hungara diplomato, politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Rusztem Vámbéry [rustem vAmbEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámbéry Rusztem estis hungara juristo, advokato, ĵurnalisto, politikisto, framasono [rompita ligilo], diplomato, membro (honora en 1945) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Ármin Vámbéry.
Rusztem Vámbéry naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de oktobro 1948 en Novjorko.
Rusztem Vámbéry devenis el juda familio. Li lernis en Universitato de Budapeŝto, sed ankaŭ en Germanio. Post la diplomo li eklaboris en la ministerio en 1896. Baldaŭe li estis juĝisto, fine li komencis instrui en la universitato en 1903. Ekde la sekva jaro li ankaŭ politikadis. Li partoprenis en la revolucio en 1918, tial post falo de la revolucio li ne rajtis instrui. Li iĝis advokato, li defendis ekzemple Attila József-n kaj Mátyás Rákosi-n. En 1938 li migris al Usono pro la nazioj. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj tuj li iĝis membro de la nova parlamento, baldaŭe li estis diplomato en Novjorko. Li verkis artikolojn precipe en juraj periodaĵoj.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.