From Wikipedia, the free encyclopedia
Ken Kesey (La Junta (Kolorado), 17-an de septembro 1935 – Eugene (Oregono), 10-an de novembro 2001) estis usona verkisto kiu ludis elstaran rolon en la ekesto de la kontraŭkulturo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj en Usono.
Ken Kesey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ken Kesey | ||
Naskiĝo | 17-an de septembro 1935 en La Junta | |
Morto | 10-an de novembro 2001 (66-jaraĝa) en Sacred Heart Medical Center University District | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Hepata kancero vd | |
Tombo | Kesey Family Farm Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Springfield vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Oregono Universitato Stanford Springfield High School (en) vd | |
Familio | ||
Patro | Fred Alvin Kesey (en) vd | |
Patrino | Geneva Wilma Smith (en) vd | |
Infanoj | Sunshine Kesey (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo eseisto romanisto luktisto vd | |
Laborkampo | Literaturo kaj postmoderna literaturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Unu Flugis super la Kukola Nesto ❦ Sometimes a Great Notion vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kesey havis tipan junaĝon de la model-usonano: li trapasis kristanan edukadon, bone progresis en la lernejo per luktado kaj havis belegan universitatan karieron en la antaŭvido. Li efektive iris al la Stanford-universitato, kie li travivis sperton kiu radikale ŝanĝus lian vivon. Por perlabori monon li kunlaboris en esploro de la fakultato psikologio ĉe kiu oni testis la efikojn de la uzado de drogoj (i.a. LSD kaj meskalino). Drogoj fariĝus revenanta fenomeno en la vivo de Kesey kaj li decidis fariĝi verkisto. Por gajni la porvivon li fariĝis salongardisto de psikiatria sekcio de loka hospitalo, kio inspiris lin verki sian unuan romanon One Flew Over the Cuckoo's Nest (1962).
Por la verkado de sia dua libro Kesey transloĝiĝis al La Honda en Kalifornio. Tie li verkis la romanon Sometimes a Great Notion (1964), pri la kontrasto inter la tipa individuismo de la usona okcidenta marbordo kaj la intelektismo de la orienta marbordo. Ke Kesey estis allogita de la unua montriĝis el la festoj kiujn li organizis. Tiuj havis tre propran karakteron kun psikedeliaj efikoj kiel lumspektakloj, fluoreska farbo kaj la uzado de LSD. Sufiĉe ironie Kesey tial nomis tiujn feston Acid Tests. Grupo kiu regule aperis estis The Warlocks. Pliposte ĝi akiris grandan konatecon kiel Grateful Dead.
En 1964 Kesey kun amikoj - kiuj nomis sin Merry Pranksters - organizis vojaĝon al Novjorko kiu famiĝus. Neal Cassady kaj Kesey laŭvice stiris aŭtobuson kiu aspektis bizare kaj alvenis en la plej strangaj lokoj. La aŭtobuso fariĝis simbola por la nova kontraŭkulturo en Usono. La aŭtobuso kun la nomo 'Furthur' kaj la tipaj Merry Prankster-artesprimoj fariĝis la simbolo de la renoviĝo kaj de la ali-esto ol la "cetero": "Are you on or off the bus?" fariĝis la slogano. Grandaj partoj de la vojaĝo estis registritaj sur filmo, kiu pliposte estis uzata dum la de Kesey organizitaj festoj. En Novjorko Kesey konatiĝis kun aliaj korifeoj de la Beat-generacio: ekzemple Jack Kerouac, Allen Ginsberg kaj Timothy Leary.
Intertempe la aŭtoritatoj interesiĝis en la reprezentantoj de la 'nova tempo' kaj Kesey estis arestita pro la uzo de mariĥuano. Post liberiĝo el la prizono Kesey foriris al Pleasant Hill (Oregono) por dediĉi sin al sia familio. Nur en 1992 aperis lian trian romanon Sailor Song, kvankam li tamen publikigis pli etajn verkojn.
En 2001 Kesey mortis je 66-jaraĝo pro la sekvoj de hepato-kancero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.