From Wikipedia, the free encyclopedia
Franz KIRMS (naskiĝinta la 21-an de decembro 1750 en Vajmaro, mortinta samloke la 3-an de majo 1826[1]) estis germana financoficisto kaj kolego de Goeto teatrejestrece.
Franz Kirms | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1750 en Vajmaro |
Morto | 3-an de majo 1826 (75-jaraĝa) en Vajmaro |
Loĝloko | Kirms-Krackow-domo |
Familio | |
Edz(in)o | Erdmuthe Sophie Krackow (en) |
Okupo | |
Okupo | teatrestro |
Franz Kirms devenas el tradicia vajmara oficista familio kiu loĝis ekde 1701 en la domo de ĉe Jakobo-strato 10. Franz estis financa oficisto, ekde 1789 kortega ĉambra konsilisto kaj ekde 1814 sekreta kortega konsilisto.[2] Duko Karlo Aŭgusto komisiis lin pri la superaj inspektado kaj kontrolo de la kortega marŝalejo.
Ekde 1791 li helpis Goeton en la intendantado teatra. Li responsis la financojn de la Kortega teatro vajmara, taskon kiun li plenumis lerte kaj energie. Post foriro de Goeto li gvidis la teatron ĝis malmultaj jaroj antaŭmorte kune kun grafo Albert Cajetan von Edling. Goeto ege ŝatis Kirms-on.
En la 27.12.1823la 73-aĝulo nuptis la 42-aĝan Erdmuthe Sophie Caroline (1779–1866)[3], kiu ekde 1804 estis distrigistino de la hereda granddukino kaj cara filino Maria Pavlovna Romanova. La geedziĝo restis seninfana.
Kun al edzo Kirms entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.[4] Nevino lia estis Charlotte Krackow, biografiistino de la kortego vajmara.
En interparolado kun kanceliero Friedrich von Müller kaj Friedrich Soret en la 16.4.1824 Goeto laŭdegis la intendantadon de Franz Kirms.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.