albana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ismail Kadare (naskiĝis la 28-an de januaro 1936 en Gjirokastra, mortis la 1-an de julio 2024 en Tirano) estis internacie la plej konata albana verkisto[1], konata pro siaj romanoj, kvankam li unue estis konata pro liaj poemaroj. Verkoj liaj estis publikigitaj en 45 lingvoj interalie en Esperanto. Li ankaŭ estis albana politikisto kaj akademiano.
Kadare studis literaturon ĉe la Universitato de Tirano kaj ĉe la Instituto Maksim Gorkij de literaturo en Moskvo. En 1960, la rompo kun Sovetunio devigis lin reveni al Albanio kie li komencis karieron kiel ĵurnalisto. En 1967, Albanio lanĉis sian Kulturan Revolucion; la reĝimo devigas verkistojn vivi en la kamparo, renkontante la homojn. Kadare tiel pasigis du jarojn en Berat , en la suda montaro, de 1967 ĝis 1969. Malfavorante liajn subfosajn skribaĵojn, konceptitajn kiel rondira kritiko de la reĝimo de Enver Hoĝa, li finfine estis devigita eldoni siajn romanojn eksterlande. Sentante sin minacata, li elmigris al Francio kie li akiris azilon en 1990.
Li komencis verki junege meze de la 1950-aj jaroj. LIa debuta romano estis La Generalo de la Mortinta Armeo (1963), alportis al li famon, unue en Albanio kaj poste eksterlande danke al la franca traduko.
Kiel verkisto, li elstaras ĉefe pro prozo, sed li ankaŭ publikigis volumojn de poezio kaj eseoj. Li komencis verki kiam li ankoraŭ estis juna, unue poezion, per kiu li iĝis konata, kaj poste prozon, iĝante la ĉefa albana reprezentanto albana literaturo[2].
Liaj verkoj estis publikigitaj en 45 lingvoj. Lia laboro fariĝis konata ekster Albanio ĉefe per liaj francaj tradukoj.
Kadare montris kiel funkcias diktaturoj en nombro da siaj libroj, en kiuj li ofte elektis la Otomanan Regnon kiel praa diktaturo. Rekta kritiko de la reĝimo en Albnanio mem, unue kun la stalinisma gvidanto Enver Hoĝa kaj lia posteulo Ramiz Alia, li nur kritikis modere. Kelkaj de liaj libroj estis forte kritikitaj aŭ tute malpermesitaj en Albanio, sed Kadare ĝuis certan protekton de supre kaj povis doni pli da kritiko ol aliaj. Lia protektita pozicio estis parte pro lia famo eksterlande. Estas ankaŭ ofte substrekite ke li havis specialan rilaton kun Enver Hoĝa, kiu, kiel Kadare, venis de Gjirokastër kaj estis unu el la malmultaj orienteŭropaj gvidantoj kiuj amis literaturon.
Ekde 1990 Kadare estis plurfoje kandidato por la Nobel-premio pri Literaturo.
Ekzistas neeldonita traduko de La palaco de la ŝonĝoj (originalo: Pallati i ëndërrave), romano verkita kontraŭ totalismo kaj publikigita en la koro de totalisma lando, parabolo pri diktatora ŝtato kiu kontrolas kaj interpretas la sonĝojn de siaj subjektoj por malkovri eblajn konspirojn kontraŭ la ŝtato[3]. La libro estis severe kritikita kaj malpermesita.
Listigitaj estas la libroj en la albana kaj inter kramoj la traduko de tiuj titoloj en Esperanto + la jaro de eldonado de la originalo.
Ismail Kadare ankaŭ estas akuzita pri naciismo. Kadare rebatis tiun miskompreno dirante: "mi opinias ke ni konsentas ke naciismo ne signifas ami sian propran popolon, sed malŝati aliajn popolojn kaj ne toleri ilin.” Lia tradukisto Joachim Röhm konfirmas ke Kadare nur defendis sian patrujon kaj sian popolon kiam li vidis ilin maljuste atakitaj. Li substrekas, ke ne troviĝas eĉ la plej eta ŝovinisma subtono ie ajn en liaj verkoj. Kadare traktis la akuzojn en intervjuo kun Alain Bosquet, kiu estis publikigita kiel libro en Francio.
Ismail Kadare, kvankam li mem estis de islama fono, plurfoje stimulis diskuton pri albana kultura identeco.
Kadare ricevis multegajn premiojn kaj honorojn,
Kadare vivas alterne en Tirano kaj en Parizo .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.