Remove ads
svisa verkisto kaj literatursciencisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolf MUSCHG [adolf muŝg] (naskiĝis la 13-an de majo 1934 en Zollikon en kantono Zuriko) estas svisa verkisto kaj literatursciencisto.
En Zuriko kaj Cambridge li studis germanistikon, anglistikon kaj filozofion. De 1959 ĝis 1962 li estis instruisto en gimnazio, poste li instruis en diversaj altlernejoj, i.a. en Germanio, Japanio kaj Usono. En la jaro 1970 li fariĝis profesoro pri germana lingvo kaj literaturo en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko.
Ekde 1976 li estas membro de la Akademie der Künste (= Akademio de la Artoj) en Berlino, kies prezidanto li fariĝis en 2003. Krome li estas membro de la Akademie der Wissenschaften und Literatur (Akademio de la sciencoj kaj la literaturo) en Majenco kaj de la Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung (Germana Akademio de Lingvo kaj Poezio) en Darmstadt.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.