Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio

literatura asocio por verkistoj kaj akademiuloj From Wikipedia, the free encyclopedia

Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio

La Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (foje ankaŭ nomata " kaj Literaturo", germane Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung) estas asocio por verkistoj kaj akademiuloj.

Rapidaj faktoj volontula asocio, Informoj ...
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
volontula asocio
Informoj
fondodato 28-a de aŭgusto 1949
fondinto(j) Oskar Jancke vd
Situo
Geografia situo 49° 52′ 33″ N,  40′ 3″ O (mapo)49.87579758.6675201
lando Germanio
urbo Darmstadt
adreso Alexandraweg 28
Estraro
ĉefestro(j) Ingo Schulze (en) (2023–) vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
jura formo registrita asocio de Germanio vd
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (Darmŝtato)
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (Darmŝtato)
DEC
Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio
vdr
Fermi

La celo de la asocio estas propagandi kaj promocii la germanajn lingvon kaj literaturon en Germanio, Germanlingvio kaj eksterlande. Ĝia mandato validas kaj en arto kaj scienco, kaj en publika same kiel privata uzo. La asocio celas krei forumon por libera kaj malferma diskutado inter aŭtoroj, kritikistoj, tradukistoj kaj sciencistoj.

La akademio estis fondita en la Paŭlo-preĝejo de Frankfurto ĉe Majno la 28-an de aŭgusto 1949, je la 200-a naskiĝdatreveno de Johann Wolfgang von Goethe. Kiam ĝi estis establita en 1949, la celo estis interalie starigi sendependan organizaĵon je federacia nivelo kiu povus reprezenti la interesojn de germana lingvo kaj literaturo en- kaj eksterlande [1][2].

La akademio sekvas la evoluon de la germana lingvo kaj partoprenis en la diskuto pri la germana lingvo-reformo en 1996. Unu tasko ankaŭ estis elmontri la parton de germana literaturo kiu estis subpremita sub Nacisocialismo.

Organizo

La akademio estas plejparte publike financita. Ĝi elektas siajn proprajn membrojn, kiuj inkluzivas poetojn, dramistojn, romanistojn, eseistojn, tradukistojn, historiistojn, filozofojn kaj aliajn sciencistojn kiuj publikigas siajn verkaĵojn en la germana. La nombro da membroj estas limigita al 200.

La asocio havas oficejojn en Glückert-Haus, kiu estas parto de Mathildenhöhe Darmstadt [3].

Notindaj membroj

Fonto:[4]  

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.