La 3-a de majo estas la 123-a tago de la jaro (la 124-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 242 tagoj restas. Estas urbo en Brazilo nomata Três de Maio (3-a de majo portugallingve).
Je la 3-a de majo okazis, interalie:
- 996: Gregorio la 5-a iĝis papo
- 1469: En Olomouc parto de katolika nobelaro elektis Matiaso la 1-a reĝo de Bohemio
- 1481: Grekio: la plej granda el tri tertremoj frapis la insulon Rodoso kaŭzante 30 000 viktimojn
- 1494: Kristoforo Kolumbo malkovris Jamajkon
- 1500: Granda princo de Moskvo Ivano la Tria deklaris militon al Litovio
- 1512: Kvina Laterana Koncilio komenciĝis
- 1515: Portugala esploristo Afonso de Albuquerque aneksis Insulon Hormuzo en la Persa Golfo
- 1645: Tridekjara milito: sveda armeo komencis sieĝon de Brno
- 1656: Sveda diluvo kontraŭ Pollando: svedoj konkeris kastelon en Gołańcz kaj murdis ties defendantojn
- 1660: En Oliwa oni subskribis Traktaton de Oliva inter Pollando kaj Svedio, laŭ kiu pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro cedis rajton al sveda trono kaj Pollando ricevis parton de Livonio - fino de la sveda diluvo
- 1661: Pollando: Johannes Hevelius observis la pasadon de Merkuro
- 1720: Frederiko kroniĝis kiel reĝo de Svedio - post abdiko de sia edzino Ulrika Eleonora
- 1791: Pollando: proklamo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - dua en la mondo kaj unua en Eŭropo
- 1792: Oni metis bazangulan ŝtonon por konstruo de la Templo de Dia Providenco en Varsovio
- 1798: Unua pola legio de generalo Jan Henryk Dąbrowski eniris Romon kune kun la armeo de Napoleono
- 1802: Universitato de Tartu remalfermita
- 1808: Francaj trupoj fusilas madridanojn, kiuj ribelis la antaŭan tagon - Francisco de Goya poste pentros bildon La tria de majo; Finna Milito: svedoj perdis fortreson de Suomenlinna favore al la Rusia Imperio
- 1810: Angla romantikisma verkisto George Byron tranaĝis la markolon Dardaneloj por pruvi verecon de la mito pri Hero kaj Leandro
- 1815: Dum la Viena kongreso la Rusia imperio subskribis kun Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio duflankajn konvenciojn pri disdivido de Varsovia Duklando kaj triflankan pri kreo de Libera Urbo Krakovo
- 1831: Pola natursciencisto Wojciech Jastrzębowski publikigis tekston Pri eterna paco inter nacioj, konsiderata unua en la historio konstituci-projekto de Eŭropa Unio
- 1837: Universitato de Ateno, la plej malnova sur Balkana duoninsulo, estis fondita de la greka reĝo Otto la 1-a
- 1841: Nov-Zelando anoncita brita kolonio
- 1842: Incendio detruis 45% de la pola urbo Bełchatów
- 1849: Dresdena Majribelo komencita kadre de la Revolucio de 1848 en Germanio
- 1855: Usona filibustro William Walker kun grupo de solduloj eknavigis de San-Francisko por konkeri Nikaragvon
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Provizora Nacia registaro fondis Polan Komitaton en Parizo
- 1863: Lasta tago de la misia deklaro de Bahá'u'lláh, la profeto fondinto de la Bahaa Kredo, en la Ĝardeno de Riḍván (Bagdado, Irako), ĵus antaŭ lia foriro al Konstantinopolo
- 1880: Unua ĉeval-tirita tramtransporto en Lvivo ekfunkciis
- 1887: Rezulte de eksplodo en karbo-minejo en Nanaimo (kanada provinco Brita Kolumbio) 150 ministoj pereis
- 1901: Rezulte de incendio de la urbo Jacksonville en Florido 7 personoj pereis, 2368 konstruaĵoj detruiĝis kaj ĉirkaŭ 10 mil personoj perdis tegmenton super la kapo
- Unua mondmilito
- 1919: Registaro de Bavara Soveta Respubliko kunsidis lastfoje; Slovaka sporta klubo ŠK Slovan Bratislava fondiĝis
- 1920: Bolŝevika puĉo ne sukcesis en Kartvela Demokratia Respubliko
- 1920: Mustafa Kemal Atatürk iĝis unua ĉefministro de Turkio
- 1921: Nord-Irlando apartiĝis
- 1935: Sverdlovska provinco: Revda iĝis urbo
- 1936: Francio: parlamentan balotadon gajnis Popola Fronto
- 1937: Hispana Revolucio: Majaj Tagoj de Barcelono komenciĝis
- 1938: Dua Pola Respubliko: malfermo de fiŝkaptista haveno en Władysławowo apud Balta Maro
- 1939: Subhas Chandra Bose fondis Tut-Baratan Progresan Blokon kadre de Barata Nacia Kongreso, opozicie al taktiko de Mahatma Gandhi; Sovetunio: Vjaĉeslav Molotov anstataŭis Maksim Litvinov en la posteno de komisaro pri eksterlandaj aferoj
- Dua mondmilito
- 1945: Popola Registaro de Demokratia Federacia Respubliko Makedonio, laŭ propono de la Komisiono pri Lingvo kaj Ortografio ĉe la Ministerio pri Edukado, aprobis decidon pri starigo de la makedona alfabeto - la alfabeto unuafoje estis presita en la gazeto "Nova Makedonija", la 4-an de majo 1945
- 1946: Anatemitaj Soldatoj transprenis kontrolon super la urbo Wisła; Stalinismo: en Krakovo okazis malpermesitaj manifestacioj okaze de la festo de la pola konstitucio - intervenis milico, estis vunditoj kaj arestitoj; unua noto de Sekureca Oficejo pri Karol Wojtyła, tiutempe studento de teologio ĉe Jagelona Universitato, partoprenanta la manifestacion
- 1947: Japanio postmilita akiris sian konstitucion
- 1948: Kolumbio rompis diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio; Enlanda Milito dum la Mandato Palestino: judaj sturmaj taĉmentoj Palmaĥ komencis decidan atakon al Supra Galileo
- 1952: Pola filio de la Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Munkeno, ĝia unua direktoro estis Jan Nowak-Jeziorański
- 1953: Okcidentgermana radistacio Deutsche Welle komencis disaŭdigi dum kulmino de la malvarma milito
- 1956: Unua Monda Ĉampioneco pri Ĵudo komenciĝis
- 1959: En Usono oni anoncis unuajn premiojn Grammy Award
- 1960: Stokholmo: Eŭropa Liber-Komerca Asocio fondiĝis; Nederlando: malfermo de la muzeo Hejmo de Anne Frank en Amsterdamo
- 1966: En Jasna Góra laŭ iniciato de primaso Stefan Wyszyński komenciĝis solena celebrado de la 1000-a datreveno de la bapto de Pollando — partopreno de papo Paŭlo la 6-a estis rifuzita de la aŭtoritatoj
- 1968: Latina Kvartalo: eksplodo de studentaj protestoj en Parizo
- 1971: Erich Honecker iĝis gvidanto de SED, post rezigno de Walter Ulbricht
- 1982: Milita stato en Pollando: en multaj urboj okaze de la datreveno de la Konstitucio de la 3-a de Majo okazis sendependaj manifestacioj organizitaj de Solidareco — milico forpelis ilin, en Gdańsk, Krakovo, Lublin, Szczecin, Toruń kaj Varsovio oni arestis 1372 personojn
- 1986: La 31-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Bergen
- 1991: Sur Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio oni inaŭguris 14 tabulojn pri batal-lokoj - du el ili estis dediĉitaj al aviadilistoj kaj maristoj
- 1993: Etiopio agnoskis sendependecon de sia provinco Eritreo; Pola prezidento Lech Wałęsa atribuis al papo Johano Paŭlo la 2-a unuan post reaktivigo Ordenon de Blanka Aglo
- 1997: La 42-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 1999: Skoto Stephen Hendry la 7-an fojon iĝis mondĉampiono pri snukero
- 2000: Post malsekretigo de Tutmonda loktrova sistemo oni preskaŭ tuj ekludis geokaŝadon, komencante de ujo kaŝita proksime al Portland (Oregono)
- 2002: Ĉeĥlingva Vikipedio estis lanĉita, kun multaj alilingvaj tiujare, unua administranto iĝas la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec
- 2005: 15 personoj pereis kaj 40 vundiĝis en bomba atenco en stadiono en la ĉefurbo de Somalio Mogadiŝo, dum alparolado de ĉefministro Ali Mohamed Gedi
- 2007: Brita reĝino Elizabeto la 2-a alvenis al Virginio por solenado de la 400-a fondodatreveno de Jamestown, la unua angla setlejo en Nordameriko; malaperigo de Madeleine McCann; TVP Historia, kanalo de la pola televido ekfunkciis; Rusio ĉesis informi NATO-partnerojn pri translokado de siaj trupoj, post kiam prezidento Vladimir Putin anoncis frostigon pri la efektivigo de la Traktato pri Eŭropaj Konvenciaj Fortoj (CFE)
- 2009: Ricardo Martinelli iĝis prezidento de Panamo
- 2011: Du tagojn post ceremonio de beatigo, la ĉerko kun la korpo de papo Johano Paŭlo la 2-a estis transportita de subterejo de Baziliko Sankta Petro de Romo al tiea kapelo al Sankta Sebastiano
- 2012: En duobla bomba atenco en la ĉefurbo de Dagestano Maĥaĉkalao 14 personoj pereis kaj 87 vundiĝis; Pollando: malfermo kaj konsekrado, en la Klara Monto en Częstochowa, de la Epitafo de Smolensk — reliefo memore al la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
- 2013: Siria enlanda milito: en reciprokaj masakroj en la 2-a ĝis la 3-a de majo flanke de registara armeo kaj batalgrupoj de Baazo 248 personoj pereis
- 2016: Kanado: la urbon Fort McMurray (Alberto) atingis incendio de najbaraj arbaroj, kiu faris grandajn damaĝojn kaj devigis evakuon de ĉiuj loĝantoj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1428: Pedro González de Mendoza, hispana kardinalo (m. 1495)
- 1455: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio el dinastio Aviso, unu el subskribintoj de la traktato de Tordesillas (m. 1495)
- 1469: Makiavelo, itala juristo, filozofo, socia kaj politika verkisto, historiisto kaj diplomato, aŭtoro de La Princo (m. 1527)
- 1649: Johann Valentin Meder, germana komponisto kaj kantisto (m. 1719)
- 1761: August von Kotzebue, germana dramverkisto, kies murdo kontribuis al la rezolucioj de Karlsbad (m. 1819)
- 1782: Pius Alexander Wolff, germana aktoro (m. 1828)
- 1785: Vicente López y Planes, argentina verkisto kaj provizora prezidento de Argentino (m. 1856)
- 1786: Jozefo Benedikto Cottolengo, itala presbitero kaj sanktulo (m. 1842)
- 1814: Adams George Archibald, kanada juristo kaj politikisto, unu el patroj de la Konfederacio (m. 1892)
- 1818: Flórián Mátyás, hungara memlernanto, historiisto kaj lingvisto pri mezepoko (m. 1884)
- 1822: István Bittó, ĉefministro de Hungario (m. 1903)
- 1826: Karolo la 15-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (m. 1872)
- 1830: Tord Tamerlan Teodor Thorell, sveda araneologo (m. 1901)
- 1839: Johannes Fastenrath, germana juristo kaj verkisto (m. 1908)
- 1846: Josef Štolba, ĉeĥa dramverkisto (m. 1930)
- 1849: Bertha Benz, germana pionirino de la aŭtomobil-industrio (m. 1944)
- 1849: Bernhard von Bülow, kanceliero de Germanio (m. 1929)
- 1856: Mór Szatmári, hungara ĵurnalisto, estrarano de ĵurnalistasocio (m. 1931)
- 1860: Vito Volterra, itala matematikisto kaj fizikisto juddevena, kontribuinta al matematikaj modeloj, konata de la ekvacio de Lotka-Volterra (m. 1940)
- 1873: Sándor Hevesi, hungara reĝisoro, verkisto (m. 1939)
- 1880: Sándor Ziffer, hungara pentristo, membro de Artistkolonio (m. 1962)
- 1886: Sasaki Macue, japana esperantistino, gvidantino de porvirina Klara Rondeto, konata de la Vortoj de Macue Sasaki (m. 1933)
- 1892: George Paget Thomson, angla fizikisto Nobelpremiita pro malkovro de la difrakto de elektronoj (m. 1975)
- 1898: Golda Meir, plurjara ĉefministrino de Israelo (m. 1978)
- 1899: István Kovács, hungara juĝisto, arkivisto, historiisto kaj akademiano (m. 1972)
- 1902: Alfred Kastler, franca Nobelpremiita fizikisto (m. 1984)
- 1903: Bing Crosby, usona kantisto kaj aktoro (m. 1977)
- 1903: László Possonyi, hungara verkisto, redaktoro (m. 1987)
- 1904: Roberto Agramonte, kuba filozofo, sociologo kaj politikisto (m. 1995)
- 1905: George Bidwell, angla-pola verkisto specialiĝanta pri beletrigaj biografioj kaj historiaj romanoj (m. 1989)
- 1909: Karl Gruber, aŭstra politikisto kaj diplomato (m. 1995)
- 1911: Stanisław Kryczyński, pol-tatara historiisto, orientalisto kaj literaturisto (m. 1941)
- 1913: William Motter Inge, usona verkisto, kies verkoj estis filmigataj (m. 1973)
- 1913: Miklós Nagy, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1988)
- 1914: István Csűrös, hungara botanikisto, edzo de Margit Csűrös-Káptalan (m. 1998)
- 1915: Jan Zemek, ĉeĥa oficiro, mutobskurulo (m. 1994)
- 1919: Pete Seeger, usona muzikisto, kantisto kaj komponisto engaĝita politike, konata pro esperantigo de Ĉiuj floroj estas for kaj Se havus mi martelon (m. 2014)
- 1920: John Lewis, usona pianisto, komponisto kaj ĵaz-muzikisto (m. 2001)
- 1922: Sándor Kerekes, rumania hungara kuracisto publikiganta en "Medicina Revuo"
- 1927: Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto kaj filatelisto (m. 2000)
- 1927: Endre Ráduly, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 2006)
- 1929: Zsolt Mester, hungara kuracisto, verkisto (m. 2002)
- 1930: Károly Nagy, rumania hungara pedagogo, universitata adjunkto (m. 2022)
- 1931: Aldo Rossi, itala arkitekto kaj dezajnisto, ricevinto de la Pritzker-premio (m. 1997)
- 1933: James Brown, usona kantisto, baptopatro de soulo, reprezentanto de la muzikaj ĝenroj ritmenbluso kaj funko (m. 2006)
- 1933: Steven Weinberg, usona fizikisto Nobelpremiita (m. 2021)
- 1934: Georges Moustaki, franca kantisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1935: László Székely, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1941: Kornel Morawiecki, pola kontraŭkomunisto, kreinto kaj prezidanto de la subtera "Solidareco Batalanta", Sejma marŝalo-senjoro (m. 2019)
- 1945: Tadeusz Rydzyk, pola redemptoristo, doktoro pri teologio, fondinto de Radio Maryja, Televido Trwam kaj Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń
- 1948: Kálmán Fülöp, hungara poeto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1951: Jan Krzysztof Bielecki, pola ekonomikisto, ĉefministro de Pollando
- 1952: Éva Benkő Szilágyi, rumania hungara pentristo (m. 1999)
- 1956: Tünde Emese Puskel, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1961: Béni Balogh L., hungara historiisto, arkivisto
- 1961: David Vitter, usona senatano de la subŝtato Luiziano
- 1965: Jarosław Grzędowicz, pola fantasta kaj horora verkisto, laŭreato de la Premio Zajdel
- 1965: Gábor Flóra, rumania hungara sociologo kaj profesoro, filo de Gábor Flóra (ĵurnalisto)
- 1968: Debora Caprioglio, itala aktorino, edzino de Klaus Kinski
- 1968: Edit Czirják, rumania hungara poetino
- 1977: Zoltán Király, rumania hungara poeto kaj tradukisto, filo de László Király
- 1977: Marjam Mirzaĥani, irana matematikistino, unua virino premiita per Medalo Fields (m. 2017)
- 1983: Hajnalka László, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1989: Selah Sue, belga komponistino kaj kantistino
- 1152: Matilda de Boulogne, edzino de Reĝo Stefano (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1105)
- 1270: Béla la 4-a, reĝo de Hungario akceptinta nomadan popolon kipĉakoj (n. 1206)
- 1294: Jan la 1-a, duko de Brabanto (n. 1254)
- 1410: Aleksandro la 5-a, greka kontraŭpapo dum la granda okcidenta skismo (n. ĉirkaŭ 1339)
- 1459: Eriko de Pomerio, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. ĉirkaŭ 1382)
- 1481: Mehmedo la 2-a, otomana sultano konkerinta Konstantinopolon (n. 1432)
- 1588: Joachim Mynsinger von Frundeck, germana juristo, kanceliero kaj verkisto (n. 1514)
- 1686: János Pósaházi, hungara filozofo, profesoro (n. 1628)
- 1687: Max Gandolf von Kuenburg, princĉefepiskopo salcburga (n. 1622)
- 1704: Heinrich Ignaz Franz von Biber, bohemia komponisto kaj violonisto de baroka muziko (n. 1644)
- 1707: Michiel de Swaen, flandra kirurgo kaj poeto (n. 1654)
- 1758: Benedikto la 14-a, papo kondamninta framasonismon kaj jansenismon, reforminta brevieron (n. 1675)
- 1763: George Psalmanazar, franca aventuristo kaj trompisto (n. ĉirkaŭ 1679)
- 1826: Franz Kirms, germana financoficisto kaj teatra intendanto (n. 1750)
- 1835: Thomas Hardwicke, angla soldato kaj naturalisto loĝinta en Barato (n. 1756)
- 1844: Nicolas Chopin, francdevena pola instruisto kaj edukisto, leŭtenanto dum la insurekcio de Kościuszko, profesoro de la franca lingvo en Varsovia Liceo (n. 1771)
- 1848: Hans Ernst Karl von Zieten, prusa nobelo kaj generalo (n. 1770)
- 1853: Juan Donoso Cortés, hispana verkisto, diplomato, filozofo, parlamentano kaj konservatulo (n. 1809)
- 1856: Adolphe Adam, franca komponisto de operoj kaj baletoj, majstro de la franca komika opero (n. 1803)
- 1873: Stepan Rudanskij, ukraina kuracisto, poeto, tradukisto, folkloristo, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1834)
- 1904: Paulus Motz, germana dialekta verkisto kaj forstisto (n. 1817)
- 1905: Árpád Balás, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (n. 1840)
- 1907: Hermann Tietz, germana entreprenisto juddevena (n. 1837)
- 1916: Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse, irlanda instruisto, advokato, poeto, politikisto, gvidanto de Paska Ribelo, ekzekutita (n. 1879)
- 1917: Christian Wilhelm Arminius, germana verkisto kaj instruisto (n. 1861)
- 1919: László Császy, hungara ĵurnalisto kaj instruisto pri helena kaj latina lingvoj, murdita (n. 1882)
- 1930: Otto Francke, germana pedagogo kaj filologo (n. 1855)
- 1932: Anton Wildgans, aŭstra verkisto, poeto kaj juristo ĉeĥdevena (n. 1881)
- 1936: Fritz Klein, transilvania sakso, germanlingva ĵurnalisto, frato de Karl Kurt Klein (n. 1895)
- 1943: Marie Urfus, aŭstra aktorino (n. 1874)
- 1952: György Csanády, hungara poeto, aŭtoro de la teksto de Sikula himno (1895)
- 1954: Witold Uklański, pola soldato en la armeo de la Rusia Imperio sub la komando de generalo Józef Dowbor-Muśnicki, majoro, mutobskurulo, murdita (n. 1893)
- 1961: Petro Stojan, rusa, soveta instruisto, vortaristo, bibliografo kaj leksikografo, esperantisto, membro de Lingva Komitato, respondeculo pri la Biblioteko Hector Hodler, aŭtoro de la Bibliografio de Internacia Lingvo kaj Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto (n. 1884)
- 1961: Maurice Merleau-Ponty, franca filozofo, reprezentanto de fenomenologio kaj ekzistadismo (n. 1908)
- 1963: Abdülhak Şinasi Hisar, turka verkisto (n. 1887)
- 1973: Miklós Zsigmond, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1885)
- 1981: John Leslie, oficisto de Brita Esperanto-Asocio, kunfondinto de Skolta Esperanto-Ligo (n. 1900)
- 1986: Endre Bálint, hungara pentristo, grafikisto (n. 1914)
- 1987: Dalida, franca aktorino kaj kantistino italdevena (n. 1933)
- 1996: Walter Francini, brazila ĵurnalisto kaj esperantisto, aktivulo de la Legio de Bona Volo, tradukisto, delegito de UEA pri edukado kaj homaranismo, aŭtoro de Doutor Esperanto, Esperanto sen antaŭjuĝoj, Paroloj al miaj gefiloj (n. 1928)
- 1998: René Mugica, argentina aktoro kaj reĝisoro de kinarto (n. 1909)
- 1998: Raimund Harmstorf, germana filma kaj televida aktoro (n. 1940)
- 2000: Júlia Báthory, hungara vitroartistino kaj instruistino (n. 1901)
- 2006: Karel Appel, nederlanda pentristo, kunkreinto de artista movado KOBRA (n. 1921)
- 2008: Leopoldo Calvo Sotelo, ĉefministro de Hispanio, markizo (n. 1926)
- 2009: Jacques Bol, belga inĝeniero kaj idisto
- 2013: Ferenc Deák, hungara grafikisto kaj librodizajnisto (n. 1935)
- 2013: László Feszt, rumania hungara grafikisto kaj profesoro (m. 1930)
- 2014: Dirk Kollmar, germana bierfaristo kaj sportklubestro (n. 1963)
- 2017: Daliah Lavi, israela aktorino, kantistino kaj modelino (n. 1942)
- 2022: Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ, belorusa sciencisto kaj politikisto poldevena, membro de la Nacia Akademio de Sciencoj, la unua ĉefo de Sendependa Belorusio (n. 1934)
La 3-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):