala Miguel Ángel Asturias.[50] Poste, ankaŭ aliaj du el tiuj verkistoj ricevis la saman premion: nome García Márquez en 1982 kaj Mario Vargas Llosa en 2010.
Grava evoluo en ĉi tiu jarcento estis romanoj publikigitaj kiel elektronikaj libroj, kaj la kresko de interreta fikcio, kiu estas havebla ĉefe aŭ sole en la Interreto. Ofta tipo estas la interreta serialo : male al la plej multaj modernaj romanoj, retfikciaj romanoj estas ofte publikigitaj en partoj dum tempo. Bitlibroj ofte estas publikigitaj samtempe kun la surpapere presaĵa versio. Aŭdlibroj (registraĵo de librolegado) ankaŭ fariĝis oftaj ĉi-jarcente.
Alia netradicia formato, populara en la 21-a jarcento, estas la grafika romano. Tamen, kvankam grafika romano povas esti "fikcia rakonto kiu estas prezentita en bildstrioformato kaj publikigita kiel libro", ĝi ankaŭ povas rilati al nefikcio kaj kolektoj de mallongaj verkoj. Dum la esprimo grafika romano estis elpensita en la 1960-aj jaroj ekzistis antaŭuloj en la 19-a jarcento. La verkinto John Updike, kiam li parolis al la Bristola Literatura Societo en 1969, pri "La morto de la romano", deklaris ke li vidis "neniun internan kialon kial talenta artisto eble ne ekestas kaj kreos bildstriromanon. ĉefverko". Populara japana versio de la grafika romano povas esti trovita en Mangao, kaj tiaj verkoj de fikcio povas esti publikigitaj en retaj versioj.
Aŭdlibroj estas haveblaj ekde la 1930-aj jaroj en lernejoj kaj publikaj bibliotekoj, kaj laŭ pli malgranda mezuro en muzikbutikoj. Ekde la 1980-aj jaroj ĉi tiu rimedo fariĝis pli vaste havebla, inkluzive de pli lastatempe rete [51].
Reta fikcio estas aparte populara en Ĉinio, same kiel en Sud-Koreio. Reta literaturo kiel ekzemple retfikcio ene de Ĉinio havas pli ol 500 milionojn da legantoj [52], tial reta literaturo en Ĉinio ludas multe pli gravan rolon ol en Usono kaj la cetero de la mondo. La plej multaj libroj estas haveblaj rete, kie la plej popularaj romanoj trovas milionojn da legantoj. Ekzemplo donita, aktuale al 2015, Joara estas la plej granda interreta romanplatformo de Sud-Koreio kun 140,000 verkistoj, kun mezumo de 2,400 serialoj plueldonitaj ĉiutage, 420,000 verkaĵoj haveblaj kaj membraro de pli ol unu miliono. Ĉar la uzantoj de Joara havas preskaŭ la saman seksproporcion, kaj fantaziaj kaj enamiĝromanoj de ĝenrofikcio estas tre popularaj [53].
La evoluo de elektronikaj libroj kaj retromanoj kaŭzis rapidan vastiĝon de memeldonitaj verkoj en la lastaj jaroj. Kelkaj verkistoj kiuj memeldonas povas gajni pli da mono ol helpite de tradicia eldonisto. Sed malgraŭ la noveco have havebleco de cifereca amaskomunikilaro, presaĵo restas "la plej populara libroformato inter usonaj konsumantoj, kun pli ol 60 procentoj de plenkreskuloj kiu legas presaĵlibron" [54].
Ekde la 2000-aj jaroj, konkurantaj "ne-romanaj" formoj de rakonto, kiel ekzemple nefikcia rakonto, konfeso, intimaj tekstoj, havis kreskantan sukceson kune kun la romano.
Oni povas proponi plurajn kialojn:
Konsiderante ĉi tiu malŝato, oni ne povas ekskludi, ke la romano jam spertis, kiel la reganta formo de literatura esprimo, sian oran epokon kaj ke ĝi nun estas en malkresko.
Tamen, ĉi tiu deklaro devas esti kvalifikita, des pli se oni rigardas popularajn ĝenrojn kiel sciencfikcio aŭ fantazio, kiuj daŭre allogas legantojn kaj publikon. La entuziasmo por ĉi tiuj romantikaj verkoj, kiel Ludo de Tronoj, estas nekontestebla. Ĉi tiuj plej venditaj romanoj ofte finas esti adaptitaj por la ekrano, kiel estas la kazo de The Expanse aŭ The Witcher. Tiel, romanoj adaptitaj al kino aŭ en televidaj serioj vidas sian vendon pligrandiĝi tre signife. La detektiva rakonto ankaŭ ĝuas kreskantan sukceson.
La plej multajn romanojn karakterizas jenaj ecoj, tamen eblas esceptoj:
Membiografia romano estas formo de romano kiu uzas memfikciajn teknikojn, aŭ la kunigon de membiografiaj kaj fikciaj elementoj. La literatura tekniko estas distingita el membiografio aŭ memoro pere de la postulo esti fikcio. Nomoj kaj lokoj estas ofte ŝanĝitaj kaj okazaĵoj estis rekreitaj por fari ilin pli spektaklaj sed la historio ankoraŭ portas similon al la vivo de la aŭtoro.
Historia romano estas rakonta subĝenro ekinta dum la Romantisma epoko komence de la 19-a jarcento, sed tre vigla dum la tuta 20-a jarcento. Laŭ Georg Lukács historia romano estas tiu, kiu celas proponi verecan version de historia epoko preferinde malproksima tiele ke ŝajnu reala mondospegulo kaj kutima imago de moroj kaj idearo. En tiu tipo de romanoj uzindas vera faktaro kvankam la ĉefroluloj estu fikciaj. Pro tio la historia romano petas de la aŭtoro dokumentan kaj konan sciigon, ĉar alimaniere la romano iĝus aventura romano, alia tipo kie historio estas nur preteksto por agado. Tio okazas ekzemple en la plej granda parto de la romanaro de Aleksandro Dumas. Estas du faktoroj kiuj pliigas la historiecon de la historia romano, nome la malproksimeco de la historia epoko en kiuj okazas la agado kaj la proporcio de historia enhavo. Tiel romano pri agado okazinta dum la Romia Imperio estas ĝenerale konsiderita "pli" historia ol romano pri agado okazinta en epoko nur duonjarcento reen. Simile, ĉar historia romano enhavas materialon elprenitan el la historia realo kaj el la literatura fikcio, ju pli da proporcio de tio unua des pli da historieco en la rezulto. Krome se la historia materialo temas pri batalo, milito, reĝovivo ktp., ĝenerale la romano estas konsiderata pli "historia" ol ĉe romanoj kie aperas nur la ĉiutaga vivo de epoko sen multaj aludoj al historia okazaĵoj. Kritikistoj fakte polemikas pri tiuj ĝeneralaj aferoj kaj pri la partikularaj romanoj.
Psikologia romano aŭ romano de psikologia analizo, konata ankaŭ kiel psikologia realismo, estas tipo de romano, nome fikcia verko en prozo kiu emfazas la internan roluligon de la roluloj, ties motivojn, cirkonstancojn kaj internajn agojn kiuj naskiĝas kaj disvolviĝas el la eksteraj agoj.
La leterromano estas unu de la formoj de la literatura subĝenro romano, apartenanta siavice al la ĝenrego rakonto aŭ epiko. Tamen estas nek dialogoj nek rakontoj, sed nur leteroj. Povas esti rakontisto ekstera al la leteroj. Ĉiuokaze, la protagonisto, nura aŭ opa, estas fikcia kaj esprimas sin skribe pere de leteroj al dua aŭ duaj personoj kiuj siavice direktas sin al la unua leterverkisto, per de kio foje oni rakontas aŭ aldonas dialogojn ene de la leteroj, sed ĉiam el persona kriterio aŭ vidpunkto, diferenca el tiuj de aliaj roluloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.