From Wikipedia, the free encyclopedia
Satirikono estas latinlingva verko de fikcio supozeble verkita de Gajo Petronio, kvankam la manuskripta tradicio identigas la aŭtoron kiel iu Titus Petronius. La Satirikono estas ekzemplo de Menipa satiro, kiu estas tre diferenca el la formala versa satiro de Juvenalo aŭ Horacio. La verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prosimetro); seriozaj kaj komikaj elementoj; kaj erotaj kaj dekadencaj fragmentoj. Same kiel ĉe la Metamorfozoj (nomata ankaŭ La ora azeno) de Apuleo, klasikaj fakuloj ofte priskribas ĝin kiel angle Roman novel ("Romia romano"), sen subkompreni necese kontinuecon kun la moderna literatura formo. [1] Petronio verkis komikan romanon pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. Kvankam la teksto estas perdita en multaj partoj: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.
Satyricon | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Petronio | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Menippean satire • erotiko | ||||
| |||||
La survivintaj partoj de la teksto detalas la misaventurojn de la rakontanto, Encolpius, kaj de lia amanto, bela deksesjarulo servisto nome Giton. Tra la tuta romano, Encolpius suferas malfacilaĵojn reteni la fidelon de sia amanto ĉar li estas konstante allogata de aliuloj. La amiko de Encolpius nome Ascyltus (kiu ŝajne estis en rilato kun Encolpius) estas alia ĉefa rolulo.
Ĝi estas unu el du plej etendaj atestoj en Roma romanaro (el kiuj la nura alia estas la Metamorfozoj de Apuleo, kiu montras gravajn diferencojn laŭ stilo kaj enhavo). Satirikono estas konsiderata ankaŭ kiel utila montro por la rekonstruado pri kiel vivis malaltaj tavoloj aŭ klasoj dum la komenco de la Romia Imperio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.