Fine de la 1880-aj jaroj la areo de la indianaj rezervejoj malgrandiĝis kaj la siuaj indianoj malsatis. Ili akceptis religiajn instruojn de Wovoka, kiu promesis rericevon de la praaj teritorioj kaj bizonaroj, se ili prezentas certajn ritojn kaj dancojn. La spirit-danco (legu tie) – kiu promesis foriron de blankuloj – donis kaŭzon por interveni. Post la armea interveno la rezerveja polico arestis, poste murdis tribestron Sidanta Taŭro (1890. 12. 15.). Post tio kelkcent siuaj indianoj forlasis la rezervejon Pine Ridge kaj je gvido de tribestro Grandpiedo kapitulacis nokte la 28-an de decembro, sen batalo. Pro miskompreno okazis interbatalo kaj la soldatoj pafis inter la indianojn kaj murdis eĉ fuĝantojn. Printempe la soldatoj revenis kaj amas-entombigis 144 indianajn kadavrojn, inter ili 44 virinojn kaj 16 infanojn. Mortis ankaŭ ĉ. 25–30 soldatoj.
- http://www.dreamscape.com/morgana/wkmiles.htm Arkivigite je 2012-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.pbs.org/weta/thewest/resources/archives/eight/gdmessg.htm
- http://www.northern.edu/hastingw/baumedts.htm Arkivigite je 2007-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.viewzone.com/wovoka.html
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.