La 24-a de oktobro estas la 297-a tago de la jaro (la 298-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 68 tagoj restas.
Je la 24-a de oktobro okazis, interalie:
- 69: Apud la urbo Kremono adeptoj de Vespasiano venkis armeon de la romia imperiestro Vitelio
- 1147: Rekonkero: reĝo de Portugalio Afonso Henriques rekonkeris Lisbonon de islamanoj
- 1149: Rekonkero de Ilerdo
- 1260: Konsekro de la Katedralo de Chartres
- 1260: Post murdo de Kutuz, sultano de Egiptujo Bajbarso okupis lian postenon
- 1273: Rudolfo la 1-a kroniĝis en Akeno kiel reĝo de Germanio
- 1360: Centjara milito: oni ratifis traktaton de Brétigny finantan unuan fazon de la franca-angla milito
- 1417: Litovio: Telŝiao-diocezo establita
- 1526: Ferdinando la 1-a iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1601: Imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Rudolfo la 2-a aĉetis de la ŝuldanto Petr Vok z Rožmberka la bienojn de Český Krumlov, Netolice kaj Prachatice, Palacon Rosenberg en Hradčany, vitejon proksime al Křemže en Aŭstrio kaj kelkajn aliajn bienojn
- 1605: Barato: Jahangir estis kronita en Agro kiel reganto de Mogola Imperio
- 1648: Vestfalio: Vestfalia Paco estis subskribita por fini la Tridekjaran Militon - per la paco finiĝis ankaŭ la Okdekjara Milito, oni oficiale agnoskis Svislandon kaj Respublikon de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1669: Brazilo: Manaŭo iĝis urbo
- 1767: Pollando: Andrychów ricevis urborajton
- 1795: Regantoj de la Rusia Imperio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis la trian dispartigon de Pollando
- 1813: Traktato de Gulistano: subskribo de la pactraktato finanta la Rusa-Persan Militon
- 1831: Pompejo: malkovro de antikva mozaiko kun Aleksandro la Granda kaj Dario la 3-a dum la batalo de Issos
- 1836: Oni patentigis alumetojn - samjare en Masaĉuseco oni funkciigis unuan fabrikon de fosforaj alumetoj
- 1851: William Lassell malkovris satelitojn de Urano: Arielo kaj Umbrielo
- 1862: Rezulte de militista puĉo estis detronigita kaj forpelita unua reĝo de Grekio Otto la 1-a
- 1909: Itala reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj imperiestro Nikolao la 2-a subskribis en Racconigi sekretan pakton koncerne Balkanojn
- 1912: Unua Balkana milito: serbaj trupoj venkis otomanan armeon en la 2-taga batalo de Kumanovo (Opština Kumanovo, Nord-Makedonio)
- Unua Mondmilito
- 1924: Litovio: adoptita Leĝo pri Radio-Tarifo, kiu enkondukis radian abonpagon
- 1925: Bulgario: fino de militjuro, enkondukitan post la atenco en la katedralo de Sveta Nedelja
- 1929: Borsa Katastrofo de 1929 komencis Grandan depresion
- 1931: Al Capone estis kondamnita al puno de 11 jaroj da mallibero pro trompado pri impostoj
- 1931: Malfermo de la Ponto George Washington liganta Nov-Jorkon kun Nov-Ĵerzejo
- 1933: Brazilo: urbo Goiânia fondiĝis
- 1935: Italio invadis Etiopion
- 1934: Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki disponis pri kreo de Institucio pri Socialaj Asekuroj
- 1936: Hispana Enlanda Milito: formiĝis Pola Bataliono el komunistaj volontuloj, batalanta kadre de Internaciaj Brigadoj
- 1938: Joachim von Ribbentrop prezentis germanajn postulojn al Pollando, i.a. koridoron al Orienta Prusio
- Dua Mondmilito
- 1945: Oslo: estinta kunlaborisma ĉefministro de Norvegio Vidkun Quisling estis pafmortigita en fortikaĵo Akershus
- 1945: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ekvalidis
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: majoro de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando Antoni Żubryd kun sia graveda edzino estis murditaj en Malinówka fare de funkciulo de Sekureca Oficejo
- 1946: Astrofotografio: lanĉita de Nov-Meksiko modifita usona misilo V-2 unuafoje fotis Teron de la ekstertero
- 1947: Barata provinco Kaŝmiro estas deklarita sendependa ŝtato de islamaj separistoj
- 1947: Kontraŭkomunismo: Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco pridemandis Walt Disney
- 1949: Sendependecpartio gajnis parlamentan baloton en Islando
- 1949: Sidejo de UN ekmovigita al Nov-Jorko - oficiala malfermo okazis la 10-an de januaro 1951
- 1952: Usona prezidanto Dwight D. Eisenhower deklaris militon en Koreio kiel "krucmiliton kontraŭ komunismo"
- 1956: Dum manifestacio en Varsovio komunista ŝtatestro Władysław Gomułka kondamnis stalinismon kaj anoncis demokratiigon de la reĝimo; Imre Nagy estis nomumita (por la dua fojo ekde 1953) ĉefministro de Hungario, formante koalician registaron la 28-an de oktobro
- 1960: Kazaĥio: eksplodo de balistika misilo R-16 sur la kosmodromo Bajkonur mortigis ne malpli ol 92 personojn
- 1964: Zambio fariĝis sendependa de Britio
- 1964: Dua Vatikana Koncilio: papo Paŭlo la 6-a anoncis Benedikton de Nursio patrono de Eŭropo
- 1970: Salvador Allende iĝis prezidento de Ĉilio (elektita de parlamento)
- 1979: Florido: Nacia Parko Everglades estis enlistigita al Monda heredaĵo de Unesko
- 1980: Paul McCartney estis enskribita al Guinness-libro de rekordoj kiel kreinto, kies verkoj plej bone vendiĝis en historio de la muziko
- 1980: Vojevodia juĝejo en Varsovio registris Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton "Solidareco", arbitre ŝanĝante ties statuton - oni forigis rajton al striko kaj alskribis agnoskon flanke de "Solidareco" de la gvidanta rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1981: Kunveno de belorusaj studentoj okazis en Bjalistoko — oni decidis leĝigi belorusajn studentajn strukturojn en polaj universitatoj
- 1984: Papo Johano Paŭlo la 2-a apelaciis pri liberigo de la pola pastro Jerzy Popiełuszko — komunistaj regopovoj publike informis pri aresto de funkciuloj de Sekureca Servo kaj certigis pri enketado pri la homforkapto de la kapelano de Solidareco
- 1989: Ministro pri eksterlandaj aferoj Petar Mladenov eksiĝis de Politburoo de la Bulgara Komunista Partio, akuzante Todor Ĵivkov pri la eksterlanda izolado de Bulgario
- 1990: En insularo Nova Zemlo Sovetunio faris la lastan sovetan nuklean teston
- 1995: Plena suna eklipso vidata de Irano, Barato, Tajlando kaj Sudorienta Azio
- 1997: En Moskvo Boris Jelcin kaj Algirdas Brazauskas subskribis rusia-litovan landliman pakton
- 1997: 5 km subsurface de la Hinda Oceano, subakvistoj trovis usonan ŝipon portantan 2 000 tunojn da arĝento, kiun prezidento Franklin D. Roosevelt sendis al Stalin en 1944 por helpi en la bataloj kontraŭ Hitler, sed la plano malsukcesis kiam germanaj submarŝipoj sinkigis ĝin
- 2000: Unusola konservita aŭtografo de Kleopatro estis malkovrita en muzeo de Egiptio
- 2003: Lasta komerca flugo de pasaĝeravidilo Konkordo
- 2004: Zine El Abidine Ben Ali refoje iĝis prezidento de Tunizio
- 2005: Pola pianisto Rafał Blechacz gajnis unuan lokon en la 15-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin
- 2007: Lanĉo de unua ĉina luna kosmosondilo Chang'e 1
- 2013: Usonaj astronomoj informis pri malkovro de la plej distanca galaksio, kies lumo rigardata hodiaŭ vojaĝis al la Tero pli ol 13 miliardoj da jaroj - ĝi estas, laŭ kunmova distanco, forigita de ĉirkaŭ 30 miliardoj de lumjaroj
- 2014: Vicprezidanto de Google usonano Alan Eustace fiksis super Nov-Meksiko rekordon pri alteco de salto kun paraŝuto (41,425 km)
- 2016: Varsovio: inaŭguro de la Muzeo al Sue Ryder, angla soldatino kaj filantropo, kies fondaĵo konstruis orfejojn kaj malsanulejojn en la tuta mondo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 243-a tago de la rusa agreso: Pasinttage batalkampe pereis reĝisoro de Lviva Televido kaj en okupata Ĥersono rusoj komencis malmunti telekomunikadan aparataron el televida centro, kaj nokte forveturigis monumentojn de caraj militistoj; vicprezidantino de Verĥovna Rada informis, ke Kroatio pretas kuraci vunditajn ukrainajn soldatojn; en liberigita Izjum ukraina polico malkovris 13 sakegojn kun sekretaj dokumentoj; ukraina armeo liberigis 4 laŭvicajn setlejojn en Luganska provinco kaj Donecka provinco, kaj en Ĥersona provinco, kie estis liberigitaj pli ol 90 setlejoj, paffaligis dum duonhoro 2 rusiajn sturmajn helikopterojn Ka-52, la tria frakasiĝis super Irkucko
- Mondreago: Pasinttage propagandisto de Moskva Kremlo estis suspendita pro alvoko en televidkanalo Russia Today al "dronigo aŭ vivbruligo" de ukrainaj infanoj, kiuj konsideras sovetan Rusion kiel okupanton; unua de 5 monatoj interparolo de la ĉefkomandantoj de usona kaj rusia armeoj; nederlanda grupo de spertuloj pri jurmedicino la duan fojon ekiras al Ukrainio por helpi pri esploro de rusaj militkrimoj; dum la Unua Parlamenta Pintkunveno de Internacia Krimea Platformo, estinta usona ambasadoro en Ukrainio pritaksis rusiajn militajn reparaciojn por Ukrainio je 750 miliardoj ĝis 1 biliono da dolaroj; Israelo transdonis al Ukrainio spionajn donitaĵojn kiel kontraŭbatali iranajn senpilotajn aviadilojn
- 51: Domiciano, imperiestro de Romio (m. 96)
- 1399: Pier Candido Decembrio, itala literaturisto kaj historiisto (m. 1477)
- 1503: Izabela de Portugalio, edzino de Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) (m. 1539)
- 1558: Szymon Szymonowic, pola poeto (m. 1629)
- 1632: Antoni van Leeuwenhoek, nederlanda komercisto kaj fizikisto, pliboniginto de mikroskopo (m. 1862)
- 1734: Anna Göldi, svisa viktimo de justica murdo, konsiderata kiel lasta Eŭropa sorĉistino (m. 1782)
- 1739: Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, dukino kaj mecenatino (m. 1807)
- 1785: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto (m. 1823)
- 1798: Massimo d'Azeglio, itala politikisto, pentristo kaj verkisto (m. 1866)
- 1801: Josef Šmidinger, ĉeĥa pastro, patrioto, instruisto (m. 1852)
- 1804: Wilhelm Eduard Weber, germana fizikisto (m. 1891)
- 1806: Maximilian Joseph von Tarnóczy, aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo (m. 1876)
- 1811: Ferdinand Hiller, germana komponisto kaj dirigento (m. 1885)
- 1814: Eduard Baltzer, germana teologo kaj vegetarismo-pioniro (m. 1887)
- 1817: Vilmos Lázár, hungara honvedgeneralo (m. 1849)
- 1820: Eugène Fromentin, franca pentristo kaj verkisto (m. 1876)
- 1821: Ferenc Aschermann, hungara honvedkolonelo (m. 1893)
- 1830: Marianne North, angla naturistino kaj pentristino (m. 1890)
- 1843: Jákó Ávéd, hungara ĵurnalisto kaj instruisto (m. 1922)
- 1844: Karl Lueger, aŭstra politikisto kaj advokato (m. 1910)
- 1856: Siegfried Lipiner, aŭstra-pola verkisto, tradukisto (m. 1911)
- 1868: Alexandra David-Néel, franca verkistino, opera kantistino, vojaĝistino, esploristino kaj orientalistino, unua virino, kiu venis al Lasao, budhanino (m. 1969)
- 1872: Artúr K., Tompa, rumania hungara pastro, murdita (m. 1944)
- 1882: Imre Kálmán, hungara komponisto (m. 1953)
- 1883: Károly Kiss, rumania hungara pentristo kaj ksilografo (m. 1953)
- 1891: János Kallós, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1970)
- 1891: Rafael Trujillo, prezidento de Domingo (m. 1961)
- 1896: Leopold Dreher, pola-juda advokato, cionisto verkanta pri la hebrea lingvo, kunorganizanto de UK 1912, membro de Pola E-Delegitaro, kontribuanta al "Juna Esperantisto", "Pola Esperantisto", "Esperanta Voĉo", "Esperanto Triumfonta", "Heroldo de Esperanto", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de la Supera Kurso de Esperanto, murdita (m. 1941)
- 1901: Ferenc Balázs, rumania hungara verkisto, sociologo (m. 1938)
- 1907: István Torjai Szabó, rumania hungara literarurhistoriisto (m. 1991)
- 1907: Ezra Clark Stillman, usona lekciisto kaj kulturataŝeo en Bruselo, membro de IALA, kontribuinta al antologio Dekdu Poetoj (m. 1995)
- 1910: Zoltán Iváni, rumania hungara, hungara, usona verkisto, ĵurnalisto (m. 1997)
- 1911: István Kovács, hungara politikisto (m. 2012)
- 1925: Luciano Berio, itala komponisto (m. 2003)
- 1927: Gilbert Bécaud, franca kantisto, komponisto, pianisto kaj aktoro (m. 2001)
- 1928: Mohammad Ĥosejni Beheŝti, irana politikisto, murdita (m. 1981)
- 1929: George Crumb, usona komponisto (m. 2022)
- 1930: Johan Galtung, norvega sociologo, fondinto de la politikscienca fako "paco kaj konflikto" (m. 2024)
- 1931: Sofia Gubaidulina, sovetia komponistino
- 1931: Gyula Cseresznyés, rumania hungara aktoro, reĝisoro
- 1932: Pierre-Gilles de Gennes, franca Nobelpremiita fizikisto esplorinta superkonduktivecon, likvajn kristalojn kaj polimerojn (m. 2007)
- 1935: Marek Piwowski, pola reĝisoro kaj filma scenaristo
- 1936: Lajos Bardócz, hungara grafikisto
- 1938: Walter Kappacher, aŭstra verkisto (m. 2024)
- 1946: Tibor Bogdán, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2020)
- 1954: Malcolm Turnbull, ĉefministro de Aŭstralio
- 1960: Christoph Schlingensief, germana reĝisoro (m. 2010)
- 1969: Adela Noriega, meksika aktorino
- 1983: Felix Zesch, germana inĝeniero, redaktoro de "Kune", prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, komitatano de TEJO
- 605: Sankta Magloire, bretona ĉefepiskopo kaj sanktulo (n. 535)
- 996: Hugo Kapeto, reĝo de frankoj (n. ĉirkaŭ 940)
- 1535: Francisko la 2-a Sforza, lasta duko de Milano (n. 1495)
- 1600: Andrea Bacci, itala medicinisto kaj filozofo (n. 1524)
- 1601: Tycho Brahe, dana astronomo kaj astrologo (n. 1546)
- 1604: Za Dengel, imperiestro de Etiopio (n. nekonata)
- 1655: Pierre Gassendi, franca pastro, filozofo, astronomo, astrologo kaj matematikisto, unua observanto de la pasado de Merkuro (n. 1592)
- 1725: Alessandro Scarlatti, itala komponisto (n. 1660)
- 1733: Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) (n. 1681)
- 1799: Karl Ditters von Dittersdorf, aŭstra komponisto kaj violonisto (n. 1739)
- 1842: György Carabelli, hungara-aŭstra kuracisto kaj profesoro (n. 1787)
- 1849: Imre Szacsvay, hungara advokato kaj politikisto (n. 1818)
- 1852: Daniel Webster, usona ministro pri eksteraj rilatoj (n. 1782)
- 1853: Heinrich Christian Samuel Beck, germana diplomato kaj teologo (n. 1768)
- 1901: William Goate, angla soldato ricevinta Viktorian krucon dum la ribelo de sipajoj kontraŭ Brita Imperio (n. 1836)
- 1912: Fülöp Jákó Imets, hungara romkatolika pastro, instruisto, verkisto, (n. 1837)
- 1918: Gustav Adolf Gerhard, germana filologo kaj papirusologo (n. 1878)
- 1922: Wilhelm Friedrich Bode, germana pedagogo kaj Goethe-fakulo (n. 1862)
- 1925: Jindřich Šimon Baar, ĉeĥa katolika pastro kaj verkisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (n. 1869)
- 1932: Fran Milčinski, slovena advokato, juristo, verkisto kaj dramaturgo (n. 1867)
- 1938: Ernst Barlach, germana skulptisto, pentristo, verkisto kaj poeto (n. 1870)
- 1941: Sándor Reményik, hungara poeto (m. 1890)
- 1944: Louis Renault, franca industriisto, pioniro de aŭtomobilismo (n. 1877)
- 1945: Vidkun Quisling, norvega politikisto, kunlaborinta kun Tria Regno, ekzekutita (n. 1887)
- 1946: Antoni Żubryd, pola suboficiro de infanterio, majoro de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, murdita (n. 1918)
- 1948: Ferenc Lehár, aŭstra komponisto (n. 1870)
- 1948: Rusztem Vámbéry, hungara juristo, advokato, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato (n. 1872)
- 1957: Christian Dior, franca kudristo kaj modumisto, fondinto de Christian Dior S.A (n. 1905)
- 1965: Hans Meerwein, germana kemiisto (n. 1879)
- 1972: Jackie Robinson, usona basbalisto (n. 1947)
- 1974: David Ojstraĥ, soveta violonisto, profesoro (n. 1908)
- 1975: Ferdinando Longoni, itala pastro, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, aŭtoro de Katolika preĝaro (n. 1916)
- 1979: Áron Vass, rumania hungara skulptisto (n. 1891)
- 1989: Jerzy Kukuczka, pola montogimpisto (n. 1948)
- 1990: Ernst Zwilling, aŭstra vojaĝverkisto kaj esploristo (n. 1890)
- 1991: Gene Roddenberry, usona scenaristo kaj televida produktoro (n. 1921)
- 1994: Erich Wustmann, germana etnologo kaj vojaĝisto (n. 1907)
- 1996: Gladwyn Jebb, brita politikisto kaj diplomato, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1900)
- 2005: Rosa Parks, afrik-usonanino batalanta kontraŭ rasismo (n. 1913)
- 2006: William Montgomery Watt, skota historiisto kaj interpretisto de islamo (n. 1909)
- 2011: John McCarthy, usona komputikisto, inventinto de la termino artefarita intelekto (n. 1927)
- 2012: Margaret Osborne duPont, usona tenisludistino (n. 1918)
- 2015: Maureen O'Hara, usona filmaktorino kaj kantistino (n. 1920)
- 2017: Fats Domino, usona kantisto, komponisto kaj pianisto (n. 1928)
- 2020: Chung So-sung, sudkorea verkisto (n. 1944)
- 2022: Gerald Schmid, aŭstra pentristo kaj pedagogo (n. 1928)
- 2023: Richard Roundtree, usona aktoro (n. 1942)
La 24-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):