Remove ads
aŭstra verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert MENASSE (naskiĝis la 21-an de junio 1954 en Vieno, Aŭstrio) estas aŭstria verkisto kaj literatura tradukisto.
Robert Menasse studis germanistikon, filozofion kaj politikan sciencon en Vieno, Salzburg kaj Mesino. Li defendis sian disertacion en 1980 pri literatura historio.
Inter 1981 kaj 1988, Menasse laboris kiel instruisto pri literaturo ĉe la Universitato de San-Paŭlo en Brazilo. Li poste estis sendependa verkisto, kolumnisto kaj tradukisto de romanoj de la portugala al la germana.
Lia unua romano, Sinnliche Gewissheit, estis publikigita en 1988 kaj estas parte aŭtobiografia rakonto pri aŭstroj en Brazilo. Krom kelkaj romanoj, li ankaŭ verkis kelkajn eseojn pri Aŭstrio, precipe pri aŭstria identeco kaj la historio de Aŭstrio.
En 1993 li iĝis membro de la PEN- Klubo, sed en 1998 li forlasis PEN-klubon kune kun Robert Schindel por protesti kontraŭ la membreco de la verkisto Paul Kruntorad[1]. En 1999 li pasigis tri monatojn kiel Writer in Residence (Verkisto en rezidejo) en Amsterdamo[2]. Ekde 2011 li prizorgis programon Writer in Residence ĉe la One World Foundation en Srilanko[3].
Robert Menasse ricevis la Germanan Libropremion en 2017 pro sia romano Die Hauptstadt.
Liaj verkoj estis tradukitaj al la jenaj lingvoj: eŭska, bulgara, angla, franca, greka, hinda, itala, kroata, litova, nederlanda, norvega, pola, portugala, rusa, serba, slovena, hispana, ĉeĥa kaj hungara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.