aŭstra verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Walter KAPPACHER (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1938 en Salcburgo, mortinta la 24-an de majo 2024 samloke[1]) estis aŭstra verkisto. En 2009 oni aljuĝis al li la renomitan Büchner-premion.
Walter Kappacher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1938 en Salcburgo | ||||
Morto | 24-an de majo 2024 (85-jaraĝa) en Salcburgo, Aŭstrio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Obertrum am See vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto scenaristo poeto vd | ||||
Laborkampo | Literatura aktiveco vd | ||||
Aktiva en | Obertrum am See vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kappacher treniĝis kiel motorcikla riparisto kaj ankaŭ mem partoprenis vetkurojn. Post soldatato li ekinteresiĝis pri teatroj kaj ekfrekventis faklernejon aktoran en Munkeno kion li baldaŭ interrompis. Nun pli kaj pli gravis por la la verkadon; ĉefprofesie li estis konsilisto pri feriaj vojaĝoj.
Verkistado ekis en 1964. En 1967 li publikigis novelojn en la taggazeto Stuttgarter Zeitung. Pli ampleksaj aĵoj Nur Fliegen ist schöner kaj Die Werkstatt venis en la 1970-aj jaroj. Post la 40-a naskiĝtaga datreveno li ricevis mendon pri scenarofaro kaj decidis iĝi liberprofesia verkisto. Li skribis serion da historioj kaj romanoj, krome radidramojn kaj televidscenarojn.Gero von Wilpert karakterizis lin realisma rakontisto el la profesia ĉiutaga vivo de laboristoj kaj dungitaj nememstaruloj uzante simplan lingvon.[2] Ŝatis lin ankaŭ Erwin Chargaff[3] kaj Peter Handke, kiu instigis havigi al li la Hermann-Lenz-premion.[4]. Inter la samtempuloj verkistaj de Aŭstrujo li ludis iel izolitan rolon.
Longe vivis li kun la vidvinigita patrino en ties loĝejo en Salcburgo. Meze de la 1990-aj jaroj li ekloĝis kun sia edzino (instruistino) en Obertrum.[5] De 2014 li ree troviĝis Salcburge.[6] Li anis ĉe la aŭstra filio de PEN-klubo internacia kaj ĉe Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio kaj honora doktoro.
Kiam li plenumis la 80-an naskiĝtagon li publikigis la rememorojn Ich erinnere mich.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.