From Wikipedia, the free encyclopedia
Matilda de Bulonjo (n. ĉirkaŭ 1105, m. la 3-an de majo 1152) estis grafino de Bulonjo kaj la edzino de reĝo Stefano de Anglio.
Matilda de Bulonjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝedzino de Anglio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1105 en Boulogne-sur-Mer | ||||
Morto | 3-an de majo 1152 en Hedingham Castle | ||||
Mortis per | Febro vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Flandra dinastio (Balduenoj) vd | ||||
Patro | Eŭstako la 3-a vd | ||||
Patrino | Maria de Skotlando, grafino de Bulonjo vd | ||||
Edz(in)o | Stefano de Anglio | ||||
Infanoj | Eŭstako la 4-a, Baldwin de Boulogne (en) , Vilhelmo la 1-a, Maria de Bulonjo, Matilda de Blois (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Grafo de Bulonjo | |||||
Dum | 1125–1151 | ||||
Antaŭulo | Eŭstako la 3-a | ||||
Sekvanto | Eŭstako la 4-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi naskiĝis en Bulonjo kaj estis filino de Eŭstako la 3-a de Bulonjo kaj Maria de Skotlando (filino de Malkolmo la 3-a kaj Sankta Margareta de Skotlando), kaj, tra sia patrino, devenis de anglosaksaj reĝoj de Anglio. Ŝi estis kuzino de imperiestrino Matilda, la malamiko de Stefano.
En 1125 ŝi edziĝis al Stefano de Blois, Grafo de Mortain kaj nepo de Vilhelmo la 1-a de Anglio. Ĉirkaŭ tiu jaro mortis ŝia patro, kaj ŝi kaj Stefano iĝis kunregantoj de la graflando de Bulonjo. Henriko la 1-a donis al ili loĝejon en Londono. Antaŭ la morto de Henriko, Matilda naskis du infanojn, Baldueno kaj Matilda, sed verŝajne ambaŭ mortis infane.
En 1135 mortis Henriko la 1-a, kaj Stefano rapidis al Anglio por pretendi la anglan tronon, gajnante la subtenon de la plejparto de la anglaj nobeloj. Matilda gravedis, kaj sekvis sian edzon nur post la nasko de tria ido, Eŭstako la 4-a.
En 1139 komenciĝis longa enlanda milito en Anglio, inter Stefano kaj imperiestrino Matilda. Matilda de Bulonjo forte subtenis sian edzon. Post la katastrofa Batalo de Lincoln (1141), kiam Stefano estis kaptita, ŝi kunigis armeon, sieĝis la imperiestrinon kiu mem sieĝis Henrikon de Blois, la fraton de Stefano, forpelis la imperiestrinon, kaj kaptis ŝian fraton Roberton.
Ŝi mortis pro febro en Kastelo Hedingham, Essex kaj entombiĝis en Abatejo Faversham, kiun ŝi kaj Stefano fondis en 1148.
Stefano kaj Matilda de Bulonjo havis kvin infanojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.