From Wikipedia, the free encyclopedia
In Flanders Fields estas poemo de la kanada milita kuracisto kaj poeto John McCrae (naskiĝis la 30-an de novembro 1872, mortis la 28-an de januaro 1918). La finan version li verkis la 8-an de decembro 1915.
McCrae mortis dum la Unua Mondmilito, laboranta en lazareto, pro pneŭmonio kaj encefalito.
In Flanders fields
En flandraj kampoj
Papavo estas pionira specio kies semoj povas resti dum jaroj sur la tero kaj nur ekfloras kiam ĉiuj aliaj ĉirkaŭaj plantoj estas for, ekzemple kiam la grundo estas trafosita kaj miksita kun ŝtonaĵoj. Tia estis la situacio en la tranĉeoj dum la Unua Mondmilito kaj McCrae certe vidis multajn papavojn florantajn verkante la poemon.
Estas ankoraŭ alia signifoj de la papavoj. Iuj specioj estas uzataj por produkti opion kaj morfinon. Morfino estas dormiga kaj analgeza drogo, uzita por mildigi la doloron de la vunditaj soldatoj.
Krome, la aspekto de la floro estas simbola : la folietoj estas ruĝaj kiel la sango de la viktimoj, la interno estas nigra, koloro de funebro kaj en la kerno videblas krucformo, nome kristana simbolo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.