papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Gregorio la 5-a, antaŭe Bruno de Karintio (naskiĝis en 972 probable en Stainach en duklando Bavario; mortis la 18-an de februaro 999 en Romo), el la dinastio Salioj, estis papo de 996 ĝis 999. Li estas kelkfoje konsiderata la unua "germana" papo.
Gregorio la 5-a | ||
---|---|---|
138-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Bruno de Karintio | |
Pontifiko | de aprilo de 996 | |
ĝis 18-a de februaro 999 | ||
Antaŭulo | Johano la 15-a | |
Sekvanto | Silvestro la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 972 en Saksujo | |
Morto | 18-a de februaro 999 en Romo | |
Mortokialo | malario [#] | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Salioj | |
Patro | Otto I, Duke of Carinthia [#] | |
Patrino | Judith von Kärnten [#] | |
Gefratoj | Henry of Speyer • Conrad I, Duke of Carinthia • Wilhelm I. von Straßburg [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Filo de Oto, duko de Karintio kaj nevo de la imperiestro Oto la Granda (rego: 962 – 973), posteulo de papo Johano la 15-a, Gregorio la 5-a estis papigita dudek kvar jarojn aĝa. Antaŭe li estis kapelano de sia kuzo, la imperiestro Oto la 3-a, (rego: 996 – 1002) kiu apogis lian kandidatiĝon.
Politike tiu papo distingiĝis per sia adhero al la politiko de la Imperiestro, kies aŭtoritaton li garantiis en Romo: la saman jaron de sia elektiĝo li kronis (la 21-a de majo de 996) imperiestron la jam laŭleĝe elektitan Oton la 3-an.
Post kelkaj tagoj li kunvokis, kune kun la imperiestro, sinodon dum kiu estis reenoficigita Arnulfo ĉefepiskopo de Reims anstataŭ Gerberto (kiu samjare fariĝis papo Silvestro la 2-a post Gregorio). Roberto de Francio, kiu estis pretendinta en supozita rajto nomumi episkopojn, estis malaprobita.
Ĵus papigite, Gregorio la 5-a devis alfronti kontraŭpapan rivalon sin nomigita Johano la 16-a, alivorte Johano Filagato, kiu forfuĝigis Gregorion. Estis la nobela frakcio de romaj nobeloj gviditaj de la influega familio "Crescenzi", kiuj ne akceptis la kandidaton de la imperiestro Oto. Tio okazis tujpost la forigo de la imperiestro al Germanio: de kie tiu ĉi revenis la estontan jaron por eloficigi la uzurpanton kaj puni la ribelulojn. La uzurpanto estis kaptita kaj kruele mutilita kaj humiligita kaj, fine, sendita al la monaĥejo de Fulda en Germanio, kie mortis post kelkaj jaroj (1001); la manipulanto "Crescenzi Nomentano" estis pendigita (988) sur la muroj de la Kastelo de Sankta Anĝelo kien li provis milite rezisti. Lia korpo, senkapigita, estis plue pendigita sur la Monto Mario, dirita pro tio "Mons Malus" (monto de la malbono) ĉe romanoj sed tuj post "Mons Gaudii" (monto de la ĝojo) ĉe la fideluloj de Oto.
En 998, Gregorio sendis al kortego de Ukrainio de Vladimiro la 1-a de Kievo ambasadon: de tiu dato komenciĝis la vasta akcepto de kristanismo en tiu lando.
Gregorio la 5-a distingiĝis pro la multaj privilegioj konceditaj al famaj monaĥejoj
Gregorio la 5-a mortis abrupte, kaj ne sen suspektoj de perfido, la 18-an de februaro de 999, aĝante nur dudek sep jarojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.