Lucio Apuleo aŭ Apulejo - latine Lucius Apuleius, naskiĝis ĉirkaŭ 125, mortis en 164 - estis romia filozofo kaj verkisto de satiroj. Li naskiĝis en urbo Madaŭro, en Numidio (hodiaŭe Alĝerio), kaj estis grava personaĵo de sia epoka platona literaturo, retoriko kaj de filozofio.
Apuleo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 125 en M'Daourouch | |
Morto | 164 en Kartago | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | nekonata valoro vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto retorikisto romanisto filozofo kuracisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La ora azeno ❦ Apologia vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
Li estis edukita en Kartago kaj Ateno, li vojaĝis tra Mediteraneo, studante ritojn de inico kaj kultojn. Li bone konis la grekajn kaj latinajn verkistojn, li instruis retorikon en Romo antaŭ reveni al Afriko kie li edziĝis al riĉa vidvino.
Verkoj
Pro opozicio de edzina familio li verkis Apologion (173), specon de autobiografio. Li verkis ankaŭ multajn malsamajn poemojn kaj trataktojn, el tiuj Floridan, kolektanton de elokvenciaj verkoj, sed lia plej konata verko estas "La ora azeno", prozaĵo en 11 libroj kiun komence li nomis "Metamorfozoj". Ĝi estas la aventuroj de junulo Lucio, kiu estis transformita per magio en azenon kaj kiu nur reiĝis al homa formo per interveno de Izisa, al kies servo li konsakriĝis. La epizodo plej grava de tiu verko, la nura romanco el Antikveco kiu alvenis al nia erao, estas la bela fabelo pri Eroso kaj Psiĥa, kiun oni eblas interpreti kiel alegorion je mistika unio.
En Esperanto aperis
- Amoro kaj Psiĥe (tradukis Emil Pfeffer, 1910, reeldono en 1924 ĉe eldonejo Fonto.
- En Antologio Latina, volumo 4, paĝoj 226 ĝis inkluzive 283 temas pri Apulejo.
- Antologio Latina, vol. 4, paĝoj 228-268 estas eroj el la romano Metamorfozoj, paĝoj 268-281 temas pri lia Apologio, paĝoj 281-283 pri lia Pri la Dio de Sokrato
Recenzoj
Pri Amoro kaj Psiĥe
|
|
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.