La 29-a de decembro estas la 363-a tago de la jaro (la 364-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 2 tagoj restas.
Je la 29-a de decembro okazis, interalie:
- 875: Karlo la Kalva, reĝo de la frankoj, estis kronita kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio Karlo la 2-a
- 1170: Laŭ ordono de angla reĝo Henriko la 2-a estis murdita ĉefepiskopo de Canterbury Thomas Becket
- 1489: Katolika armeo liberigis Almerion el la regado de Regno de Granado
- 1605: Angla navigisto kaj esploristo John Davis estis murdita de japanaj piratoj en Malaka Markolo
- 1610: En burgo Čachtice enketistoj trovis viktimojn de torturo, pri kio respondecis Erzsébet Báthory
- 1655: Sveda diluvo: pola nobelaro fiksis kontraŭsvedan Konfederacion de Tyszowce
- 1720: Venecio: sur la Placo de Sankta Marko fondiĝis unua kafejo seninterrompe ĝis nun funkcianta
- 1721: Franca okupado de Maŭricio komenciĝis
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo konkeris Savannah en Georgio
- 1813: Dum la milito de 1812 britaj soldatoj kun indianoj bruligis Bufalon
- 1825: Antonio José de Sucre iĝis prezidento de Bolivio
- 1845: Respubliko Teksaso iĝis la 28-a ŝtato de Usono
- 1874: Alfonso la 12-a iĝis reĝo de Hispanio - restarigo de monarkio
- 1890: Masakro de Wounded Knee - simbola fino de indianaj militoj, usona kavalerio dum unu tago en Suda Dakoto mortigis 150-300 usonajn indianojn (siuoj kaj hunkpapoj) kaj 50 vundis
- 1898: En Moskva Arta Teatro okazis moskva premiero de la spektaklo de Anton Ĉeĥov Mevo, prezentita de Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski kun partopreno de li mem, la aŭtoro kaj ties edzino Olga Knipper kaj Vsevolod Mejerhold
- 1911: Mongolio sendependiĝis de Manĉurio
- 1911: Nankino: post abolo de imperio Sun Jatsen iĝis unua prezidento de Respubliko Ĉinio
- 1916: Unua novelo Portreto de artisto kiel juna viro de James Joyce aperis kiel libro
- Unua mondmilito:
- 1918: Ĉeĥoslovaka armeo aneksis Košice, loĝata de plimulto de hungaroj
- 1919: Norde de Niĝerio, tipo de muso, poste nomata laŭ haŭsoj, estis trovita kiel specio de musedoj
- 1920: Franca Komunista Partio estis fondita
- 1923: Vladimir Zvorikin turnis sin pri patento por ikonoskopo
- 1926: Dua Pola Respubliko: entrepreno pri Akva transporto Żegluga Polska kreiĝis kun sidejo en Gdynia
- 1928: Polskie Linie Lotnicze LOT fondiĝis kiel la pola flugkompanio
- 1929: Pola profesoro kaj matematikisto Kazimierz Bartel iĝis ĉefministro
- 1930: Brita Hindio: Muhammad Ikbal iniciatis kreon de islama ŝtato en nordokcidenta Barato
- 1931: Usona kemiisto Harold Clayton Urey anoncis malkovron de peza akvo
- 1931: Meksiko: Usona botanikisto malkovris Kalakmulon, unu el plej grandaj urboj de majaoj sur Jukatano
- 1933: Ĉefministro de la Reĝlando de Rumanio Ion Duca estis murdita pro siaj klopodoj ĉesigi disvolvon de la faŝisma Legiana movado
- 1937: Irlanda Libera Ŝtato akceptis respublikanan konstitucion kaj sampteme ĉesis agnoski superecon de Unuiĝinta Reĝlando
- Dua mondmilito:
- 1945: Nederlanda Nov-Gvineo fondiĝis, apartigita de Nederlanda Hindio
- 1955: 13-jara Barbra Streisand surbendigis sian unuan kanton You’ll Never Know
- 1959: Metroo de Lisbono malfermiĝis
- 1959: Usona fizikisto Richard Feynman lekciis en Kalifornia Instituto de Teknologio pri "Estas multe da loko ĉe la fundo", antaŭvidante la kampon de nanoteknologio
- 1962: Pollando: eldono de unua volumo de la 12-voluma Granda Universala Enciklopedio
- 1962: Kongo: soldatoj de UN okupis Elisabethville en la provinco Katanga
- 1964: Giuseppe Saragat iĝis prezidento de Italio
- 1976: Tatarstano: en Nabereĵnije Ĉelni oni komencis produkti kamionojn KamAZ
- 1977: Al Pollando alvenis por tritaga vizito prezidanto de Usono Jimmy Carter
- 1980: En Ustrzyki Dolne agrikulturistoj komencis okupadan strikon en konstruaĵo de la Oficejo de Urbo kaj Komunumo postulante registron de "Vilaĝa Solidareco"
- 1987: Pollando aliĝis al Internacia Financa Korporacio
- 1989: Postkomunismo:
- 1991: Islom Karimov iĝis prezidanto de Uzbekio
- 1992: Itamar Franco iĝis prezidanto de Brazilo
- 1993: Interkonsento pri Biologia Diverseco ekvalidis
- 1996: Daŭranta 36 jarojn sanga Gvatemala Enlanda Milito finiĝis per pactraktato
- 1997: Honkongo: por preventi birdan gripon, kaŭzitan de viruso H5N1, oni komencis mortigi 1,3 milionon da kokidoj
- 1998: Gvidantoj de Ruĝaj Kmeroj pardonpetis por la kamboĝa genocido, kiu forprenis pli ol unu milionon da vivoj
- 2003: Lasta parolantino de la akala lingvo mortis sur Kola duoninsulo
- 2005: Antaŭ pola Sejmo Janusz Kurtyka ĵuris kiel prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro
- 2005: Francio: unua transplantado de vizaĝo estis farita en Amiens
- 2006: Metroo de Varsovio: oni malfermis metrostacion Marymont
- 2006: Loĝantaro de Niĝerio atingis 140 milionojn
- 2013: 18 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 50 vundiĝis rezulte de bomba atenco fare de islamista sinmortiginto en stacidomo en la urbo Volgogrado (Rusio)
- 2015: Brita metalroka muzikgrupo Motörhead malfondiĝis
- 2016: Pola registaro akiris Kolekton de Princoj Czartoryski — inter 86 mil eksponaĵoj troviĝas pentraĵoj Damo kun ermeno de Leonardo da Vinci kaj pejzaĝo de Rembrandt aludanta al la Parabolo de la bona samariano kaj inter 250 mil libroj estas manuskripto de Jan Długosz aŭ originalo de la Pola-Litova Unio
- 2016: Usono elpelis 35 rusiajn diplomatojn kadre de sankcioj pro supozebla enmiksiĝo de Rusio en usona prezidenta baloto
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Pasinttage ukraina aviado 17-foje atakis malamikon, kaj en Odeso oni komencis malmunti monumenton al carino Katerino la 2-a; matene en mez-orient Ukrainio oni anoncis unuan aeran alarmon (aŭdata averaĝe ĉiun trian horon) — unuaj eksplodoj en Zaporiĵo, Kievo, Ĵitomira provinco, Odesa provinco, Ĉernihiva provinco, Ĥarkivo, Lvovo, en Odeso ekmankis kurento kaj akvo, en Lvovo 90% de loĝantaro sen kurento (el 69 krozmisiloj 54 estis paffaligitaj, super Kievo - 16, super Odesa provinco - 21); el Baĥmut oni evakuis ĉ. 70 mil personojn, ĉ. 8 700 plu vivas sub senĉesa pripafo
- Mondreago: de la 11-a de novembro Ukrainio ricevis 289,5 mil generatorojn de kurento; estinta armena vicministro pri defendo: Rusio devigas roArmenion aliaĝi al la Asocio de Rusio kaj Belorusio; Hispanio de marto akceptis 160 537 rifuĝintojn el Ukrainio, ĉ. 2/3 estas virinoj, pli ol 1/3 havas malpli ol 18 jarojn; en 2023 Britio elspezos 2,3 miliardojn da pundoj por helpo al Ukrainio; Centra banko de Litovio arigis pli ol 307 mil eŭrojn por helpo al Ukrainio danke al porokazaj moneroj el arĝento; Ukrainio deklaris pretecon esplori incidenton kun la raketo tero-aero S-300, kiu falis en Belorusion, kion asertas Minsko
- 2023: 674-a tago de la rusa agreso: laŭ generalo Valerij Zaluĵnij en amasa terorisma atako nokte kaj matene estis senditaj 158 diverstipaj pafaĵoj, 114 estis paffaligitaj - ne malpli ol 30 personoj estis mortigitaj, inkluzive de du infanoj, kaj 160 vunditaj, en Lvovo, unu el dekkelkaj atakitaj urboj, 18 konstruaĵoj estis damaĝitaj, kune kun 3 lernejoj, pli ol 2 mil fenestroj frakasiĝis pro la eksplodaj ondoj
- 2023: Pollando: Telewizja Republika sciigis, ke en Distrikto Tomaszów (Lublinio) matene falis raketo (alfluginta de la landlimo kun Ukrainio) — eventualaj postrestaĵoj de la rusa raketo estas serĉataj, ĝi ankaŭ povis forlasi la polan teritorion; akuzistejo en Varsovio okupiĝis pri rompo de siaj rajtoj flanke de nova ministro pri kulturo el la registaro de Donald Tusk, kiu ordonis rompi disaŭdigadon de polaj publikaj amaskomunikiloj — la sama ministro nun decidis likvidi 17 regionajn radiostaciojn de Pola Radio; polaj parlamentanoj Mariusz Kamiński kaj Maciej Wąsik, batalintaj kontraŭ korupteco, informis Superan Kortumon pri ilia senrajta maldungo el Sejmo; TVP Info refunkciis kun nova direktoro en alia loko, la malnova sidejo estas okupata de ĝisnunaj laborantoj
- 1709: Elizabeto, imperiestrino de Rusio (m. 1762)
- 1721: Madamo de Pompadour, amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (m. 1764)
- 1748: József Keresztesi, hungara pastro, eklezia komponisto, taglibristo (m. 1812)
- 1768: Konrad Kleinschmidt, germana misiisto kaj lingvisto (m. 1832)
- 1775: Karl Rossi, rusia arkitekto (m. 1849)
- 1786: Pauline Gotter, dua edzino de Friedrich Schelling (m. 1854)
- 1788: Christian Jürgensen Thomsen, dana antikvaĵisto, kreinto de fundamento por prahistoria arkeologio kaj ties kategoriigo laŭ tri-epoka sistemo: ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko (m. 1865)
- 1800: Charles Goodyear, usona kemiisto, eltrovinto de vulkanizado (m. 1860)
- 1808: Andrew Johnson, prezidento de Usono (m. 1875)
- 1809: William Ewart Gladstone, ĉefministro de Britio (m. 1898)
- 1809: Albert Pike, usona advokato, brigada generalo (m. 1891)
- 1816: Carl Ludwig, germana kuracisto kaj fiziologo (m. 1895)
- 1828: Júlia Szendrey, hungara poetino (m. 1868)
- 1843: Carmen Sylva, unua reĝino de Rumanio, verkistino kaj artistino (m. 1916)
- 1859: Venustiano Carranza, prezidento de Meksiko, unu el gvidantoj de la Meksika revolucio (m. 1920)
- 1863: Francisco Gavidia, salvadora verkisto, historiisto, ĵurnalisto, kreinto de planlingvo Salvadoro (m. 1955)
- 1866: Dezső Kovács, hungara kritikisto, redaktoro (m. 1935)
- 1871: Michael Königes, transilvania verkisto (m. 1955)
- 1875: Géza Szilágyi, hungara ĵurnalisto kaj poeto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1958)
- 1886: Roman Ungern von Sternberg, rusia generalo, kontraŭkomunisto, komandanto de la Azia Ĉevala Divizio en Fora Oriento, heroo de la Unua mondmilito, partopreninto de la Rusia Enlanda milito, ekzekutita (m. 1921)
- 1896: Oswald Kabasta, aŭstra dirigento (m. 1946)
- 1896: David Alfaro Siqueiros, meksika militisto kaj pentristo (m. 1974)
- 1903: Wilfred Johnson, angla metiisto, delegito de UEA, kontrola ekzamenisto de Brita Esperanto-Asocio, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1991)
- 1910: Ronald H. Coase, usona Nobelpremiita ekonomikisto, okupiĝanta pri ekstera efiko (m. 2013)
- 1910: Zoltán Szepsy, rumania hungara apotekisto, lokhistoriisto (m. 1989)
- 1924: Jerzy Kłoczowski, pola historiisto, politikisto, senatano, direktoro de Instituto de Mez-Orienta Eŭropo (m. 2017)
- 1924: Tibor Jurcsák, rumania hungara biologo, muzeologo, scienca esploristo (m. 1992)
- 1935: Siegfried Krüger, germana inĝeniero pri elektrotekniko, Esperanto-instruisto, membro de GEFA, IFEF, GEA, UEA kaj KELI
- 1938: Jon Voight, usona aktoro
- 1940: Ernő Csiszár, hungara gimnazia instruisto, ĉeforganizanto de la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj, kun sia edzino Zsuzsa Csiszár edukis du filinojn, denaskaj Esperanto-parolantoj (m. 2017)
- 1940: Katalin Olosz, rumania hungara folkloristino kaj literaturhistoriistino
- 1943: Eliza Kehlet, dana interpretistino, denaska esperantistino, membrino de la estraro de UEA, kaj de la komitato de UEA
- 1946: Marianne Faithfull, angla kantistino kaj aktorino
- 1951: István Damó, hungara grafikisto
- 1952: Raimund Schreier, aŭstra premonstrato, eksa abato, romkatolika pastro kaj pedagogo
- 1953: Stanley Williams, afrikusona bandofondinto, murdisto kaj infanlibra verkisto, ekzekutita (m. 2005)
- 1953: Matthias Platzeck, germana politikisto, ĉefministro de Brandenburgio
- 1954: Péter Szegő, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1957: Bruce Beutler, usona Nobelpremiita imunologo kaj genetikisto
- 1959: László Kövér, hungara politikisto, prezidanto de Fidesz, parlamentestro
- 1962: Carles Puigdemont i Casamajó, kataluna ĵurnalisto kaj politikisto, prezidanto de kataluna registaro
- 1966: Danilo Pérez, panama ĵazpianisto kaj -komponisto
- 1968: Miklós Ughy, rumania hungara/hungara pentristo, grafikisto
- 1971: Csilla Sándor, hungara ĉefredaktorino de "Mirakla Krajono"
- 1170: Thomas Becket, ĉefepiskopo de Canterbury, murdita (n. 1118)
- 1535: Matsudaira Kiyoyasu, klanestro de la Matsudaira-klano (n. 1511)
- 1563: Sébastien Châtillon, franca protestanta teologo kaj filologo (n. 1515)
- 1563: Thomas Naogeorg, germana animzorganto kaj verkisto (n. 1508)
- 1606: István Bocskai, landestro de Hungario kaj Transilvanio (n. 1557)
- 1689: Thomas Sydenham, angla kuracisto (n. 1624)
- 1731: Brook Taylor, angla matematikisto (n. 1685)
- 1785: Johann Heinrich Rolle, germana komponisto, violonisto kaj orgenisto (n. 1716)
- 1825: Jacques-Louis David, franca pentristo (n. 1748)
- 1832: Johann Friedrich Cotta, germana eldonisto, industripioniro kaj juristo (n. 1764)
- 1834: Alexander Chalmers, skota verkisto, eldonisto kaj kuracisto (n. 1759)
- 1834: Charlotte Stieglitz, germana verkistino (n. 1806)
- 1883: Francesco De Sanctis, itala literatura kritikisto kaj historiisto, profesoro pri estetiko kaj la itala literaturo (n. 1817)
- 1884: Vincent Dunin-Marcinkieviĉ, belorusa verkisto, fondinto de la nacia dramo kaj teatro (n. 1808)
- 1894: Christina Rossetti, angla poetino (n. 1830)
- 1911: Edmund Biernacki, pola neŭrologo, hematologo kaj patologo, kies metodo pri eritrocito-sedimentado en nekoaguliĝanta sango servas al diagnozo de malsanoj (n. 1866)
- 1916: Grigorij Rasputin, rusa monaĥo kaj mistikulo, favorato de cara familio, murdita (n. 1869)
- 1918: Otto Crusius, germana filologo (n. 1857)
- 1924: Carl Spitteler, svisa Nobelpremiita verkisto (n. 1845)
- 1925: Félix Vallotton, svisa-franca pentristo, skulptisto, lignogravuristo, artkritikisto kaj roman-verkisto (n. 1865)
- 1925: Georg Riesen, germana migradisto kaj naturprotektisto (n. 1866)
- 1926: Rainer Maria Rilke, aŭstra poeto (n. 1875)
- 1929: Wilhelm Maybach, germana inĝeniero kaj entreprenisto (n. 1846)
- 1935: Lajos Szádeczky-Kardoss, hungara historiisto, profesoro (n. 1859)
- 1941: Tullio Levi-Civita, itala matematikisto, esploristo de tensoroj, diferenciala ekvacio, aplika matematiko kaj fluida dinamiko (n. 1873)
- 1959: Zsigmond Ferenczi, rumania hungara advokato, politikisto (n. 1889)
- 1963: Aleksander Ładoś, pola diplomato, konsula oficisto en Berno, ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj", helpanta savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn (n. 1891)
- 1967: Paul Whiteman, usona direktisto de ĵazorkestro (n. 1890)
- 1972: József Willer, rumania hungara politikisto, redaktoro, muzikisto (n. 1884)
- 1978: Zoltán Bálint, rumania hungara psikologo, kunfondinto de Rondo Galilei (n. 1898)
- 1978: Zoltán Franyó, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (n. 1887)
- 1980: Nadeĵda Mandelŝtam, rusia, sovetia verkistino (n. 1899)
- 1981: Miroslav Krleža, kroata verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj enciklopediisto (n. 1893)
- 1986: Harold Macmillan, ĉefministro de Britio (n. 1894)
- 1986: Andrej Tarkovskij, sovetia filma-teatra reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1932)
- 1986: Grete Mosheim, germana aktorino (n. 1905)
- 1993: Frunzik Mkrtĉan, sovetia aktoro (n. 1930)
- 1993: Axel Corti, aŭstra reĝisoro kaj ĵurnalisto (n. 1933)
- 1996: Oszvald Szemerényi, hungara lingvisto kaj hindeŭropisto (n. 1913)
- 2008: Freddie Hubbard, usona ĵaz-trumpetisto (n. 1938)
- 2012: Andrzej Wilkosz, pola metalurgo kaj briĝisto, aŭtoro de briĝa konvencio, monda ĉefmajstro (n. 1935)
- 2013: Wojciech Kilar, pola pianisto (n. 1932)
- 2015: Kim Yang-gon, nordkorea politikisto, membro de reganta Korea Laborista Partio, ĉefo de rilatoj kun Sud-Koreio (n. 1942)
- 2016: Jerzy Pomianowski, pola verkisto, spertulo pri Orienta Eŭropo, kunlaboranto de la pariza pollingva revuo "Kultura", tradukisto (n. 1921)
- 2019: Manfred Stolpe, germana juristo, ĉefministro de Brandenburgio (n. 1936)
- 2020: Pierre Cardin, franca mododesegnisto (n. 1922)
- 2020: Luigi Snozzi, svisa arkitekto (n. 1932)
- 2022: Pelé, brazila futbalisto, ministro pri Sportoj de Brazilo (n. 1940)
- 2022: Vivienne Westwood, brita mododesegnistino (n. 1941)
La 29-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):