aŭstria verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann BROCH (naskiĝinta en la 1-a de novembro 1886 en Wien, mortinta en la 30-a de majo 1951 en New Haven) estis aŭstra verkisto, konsiderata unu el la gravuloj de la modernismo en literaturo. Per lia triparta verko Die Schlafwandler li kontribuis grave al la eseigo/pliseriozigo de romanoj same kiel Robert Musil, Otto Flake kaj Robert Müller. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.
Hermann Broch | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hermann Broch, 1909 | |||||
Persona informo | |||||
Hermann Broch | |||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1886 en Vieno | ||||
Morto | 30-an de majo 1951 (64-jaraĝa) en New Haven | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Ea von Allesch (en) Annemarie Meier-Graefe (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto prozisto filozofo dramaturgo eseisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Death of Virgil vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antaŭ la decido studi matematikon, filozofion kaj psikologion li laboris (post inĝenieraj studoj) de 1907-27 kiel helpdirektoro ĉe la patra ŝpinaĵfabriko Teesdorf. Studante li inspiritis de la rondo Wiener Kreis, pri kies senespero koncerne la homan ekziston li tamen miris. Sian konservativan kulturkritikon Broch formulis jam tre frue, i.a. en la konata insbruka ekspresionisma organo Der Brenner (fondita de Ludwig von Ficker). Tie aperis en 1913 mallongaj eseoj pri Thomas Mann, Karl Kraus kaj Immanuel Kant.
La teorio de Broch pri la burĝa disfalo de valoroj post la moderntempa nuligo de religiaj kaj sociaj ligoj bone senteblas ĉe la triparta verko Die Schlafwandler. Ĝiaj tri romanaj partoj havas la titolojn Pasedow oder Die Romantik, Esch oder Die Anarchie kaj Huguenau oder Die Sachlichkeit (1931/32). Ludante en industria pejzaĝo inter Köln kaj Mannheim la somnambulismemo (=titolo) signifas la duontrancan staton de la figuroj inter realeco kaj komenciĝanta utopio. La intrigo (kiu pasas inter 1888-1918) ĉiam interrompatas per klarigaj teoriaj alineoj por dokumenti la perdon de valoroj. Laŭforme Broch imitas similaĵojn de ĉe la verkistoj Alfred Döblin, John Dos Passos, James Joyce aŭ André Gide, donante pro novaj kaj pli kompleksaj realecoj en la ĉirkaŭanta medio socia novajn strukturojn al la romano. Influa estis ankaŭ lia legado de Theorie des Romans (1916) de Georg Lukács kun la ĉefa ideo pri transcendenta senhejmeco de la burĝa mondo. La broch-aĵoj tamen diferencas de la eseo-stilo de Robert Musil danke al strikta partigo de rakontaj kaj teoriaj tekstopartoj.
En 1933 Broch publikigis en la renomita Neue Rundschau de la berlina S.Fischer-eldonejo la novelojn Die Heimkehr kaj Eine leichte Enttäuschung. Post la potencakiro de Adolf Hitler en januaro de 1933 li mallongan tempon ŝanĝis la fokuson al la politika publikigado kontraŭnaziisma kaj favore al Homaj rajtoj. Post la rezolucio farita fare de la Ligo de Nacioj en 1936/37 li interŝanĝis plurajn leterojn kun gravuloj kiel Albert Einstein aŭ Thomas Mann. Dum Anschluss li malliberigitis pro suspekto de opozicia agado. La saman jaron ankoraŭ li sukcesis fuĝi tra Skotlando Usonon kun la helpo de James Joyce, Mann kaj Einstein, kie li deĵoris kiel docento ĉe la altlernejoj Princeton University kaj Yale University. Pro la aĉaĵoj nacisocialismaj Broch rekomencis en Usono la studojn pri la psikologio de homaj amasoj, kiujn li en la 1918-a jaro skize jam ekigis (en Die Straße). Ĉefe inter 1939-43 faritis tiaj analizoj kaj aperis nur en 1959 sub la titolo Massenpsychologie.
Apartenas al liaj malfruaj verkoj ankaŭ Der Tod des Vergil (1945), kiu sub la formo de interna monologo temigas la centriĝon de la mortonta romia verkisto pri la temoj "la mio" kaj "baldaŭa forpaso". Poezieco kaj ekkompreno de homaj faktoroj tie ĉi iĝas sinonimo kaj oni cedas al la verkisto la rolon de kreanto de simbola mitologiisto kaj sencdonanto. La 11 ĉapitroj de la novela romano Die Schuldlosen (1950) kun la majstraj prozaĵoj Erzählung der Magd Zerline kaj de Der verlorene Sohn ludas en tempospaco inter 1918-33. Ankaŭ tie ĉi Broch esploras la sociajn antaŭkondiĉojn kiuj ebligis la ekfloron de la nazioj en Germanlando. Lia lasta, nefinita, romano eldonitis postmorte sub la titolo Bergroman (4 volumoj, 1969; la unua parto sub Die Verzauberung). Tie ĉi li priskribis la alvenon de totalitarismo en vilaĝon ŝajne idiliecan.
Li krome publikigis la dramon Die Entsühnung (1933) kaj la kultur- kaj literaturhistorie gravan eseon Logik einer zerfallenen Welt (1930), Das Böse im Wertsystem der Kunst (1933), James Joyce und die Gegenwart (1936) kaj Hofmannsthal und seine Zeit (postmorte, 1955). En la laste menciita verko li nomis la etoson en Vieno je la komenco de la 20-a jarcento gaja apokalipso kaj formulas denove la teorion pri valormanka epoko inter 1870-90.
La lastan tempon Broch iĝis modelo por tre diversaj aŭtoroj kiel Carlos Fuentes, Milan Kundera, Susan Sontag kaj Barbara Frischmuth.
Köster, Thomas: "Broch", en: Microsoft Encarta 2007, 2006 (DVD)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.