From Wikipedia, the free encyclopedia
Templo de Dia Providenco en Varsovio (pole Świątynia Opatrzności Bożej w Warszawie) estas paroĥopreĝejo konstruata en Wilanów, la kvartalo de Varsovio. La templo estas parto de kultura institucio Centro de Dia Providenco, kiun konsistas ankaŭ Muzeo al Johano Paŭlo la 2-a kaj Primaso Wyszyński kune kun Panteono de Grandaj Poloj.
Templo de Dia Providenco en Varsovio | ||
---|---|---|
kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 52° 9′ 31″ N, 21° 4′ 20″ O (mapo)52.15861111111121.072222222222 | |
Materialo | betono [+] | |
Templo de Dia Providenco en Varsovio | ||
Vikimedia Komunejo: Świątynia Opatrzności Bożej [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
11.11.2016: Solena inaŭguro dum la Nacia tago de sendependeco, post 225 jaroj ekde la voĉdono de Granda Sejmo - du tagojn post proklamo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - laŭ iniciato de pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski.
Historio de ĝia konstruado superas 200 jarojn kaj ligiĝas kun Konstitucio de la 3-a de Majo, kiam per voĉdono de parlamentanoj de la Granda Sejmo oni ekdecidis ĝin konstrui kiel dank-voton pro la konstitucio. Entreprenitajn laborojn sur hodiaŭa Botanika ĝardeno de Varsovia Universitato rompis la tria dispartigo de Pollando.
Kun reakiro de sendependeco post 123 jaroj en 1918 oni elektis Mokotów por la konstruo, sed eksplodo de la dua mondmilito malebligis la realigadon, kiu ne eblis ankaŭ en komunista Pola Popola Respubliko.
Kun laŭvica iniciato elpaŝis en 1989 primaso Józef Glemp. Konstruo de la Templo en Wilanów estis finita, sed ankoraŭ daŭras finlaborado. La unua meso estis celebrita la 11-an de novembro 2016.
Subetaĝe en 2011 ekfunkciis Panteono de Grandaj Poloj, kie estis entombigitaj:
Tiuparte troviĝas ankaŭ relikvoj de:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.