Prosper Mérimée

franca verkisto, krome arkeologo, historiisto kaj tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Prosper Mérimée

Prosper MÉRIMÉE (naskiĝis la 28-an de septembro 1803 en Parizo, mortis la 23-an de septembro 1870 en Cannes) estis franca verkisto, krome arkeologo, historiisto kaj tradukisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Prosper Mérimée
Thumb
Persona informo
Prosper Mérimée
Naskiĝo 28-an de septembro 1803 (1803-09-28)
en Parizo
Morto 23-an de septembro 1870 (1870-09-23) (66-jaraĝa)
en Cannes
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery (en) vd
Lingvoj franca rusa hispana cigana latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Subskribo Thumb
Familio
Patro Léonor Mérimée (en) vd
Patrino Anne Louise Moreau (en) vd
Edz(in)o
Amkunulo George Sand vd
Profesio
Alia nomo L' Auteur du Théâtre de Clara Gazul Clara Gazul Joseph Lestrange Hyacinthe Maglanovich vd
Okupo antropologo
verkisto
pentristo
dramaturgo
Inspector general of the Historical Monuments (en)
politikisto
historiisto
tradukisto
arkeologo
desegnisto vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, dramo, antropologio, arkeologio, historio, traduko, politika agado, pentrado, prozo kaj politiko vd
Verkado
Verkoj La Vénus d'Ille 
Carmen (Mérimée) 
Homme en Grande Bottes 
Mateo Falcone vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

En la jaro 1825 li (sub la pseŭdonimo Clara Gazul) publikigis sian unuan dramaron, unu jaron poste aperis kolekto de poemoj. Sekvis historiaj romanoj laŭ la ekzemplo de Walter Scott.

Per siaj noveloj - el kiuj aparte menciindas Carmen, kiu fariĝis la modelo por la samnoma opero de Georges Bizet) - li finfine trovis sian propran stilon, kiu troviĝis inter romantismo kaj realismo.

Li verkis ankaŭ literaturkritikojn, vojaĝraportojn kaj historiajn traktatojn, krome li tradukis i.a. verkojn de Nikolaj Gogol kaj Ivan Turgenev.

Listo de verkoj

  • Théâtre de Clara Gazul (dramaro, 1825)
  • La Guzla (poemoj, 1826)
  • La Jacquerie (historia dramo, 1828)
  • La Chronique du règne de Charles IX (historia romano, 1829)
  • "Mateo Falcone" (novelo, 1829)
  • "Tamango" (novelo, 1829)
  • "Colomba" (novelo, 1840)
  • Notes d'un voyage en Corse (vojaĝraporto, 1840)
  • Essais sur l'histoire romaine (eseoj, 1841)
  • Carmen (novelo, 1845)
  • "Lokis" (novelo, 1869)
  • Lettres à une inconnue (leteroj, eld. 1874)

En Esperanto aperis

Thumb
Colomba, 1938.
  • "Karmen" / El la franca lingvo trad. Sam. Meyer. - Paris: Hachette, 1911. - 56 p. - (Esperanto : Kolekto de la Revuo)
  • "Lokis" / Trad. M. Delcourt. – Parizo: UFE, 1983
  • Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj / Prosper Mérimée. El la franca trad. Jean Borel. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 63 p. - (Biblioteko Tutmonda ; 1)
  • "Colomba" / El la franca lingvo esperantigis J. Beau. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. - VII, 192 p. - (La "Epoko" Libro-Klubo ; 6)
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.